Orfolio estas ege maldika folio, kiun produktas orbatisto el oralojo. Orfolio estas jam uzata ekde la antikva epoko por orumado, por ke nemetalaĵoj aspektu kiel pura oro. Centro de la orfolia produktado en Germanio estas Schwabach [Ŝvabaĥ]. Ĉefe uzas orfolion orumisto por orumi figurojn en preĝejoj, operejoj, kasteloj, muzeoj ktp., sed ankaŭ por mebloj kaj kadroj de bildoj.

prilaborado de orfolio en Kanazawa, Japanio
per orfolio orumita Wat Phra Kaeo en Bangkoko, Tajlando

Ŝtontajlisto uzas orfolion por skriboj sur tombaj ŝtonoj. Libropresisto bezonas orfolion por fari orajn skribojn sur bindaĵoj de libroj, sed nun ne tiel ofte kiel en frua tempo.

Orfolioj ekzistas en diversaj koloroj. Ŝtontajlisto uzas pli helan koloron ol orumisto. Kiam oni trarigardas la orfolion kontraŭ lumo, ĝi aspektas iomete verda-blua.

Interese estas ke produktistoj de likvoroj donas malgrandajn restaĵojn de orfolio en likvoron, por ricevi la efekton kiel neĝado en la botelo. Do, eblas ankaŭ trinki oron.

Orfolio sur manĝaĵo

La Kupolo de la Roko estas fama ekzemplo de orfolio.

Vidu ankaŭ redakti