La Orflugila kaciko (Cacicus chrysopterus) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de kacikoj, kiuj estas nigraj birdoj kun flavaj aŭ ruĝaj markoj kaj bluaj okuloj. Ĝi troviĝas en sudorienta Brazilo, Paragvajo kaj Urugvajo. Krome estas disa populacio en orienta deklivaro de Andoj en norda Argentino kaj suda Bolivio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orflugila kaciko
Orflugila kaciko
Orflugila kaciko

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Cacicus
Specio: 'C. chrysopterus'
Cacicus chrysopterus
(Vigors, 1825)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ties natura vivejo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj deciduaj arbaroj de malaltaj teroj kaj humidaj montararbaroj.

Ĝi estas simila al la proksima parenco nome Montokaciko kaj ankaŭ al Flavpuga kaciko. Ĝi estas malgranda nigra kaciko kun flavaj ŝultromakuloj kaj pugo kiu ne etendas multe al dorso, diference de aliaj kacikoj. Ambaŭ flavaj markoj ege videblas dumfluge. La beko estas grizecblua kaj la iriso estas kutime flava, blanka aŭ helblua, kaj ne nepre tutblua kiel ĉe aliaj kacikoj. Malkiel la Flavpuga kaciko aŭ la Ruĝpuga kaciko, tiu specio ne nestumas kolonie. La nesto estas simila pendanta saketo sed ĝi tendencas situi malalte en arboj.

Tiu neotropisa specio estas vidata kutime en malgrandaj grupoj pli ol en aroj. Ili manĝas fruktojn kaj insektojn.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti