Ordinariumo (signifas en la latina: "la regule revenanta") enhavas la neniam ŝanĝiĝantajn erojn de diservo. Ĝi diferencas de la "proprio", kiu rilatas al la pecoj ŝanĝiĝantaj laŭ la eklezia jaro.

Lasta eldono de la Missale Romanum (2004)

Ordinariumo en la romkatolika meso redakti

Principoj redakti

La celebrado de la eŭkaristio havas – konsidere ĉiun historie kondiĉitan evoluon kaj ŝanĝiĝan formon – same kiel ĉiuj ritoj, fiksan sinsekvon (Ordo missae). Ĝi estas fiksita en la t.n. ordinariumo, kiu ampleksas ĉiujn fiksajn partojn de la celebrado kun plena teksto, dum kiam propraj tekstoj specife adaptitaj por ĉiu tago de la jaro (proprio) estas notitaj aliloke kaj ĉiam devas esti aparte enmetataj.

De la ordinariumo la kvin fiksaj partoj Kyrie, Gloria, Credo, Sanctus kaj Agnus Dei speciale graviĝis por la eklezimuzika praktiko. Jam frue ili estis muzikigitaj plurfoje. Per la evoluo de la plurvoĉeco en la mezepoko la fokuso de muzikaj novkreitaĵoj koncentriĝis ekde la „Messe de Nostre Dame“ de Guillaume de Machaut (1300-1377) pli kaj pli sur tiujn ĉi kvin partojn, por kiuj do same establiĝis la termino „ordinariumo“. Kvankam ankaŭ variaj aliaj partoj de la liturgio estas sama en ĉiu mescelebrado (Patro Nia, aklamadoj, benodiraĵoj, ...), oni ilin ne rigardas kiel ordinariumerojn.

La Kyrie (κύριε ἐλέησον, „Sinjoro, kompatu“) estas ovacio jam kutima en antaŭ-kristana dio- kaj imperiestrokulto. La Kyrios-titolo estis uzata je la greka traduko de la hebreaj bibliaj libroj por la Dia nomo Jahwe. La juna eklezio aplikas ekzakte ĉi tiun titolon por la artikigo de sia konfeso pri Jesuo resurektinta: „κύριος Ἰησοῦς Χριστὸς – Kyrios estas Jesuo Kristo“ (Phi 2 / 11).

La Gloria enprenas la motivon de la Lk 2 / 14 priskribita laŭdo de la anĝeloj el la kristnaska historio: „Gloro estu al Dio en la alteco kaj paco surtere al la homoj bonvolaj.“ La laŭdo de la Gloria krome entenas aklamadojn („Ni laŭdas Vin, ni bondiras pri Vi, ni adoras Vin“) samkiel Kristo-alvokoj („Sinjoro de l‘ ununura Filo, Jesuo Kristo. Sinjor‘ Dio, Ŝafido Dia, Filo de l‘ Patro“). Ekde la 6-a jarcento la Gloria estas elprenita el la liturgio de la tagfazoj en la celebradon de la eŭkaristio: komence nur, kiam la episkopo de Romo mem estris la meson, poste trans la episkopa meso en ĝenerale ĝis finfine en la dimanĉan kaj festotagan eŭkaristia celebrado ekster la pentotempoj.

La kredokonfesado vortigita per la Credo nur post la ŝanĝo de la unua al dua jarmilo eniris la celebradon de la eŭkaristio. Ĝia origina funkcio kiel baptokonfeso per tio restis nepretervideble. Inter la multnombraj konfesformuloj la teksto de la disvastigita niceo-konstantinopola kredokonfesado montras apartajn akcentoj laŭ la doktrinaj fokusoj de la samnomaj koncilioj antivotempaj (Dio-homesto Jesuo Kristo, Sankta Spirito). La Credo estas kantata nur je dimanĉoj kaj altfestoj.

La altpreĝo de la komunio komencas per la prefacio, laŭdo de Dio varianta laŭ la eklezia jaro, en kiu oni memoras pri Lia farego (Oikonomia) laŭ savhistoria perspektivo. La prefacio, kiun deklamas la episkopo aŭ sacerdoto, tuj enbuŝiĝas en la fakte de ĉiuj kuncelebrantoj kantendan aklamadon de la Sanctus: „Sankto, sankto, sankto“ (komparu Trisagion). La teksto de la Sanctus aludas la glorigadon de Dio laŭ Jes 6 / 3 samkiel Revelacio 4 / 8, krome alvokon de la Mesio (Ps 118 / 26; Mt 21 / 9: Benedictus/benata …) kun la karakteriza Hosana-voko.

La Agnus Dei servas kiel akompana kanto por la panrompado. Tiu ĉi faro estis por la frukristana eŭkaristio tiel esenca, ke oni nomis la tutan celebradon laŭ ĝi (komparu Agoj 2 / 42; Lk 24 / 30). La akompankanto estas ripetata tiel longe, ĝis kiam la panrompado estas finita. Fakte tamen establiĝis trifoja kantado, je kiu la tria parto estas finata per „dona nobis pacem – Donu Vian pacon“. La nomado de Jesuo Kristo kiel Di-Ŝafido troviĝas en la biblia atesto ĉe Joh 1 / 29 kaj starigas eksplicitan rilaton al la juda Pesaĥ (Ex 12). La kristana eŭkaristio havas siajn radikojn en la juda Pesaĥ aŭ pasko-festo pliamplekigitajn per la elemento de la eŭkaristio malvastasenca. Jesuo Kristo estas la pesaxh-ŝafido en la aparta, absoluta senco.

La plej gravaj partoj de la Ordinarium missae redakti

La sekvonta reproduktado de la ordinariumtekso kaj la esperantigo egalas tion, kion oni en la eklezia muziko kutime nomas "meso".

malnovgreke resp.. latine esperante
Kyrie
Kyrie eleison.
Christe eleison.
Kyrie eleison.
Sinjoro, kompatu nin.
Kristo, kompatu nin.
Sinjoro, kompatu nin.
Gloria
Gloria in excelsis Deo
et in terra pax hominibus bonae voluntatis.
Laudamus te,
benedicimus te,
adoramus te,
glorificamus te.
Gratias agimus tibi propter magnam gloriam tuam,
Domine Deus, Rex caelestis,
Deus pater omnipotens.
Domine Fili unigenite, Iesu Christe,
Domine Deus, Agnus Dei, Filius Patris;
qui tollis peccata mundi,
miserere nobis;
qui tollis peccata mundi,
suscipe deprecationem nostram;
qui sedes ad dexteram Patris,
miserere nobis.
Quoniam Tu solus Sanctus,
Tu solus Dominus,
Tu solus Altissimus,
Iesu Christe,
cum Sancto Spiritu
in gloria Dei Patris. Amen.
Gloro al Dio en la altoj,
kaj sur la tero paco al la homoj de Lia bonvolo.
Ni laŭdas Vin,
Ni benas Vin,
Ni adoras Vin,
Ni gloras Vin.
Ni dankas al Vi pro Via granda gloro:
Sinjoro Dio, ĉiela reĝo,
Dio Patro ĉiopova.
Sinjoro, Filo ununaskita, Jesuo Kristo. .
Sinjoro Dio, Ŝafido de Dio, Filo de l‘ Patro,
Kiu forigas la pekojn de l‘ mondo:
kompatu nin;
Kiu forigas la pekojn de l‘ mondo:
akceptu nian petegon;
Kiu sidas dekstre de l‘ Patro:
kompatu nin.
Ĉar Vi sola estas sankta,
Vi sola Sinjoro,
Vi sola Plejaltulo,
Jesuo Kristo.
Kun la Sankta Spirito
en la gloro de Dio Patro. Amen.
Credo
Credo in unum Deum,
Patrem omnipotentem,
factorem caeli et terrae,
visibilium omnium et invisibilium.
Et in unum Dominum Iesum Christum,
Filium Dei unigenitum,
et ex Patre natum ante omnia saecula.
Deum de Deo, lumen de lumine,
Deum verum de Deo vero,
genitum, non factum,
consubstantialem Patri:
per quem omnia facta sunt.
Qui propter nos homines
et propter nostram salutem
descendit de caelis.
Et incarnatus est de Spiritu Sancto
ex Maria Virgine:
et homo factus est.
Crucifixus etiam pro nobis
sub Pontio Pilato;
passus et sepultus est,
et resurrexit tertia die
secundum Scripturas,
et ascendit in caelum,
sedet ad dexteram Patris.
Et iterum venturus est cum gloria,
judicare vivos et mortuos,
cuius regni non erit finis.
Et in Spiritum Sanctum,
Dominum et vivificantem:
qui ex Patre Filioque procedit.
Qui cum Patre et Filio,
simul adoratur et conglorificatur:
qui locutus est per prophetas.
Et unam, sanctam, catholicam
et apostolicam Ecclesiam.
Confiteor unum baptisma
in remissionem peccatorum.
Et expecto resurrectionem mortuorum,
et vitam venturi saeculi. Amen.
Ni kredas je unu Dio,
la Patro ĉiopova,
Kreinto de la ĉielo kaj de la tero,
de ĉiuj aĵoj videblaj kaj nevideblaj.
Kaj je unu Sinjoro Jesuo Kristo,
ununaskita Filo de Dio,
kaj el la Patro generita antaŭ ĉiuj jarcentoj:
Dio el Dio, Lumo el Luno,
Dio vera el Dio vera,
generita, ne kreita,
samsubstanca kun la Patro:
per kiu ĉio estas farita.
Kiu por ni homoj kaj por nia savo
descendis de la ĉieloj.
Kaj per la Sankta Spirito
Li enkarniĝis
el Maria, la Virgulino,
kaj farixis homo.
Krucumita por ni
sub Pontio Pilato,
li mortis kaj estis entombigita.
La trian tagon Li resurektis
laŭ la Skriboj,
ascendis al la ĉielo
kaj sidas dekstre de la Patro.
Kaj Li revenos en gloro,
juĝi la vivantojn kaj mortintojn,
kaj Lia regno estos senfina.
Mi kredas je la Sankta Spirito,
Sinjoro kaj Viviganto,
kiu devenas de la Patro kaj de la Filo.
Kiu kun la Patro kaj la Filo
same estas adorata kaj glorata,
kiu parolis per la profetoj.
Kaj je unu eklezio:
sankta, katolika kaj apostola.
Mi konfesas unu bapton
por la pardono de la pekoj.
Kaj mi atendas la resurekton de la mortintoj
kaj la vivon en la estonta mondo. Amen.
Sanctus
Sanctus, sanctus, sanctus
Dominus Deus Sabaoth.
Pleni sunt caeli et terra
gloria tua.
Hosanna in excelsis.
Benedictus
qui venit in nomine Domini.
Hosanna in excelsis.
Sankta, sankta, sankta
estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de Via gloro
la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj.
Benata,
kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj.
Agnus Dei
Agnus Dei qui tollis peccata mundi, miserere nobis.
Agnus Dei qui tollis peccata mundi, miserere nobis.
Agnus Dei qui tollis peccata mundi, dona nobis pacem.
Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de l‘ mondo, kompatu nin.
Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de l‘ mondo, kompatu nin.
Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de l‘ mondo, donu al ni la pacon.

Ordinariumo en la evangelia luterana diservo redakti

Principoj redakti

La neŝanĝiĝantaj tekstoj de la evangelia luterana diservo estas la Patro Nia, la Glor‘ al la Patro (Gloria patri), la Instalaj Vortoj en la liturgio de la Sankta Manĝo kaj la kvin liturgiaj kantoj: Kyrie, Gloria, Credo, Sanctus, Agnus Dei.

Parte ankaŭ la ordinariumo akiras karakteron de proprio pro tio, ke unuopaj ordinariumeroj estas eklezijar-sezone ligitaj:

  • En la Sankta Semajno forfalas la Glor‘ al la Patro (Gloria patri)
  • La Gloria forfalas ekde la 2-a ĝis 4-a advento, dum la pasiona tempo (escepte de la Sankta Ĵaŭdo) samkiel je la „Buß- und Bettag“ (en Germanio) kaj je labortagoj
  • La Haleluja kiel respondokanto post la legado de la epistolo forfalas je ambaŭaj dimanĉoj antaŭ la pasionotempo (Septuagesimae kaj Sexagesimae), en la pasionotempo samkiel je pentotagoj.

Kutime kiel Credo oni preĝas la Symbolum Apostolorum kaj nur je altaj festotagoj la La Kredo Nicea. Tio ĉi revenas je reformo de la prusa reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a.

La plej gravaj tekstoj de la ordinariumo redakti

Ni kredas je unu Dio,
la Patro ĉiopova,
Kreinto de la ĉielo kaj de la tero,
de ĉiuj aĵoj videblaj kaj nevideblaj.
Kaj je unu Sinjoro Jesuo Kristo,
ununaskita Filo de Dio,
kaj el la Patro generita antaŭ ĉiuj jarcentoj:
Dio el Dio, Lumo el Luno,
Dio vera el Dio vera,
generita, ne kreita,
samsubstanca kun la Patro:
per kiu ĉio estas farita.
Kiu por ni homoj kaj por nia savo
descendis de la ĉieloj.
Kaj per la Sankta Spirito
Li enkarniĝis
el Maria, la Virgulino,
kaj fariĝis homo.
Krucumita por ni
sub Pontio Pilato,
li mortis kaj estis entombigita.
La triantagon Li resurektis
laŭ la Skriboj,
ascendis al la ĉielo
kaj sidas dekstre de la Patro.
Kaj Li revenos en gloro,
juĝi la vivantojn kaj mortintojn,
kaj Lia regno estos senfina.
Mi kredas je la Sankta Spirito,
Sinjoro kaj Viviganto,
kiu devenas de la Patro kaj de la Filo.
Kiu kun la Patro kaj la Filo
same estas adorata kaj glorata,
kiu parolis per la profetoj.
Kaj je unu eklezio:
sankta, katolika kaj apostola.
Mi konfesas unu bapton
por la pardono de la pekoj.
Kaj mi atendas la resurekton de la mortintoj
kaj la vivon en la estonta mondo. Amen.
Mi kredas je Dio,
la Patro ĉiopova,
Kreinto de la ĉielo kaj de la tero.
Mi kredas je Jesuo Kristo,
Filo Lia sola, Sinjoro nia,,
Kiu estis koncipita de la Sankta Spirito,
Kaj naskita de la Maria Virgulino.
Li suferis sub Pontio Pilato,
Estis krucumita, mortis, kaj estis entombigita.
Li malsupreniris en inferon.
La trian tagon li releviĝis.
Li supreniris en ĉielon,
Kaj sidiĝis dekstre de la Patro.
Li revenos por juĝi
la vivantojn kaj la mortintojn.
Mi kredas je la Sankta Spirito,
La Sankta kristana eklezio,
La komunio de la Sanktuloj,
La pardono de pekoj,
La releviĝo de la korpo,
Kaj la vivo eterna. Amen.
Kyrie
Kyrie eleison.
Christe eleison.
Kyrie eleison.
Ho, kompatu nin.
Kristo, v.
Ho Sinjor‘, kompatu nin.
Gloria
Gloro al Di‘ en la altoj
sur la tero pac‘, al homoj la Difavoro.
Al Dio sola estu glor‘
kaj dank‘ por lia graco,
ĉar liberiĝis nia kor‘
de ĉiu ajn minaco.
Favore Li rigardas nin.
Nu regas granda pac‘ sen fin‘,
Konfliktoj devis ĉesi.
Ni laŭdas Vin, ni benas Vin,
ni gloras Vin, adoras Vin
ni dankas vin pro via gloro,
Sinjor‘ ĉiela Reĝo,
Di‘, Patro ĉiopova.
Ununaskita fil‘,
Jesu‘ Kristo, Vi Plejaltulo.
Ho Di-Ŝafido,
ho Fil‘ de l‘ Patro,
Vi niajn pekojn igas for:
al ni kompatu.
Vi niajn pekojn igas for:
akceptu la preĝojn,
Kiu sidas je la dekstro de l‘ Patro:
al ni kompatu.
Ĉar Vi sola la sankta,
Vi sola Sinjoro,,
Vi sola Plejaltul‘, Jesu‘ Kristo,
kun la Sankta Spir‘
en la glor‘ de Dio la Patro. Amen.
Credo
Kredo Nicea Symbolum Apostolorum
Sanctus
Sanka, sankta, sankta la Eternulo Cebaot.
Plenas ĉieloj kaj la ter‘ de Lia glor‘.
Hosiana en la altoj.
Benata, kiu venas je l‘ nom‘ de l‘Sinjoro.
Hosiana en la altoj.
Agnus Dei
Kristo, Di-Ŝafido, portas Vi la pekojn for: Vi nin kompatu.
Kristo, Di-Ŝafido, portas Vi la pekojn for: Vi nin kompatu.
Kristo, Di-Ŝafido, portas Vi la pekojn for: donu Vian pacon. Amen.

Fonto redakti

 La Sankta Biblio, British and Foreign Bible Society, Hongkongo 2003  Adoru. Ekumena diserva libro. Eld. de IKUE kaj KELI, Eldonejo Ponto 2001