Ordo-3 senpintigita seplatera kahelaro

En geometrio, la senpintigita ordo-3 seplatera kahelaro estas duonregula kahelaro de la hiperbola ebeno. Kiel la nomo sugestas, ĝi povas esti farita per senpintigo de la regula ordo-3 seplatera kahelaro.

Ordo-3 senpintigita seplatera kahelaro
Bildo
Projekcio kiel diska modelo de Poincaré de la hiperbola ebeno.
Vertica figuro 3.14.14
Simbolo de Wythoff 2 3 | 7
Simbolo de Schläfli t{7,3}
Figuro de Coxeter-Dynkin
Geometria simetria grupo [7,3]
Duala Ordo-7 trilateropiramidigita triangula kahelaro
Bildo de duala Bildo de duala
vdr

En la kahelaro estas unu triangulo kaj du dekkvarlateroj ĉirkaŭ ĉiu vertico. Ĝia simbolo de Schläfli estas t0,1{7,3}.

Vico de rilatantaj pluredroj kaj kahelaroj redakti

La senpintigita seplatera kahelaro estas ero de vico de senpintigitaj regulaj pluredroj kaj regulaj kahelaroj de la eŭklida kaj hiperbola ebenoj kun verticaj figuroj (3.2n.2n). .

 
Triangula prismo (3.4.4)
 
Senpintigita kvaredro (3.6.6)
 
Senpintigita kubo (3.8.8)
 
Senpintigita dekduedro (3.10.10)
 
Senpintigita seslatera kahelaro (3.12.12)
 
Senpintigita seplatera kahelaro (3.14.14)

Senpintigita oklatera kahelaro (3.16.16)

Senpintigita naŭlatera kahelaro (3.18.18)

Duala kahelaro redakti

La duala kahelaro estas ordo-7 trilateropiramidigita triangula kahelaro, kiu estas ordo-7 triangula kahelaro en kun ĉiu triangulo estas dividita en trion per centra punkto.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  • Branko Grünbaum, Shephard G. C.. (1987) Tilings and Patterns - Kahelaroj kaj ŝablonoj. Novjorko: W. H. Freeman. ISBN 0-7167-1193-1.

Eksteraj ligiloj redakti