Orelringo estas juvelo portita ĉe la orelo. Ĝi estas fiksita aŭ danke al truo en la orelo aŭ per fiksilo, kiu premas la orelon deambaŭflanke.

Diversaj orelringoj
Orelringoj vendotaj

Eco redakti

Orelringoj estas ofte el metalo, sed ankaŭ el osto, ligno, plasto aŭ aliaj malmolaj materialoj. La ornamaĵoj povas esti el preskaŭ ĉiuj materialoj inkluzive vitro, gemoj kaj perloj. Formoj varias de malgrandaj ringoj aŭ pingloj ĝis grandaj pendaĵoj. Grandecon kaj pezon limas la ŝarĝeblo de la orelo kaj de la oreltruo.

Historio redakti

La plej malnova orelringo trovita estas ĉirkaŭ 7500 ĝis 8200 jarojn aĝa kaj estis farita en la urbo Chifeng, interna Mongolio, Ĉinio. Oni trovis plurajn parojn de orelringoj, faritaj el jado kaj 2,5 ĝis 6 cm grandaj.

Dum la mezepoko ĉe kelkaj gildoj aparteno estis montrita per orelringo. Ĝi estis el oro kaj utilis kaze de morto kiel pago al la entombiganto. Al pekinto kontraŭ la gildaj reguloj oni forŝiris la ringon, disŝirante la orelon, tiel markante la ulon tutvive (vidu de:Schlitzohr).

Multaj maristoj portis orajn orelringojn por iam pagigi sian kristanan entombigon. Se li mortus ekzemple pro ŝipdrono kaj lia korpo estus trovita de kristanoj, tiam ili povus pagi la entombigon per la oro de la ringo.

Kultura signifo redakti

Orelringoj estis kaj estas portataj en multaj kulturoj de kaj viroj kaj virinoj, tamen plej ofte de virinoj. En kelkaj kulturoj la oreltruoj estas pligrandigitaj per pli kaj pli grandaj kaj pezaj orelringoj. Foje ankaŭ oni eltranĉas pecon de la orelo por enmeti grandan ringon au aliforman juvelon en la orelon.

En Eŭropo orelringoj estis malkutimaj ĉe viroj dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Pri la 17-a kaj 18-a jarcentoj ekzistas multaj rakontoj kaj portretoj, kiuj montras, ke ankaŭ viroj portis ilin. Ekde la 1970-aj jaroj pli kaj pli da knaboj kaj viroj portis orelringon ĉe la maldekstra orelo. Poste, ĉirkaŭ la fino de la 1980-aj jaroj viroj ekportis orelringojn ĉe ambaŭ oreloj. Tiun popularigon kaŭzis ĉefe junuloj.

Bibliografio redakti

  • Antike Welt. Zeitschrift für Archäologie und Kulturgeschichte. Philipp von Zabern, Mainz 2004,5, 4. ISSN|0003-570-X

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti