Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo

La Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popoloMuĝahidin-e Ĥalk ("popolaj muĝahidoj", perse سازمان مجاهدين خلق ايران, sāzmān-e mujāhidin-e khalq-e irān; mallonge esperante: OMIP) estas irana maldekstra organizaĵo, batalanta kontraŭ la irana registaro kaj gvidata de geedzoj Masud kaj Mariam Raĝavi. Kanado, Irano kaj Irako taksas ĝin kiel terorisma organizaĵo.[1] La 30-an de novembro 2007 Britio,[2] la 26-an de januaro 2009 Eŭropa Unio[3][4][5] kaj la 28-an de septembro 2012 Usono[6] forigis OMIP el listo de terorismaj organizaĵoj. Laŭ la irana registaro, OMIP faris pli ol 600 terorajn agojn en Irano[7] kaj komplicas je murdo de 12 mil iranaj kaj pli ol 25 irakaj civitanoj.[8]

Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo
emblemo
flago
terorisma organizaĵo • partio • gerila organizaĵo • privata armeo • interesogrupo • Intelligence gathering network • troll farm • sekto
Komenco 5-a de septembro 1965 vd
Lando(j) Irano vd
Sidejo Auvers-sur-Oise
Ideologio

Islama socialismo

Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Zahra Merrikhi vd
Ĉefestro(j) Masud RaĝaviMariam Raĝavi vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo
perse سازمان مجاهدين خلق ايران
Sāzmān-e mujāhidin-e khalq-e irān
Emblemo de Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo
terorisma organizaĵo • partio • gerila organizaĵo • privata armeo • interesogrupo • Intelligence gathering network • troll farm • sekto
Lando  Irano
Estro Masud kaj Mariam Raĝavi
Fondiĝo 1965
Ĉefa sidejo Aŝrafo, Irako
Ideologio islama socialismo
Retejo www.mojahedin.org
vdr

Ideologio kaj strukturo redakti

Laŭ asertoj de la gvidantoj de OMIP, ĝia celo estas konstruado en Irano de demokratia islama respubliko kun egalaj rajtoj por virinoj, etnaj kaj religiaj malplimultoj. Virinoj aniĝintaj en OMIP surportas hiĝabon.

Ĉiuj militaj taĉmentoj estas kunigitaj en la Liberiga Armeo. La tendaroj ĝis lasta tempo troviĝis plejparte en Irako, apud la limo kun Irano. Laŭ asertoj de Aladin Turani, unu el gvidantoj de OMIP, la militista alo de la organizaĵo neniam atakas civilajn objektojn aŭ civilulojn. Ĉefaj celoj estas sekretaj servoj de Irano, Pasdarano, gvidantoj de la basiĝoj, armilaj deponejoj kaj militaj objektoj. Multe da armiloj estis kaptitaj dum la Irana-Iraka milito. Inter monfontoj estas ankaŭ oferoj de elmigrintoj kaj proksimuloj de komercistoj, enprizonigitaj kaj turmentitaj de la irana reĝimo. La organizaĵo aktive uzis teroron, kvankam ĝi ekde la 2000-aj jaroj ne plu faris tion.

Estroj de OMIP estas la geedzoj[9] Masud kaj Mariam Raĝavi. Post 2003 Masud Raĝavi malaperis de sur publika politika areno kaj rolon de la gvidanto de OMIP plenumas lia edzino Mariam. Laŭ sciigoj de eksaj anoj de OMIP, Masud Raĝavi havas inter anoj de la organizaĵo sendisputeblan aŭtoritaton, proksiman al persona kulto.[10] Aŭtune de 2001 la ĝenerala sekretario de OMIP estis elektita Moĝkan Barsaj, virino kies frato estis ekzekutita en Irano antaŭ 20 jaroj.[11]

OMIP estas parto kaj kerno de la Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado, establita de la 21-an de julio 1981 de Masud kaj nun estrata de Mariam Raĝavi.[11]

Estas eldonataj magazeno «Muĝaĥido» kaj samtitola ĵurnalo.

Historio redakti

En Irano: 1965-1981 redakti

 
Ali-Asghar Badizadegan, ano de OMIP ekzekutita en Irano en 1973

La «Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo» estis fondita en 1965 de studentoj de Teherana universitato, kiel opozicia al la ŝaha reĝimo. Ĝi celis konstrui en Irano socialisman respublikon.[12] Inter ties fondintoj estis Mohammad Ĥanifneĝad, Sajed Moshen, Ali Asgar Baadizadegan kaj Ahmed Rezai. En la 1970-aj jaroj anoj de OMIP faris kelkajn terorajn agojn. En 1975 de la organizaĵo secesiis ekstrema flanko — Pejkari (perse پيکارlukto), kiu celis konstrui en Irano la popoldemokratian respublikon. En 1978 OMIP havis 100 000 anojn.[13][14] Surbaze de OMIP estis kreitaj multaj opoziciaj organizaĵoj: la Nacia Liberiga Armeo de Irano, la Popola Organizaĵo de Muĝahidoj de Irano, la Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado, la Organizaĵo de la Popolaj Sanktaj Batalantoj de Irano, la Societo de Islamaj Iranaj Studentoj.

Post la venko de la irana revolucio en 1979 OMIP unue aplaŭdis ĝin kaj partoprenis la atakon kontraŭ usona ambasadorejo en Teherano.[11] Tamen pro persekutado fare de la nova irana reĝimo la organizaĵo denove transpasis al opozicio kaj turnis sin al teroro.

La 28-an de junio 1981 la estonta prezidanto de Irano Ali Ĥamenei ricevis gravan vundon de sia dekstra mano, kiam bombo kaŝita de aktivulo de OMIP ene de televida kamerao eksplodis dum gazetara konferenco.[15][16] Ankaŭ pereis la ĝenerala sekretario de la Islama respublika partio, gvidanto de la irana justico Mohammad Ĥosejni Beheŝti kaj pli ol 70 liaj sampartianoj. La 30-an de aŭgusto 1981 rezulte de eksplodo fare de OMIP en la kancelario de irana ĉefministro, sekretario de la Supera konsilio pri nacia sekureco Mohammad Ĝavar Bahonar, pereis la ĉefministro, prezidanto de Irano Mohamed Ali Raĝai kaj pliaj tri homoj.

Dum Iraka-irana milito: 1980-1988 redakti

Laŭ Aladin Turani, unu el la gvidantoj de OMIP, ĝis junio 1981 la organizaĵo batalis je la flanko de la irana armeo. Sed laŭ li tiu milito devus finiĝi en 1982, kiam la iraka armeo retiriĝis al la internacie agnoskita limo. Sed la irana reĝimo daŭrigis la bataladon por preteratentigi internajn problemojn. Do en 1983 Masud Raĝavi kaj la iraka ministro pri eksteraj aferoj Tariq Aziz subskribis en Parizo la interkonsenton pri bonaj intencoj kaj kunlaboro, post kio OMIP translokiĝis al Irako. Tamen, laŭ Turani, ĝis 1986 Masud Raĝavi loĝis en Francio kaj iris al Irako nur kiam la franca prezidanto Jacques Chirac ekproksimiĝis al Irano. Laŭ Turani, fina rompo de ĉiuj ligoj kun la irana reĝimo okazis post ekzilo en junio de 1981 de la irana ĉefministro Abolhasan Banisadr al Francio. OMIP organizis en la tagon de la ekzilo protestan manifestacion, kiun partoprenis 500 mil homoj, sed ĝi estis kruele dispelita. Laŭ Turani nome OMIP helpis lin fuĝi en milita aviadilo danke al siaj kontaktoj en la aerarmeo. Sed en 1982 Banisadr sendis pacigan leteron al la ajatolo Ruhollah Ĥomejni, do estis ekskludita el la Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado.[11]

En 1981 Fatema Taati-Asi estis arestita pro subteno de OMIP kaj liberigita en 1988. Ŝi raportis pri torturoj, kaŭzintaj gravajn psikajn perturbojn. La irana registaro respondis, ke ŝi estis kondamnita al dumviva malliberigo pro terora agado kaj komplico je murdo de kvar homoj, sed liberigita pro bona konduto.[17] Samjare estis arestita Mehrangiz Ijegana, akuzita pri subteno al OMIP. Ŝi estis kondamnita al 15 jaroj de malliberigo, sed liberigita post du jaroj. Ŝi plendis pri torturoj kaj seksperforto, grave damaĝinta ŝian sanon. La irana registaro neis tiujn akuzojn.[18]

En 1982 «Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo» translokiĝis al Francio, poste al Irako, el kiu ĝi okazigis militajn atakojn kontraŭ Irano dum Iraka-irana milito. En 1983 Masud Raĝavi kaj la iraka vic-ĉefministro Tariq Aziz renkontiĝis en Parizo, kie ili subskribis la deklaron pri bonaj intencoj kaj kunlaboro. Jam en 1986 la gvidanto de OMIP kaj bazo de la organizaĵo troviĝis en Irako.[11]

Laŭ certaj pritaksoj inter la 14-an de junio 1980 kaj fino de 1984 estis ekzekutitaj tri mil anoj de OMIP.[19]

La iraka registaro uzis OMIP por atako kontraŭ la irana armeo. Do ĝi bone provizis la «muĝahidojn» per armiloj, inkluzive de tankoj, artilerio kaj helikopteroj.[20] En julio 1988, tuj post akcepto de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj de rezolucio 598 pri pafĉesigo inter Irano kaj Irako, grupo el 7000 batalantoj de OMIP sub aŭspicio de la iraka armeo okazigis ofensivan operacon Eterna lumo, dum kiu ĝi aliris al Islamabad-Garb kaj poste revenis al Irako. Responde, la 26-an de julio la irana armeo komencis kontraŭofensivon Mersad (perse مرصاد) rezulte de kiu taĉmentoj de OMIP estis plene frakasitaj. Ĉirkaŭitaj, ili vane provis trabreĉigi armitan ĉenon kaj perdis ĉ. 4500 batalantojn.[21] Poste de julio ĝis septembro 1988 en iranaj prizonoj estis ekzekutitaj 1,400[22] ĝis 30,000 anoj de OMIP.[23][24][25]

Post Iraka-Irana milito: 1988-2003 redakti

En 1990 ses anoj de la establita en Irano la Organizaĵo pri defendo de la viktimoj de perforto, atestis plurajn murdojn kaj atencojn fare de OMIP. Ili diris, ke forlasi OMIP estas malfacila kaj punebla afero.[26] Pluraj diris, ke iliaj nomoj estis indikitaj en la listoj de ekzekutitoj, publikigitaj de OMIP kaj montris siajn pasportojn kiel konfirmilo. Aliaj raportis, ke ili estis militkaptitaj en Irako kaj OMIP igis ilin aliĝi al tiu organizaĵo.[27]

La 24-an de aprilo 1990 antaŭ la oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo estis murdita Kazem Raĝavi, frato de Masud Raĝavi.[11]

En 1992 anoj de OMIP atakis iranajn ambasadorejojn en 13 landoj.[28]

La 4-an de junio 1992 nemalproksime de sia domo en Istanbulo (Turkio) estis kaptita kaj forveturigita Ali Akbar Gorbani (ankaŭ konata kiel Mansur Animi), ano de OMIP. Lia kripligita de turmentoj korpo estis trovita post 10 tagoj en malprofunda tombejo apud Ĉinarĉiko. Samtempe en kelkajn aŭtojn de anoj de OMIP estis kaŝmetitaj eksplodigiloj. La 4-an de februaro 1993 ministro pri internaj aferoj de Turkio Ismet Sezgin sciigis, ke estis arestitaj 19 anoj de la antaŭe nekonata grupo «Islamaj agoj», akuzitaj pri murdoj de Ali Akbar Gorbani kaj laikaj turkaj verkistoj. Laŭ li, ili estis trejnitaj en irana milittendaro situanta inter Tehrano kaj Ĥomo. La 27-an de oktobro 1993 la irana registaro respondis, ke ĝi kunlaboras kun Turkio pri enketado de tiu murdo kaj havas informojn, ke Ali Akbar Gorbani rezignis je aneco en OMIP post ĝia partopreno en subpremado de la iraka popolo, do pro tio li estis murdita de OMIP.[29]

La 6-an de oktobro 1993 en sia domo en la urboparto Al-Ŝaab (Bagdado) estis murdita la 36-jara ano de OMIP Maĝid-Reza Ibrahimi kaj vundita alia ano de OMIP.[30]

La 23-an de aŭgusto 1998 en bazaro en Tehrano la muĝahidoj murdis la 58-jaran butik-posedanton Asadala Laĝevardi, antaŭjare emeritiĝintan direktoron de la Administracio pri prizonoj. Unu atakinto estis murdita surloke, alia estis ekzekutita poste.[11]

Dum la studenta protestado en Irano en 1999 OMIP planis transiri iraka-iranan limon por subteni protestantojn. Sed la tumulto baldaŭ estingiĝis kaj tiu plano ne estis realigita.

La 26-an de oktobro 1999 en Irano teroristo provis ostaĝi pasaĝeran aviadilon, flugintan laŭ itinero Tehrano — Urmia, kaj devigi skiparon flugi al Parizo. Li estis kaptita de sekuristoj, troviĝintaj en la aviadilo, kiu senĝene alteriĝis en Urmia. Laŭ oficiala informo, la teroristo estis ano de OMIP.[31]

La 14-an de marto 2000 loĝata kvartalo de Tehrano estis bombardita per bombokanonoj el apuda parko. Almenaŭ 10 obusoj eksplodis, vundinte 4 homojn kaj detruinte kelkdekojn da domoj. La respondecon pri tiu ĉi ago prenis al si OMIP. Reprezentantoj de la organizaĵo deklaris, ke celo de la bombardado estis kazernoj de la Armeo de la Gardistoj de la Islama Revolucio, mallonge nomata Pasdarano. Tamen rezulte de bombardado tiuj ricevis nur malgrandajn difektojn.[32][33]

La 25-an de oktobro 2000 Irano informis pri jenaj atakoj de OMIP en aŭgusto 2000.

La 20-an de aŭgusto je 04:00 anoj de OMIP subtenataj de la irakaj taĉmentoj, faris kelkajn pafojn el 82-mm bombokanono al antaŭurboj de Mehrano. Je 05:30 grupo da muĝahidoj penetris en la provincon Ilam kaj faris 3 pafojn per reakciaj obusoj de malgranda kalibro similaj al Katjuŝa direkte al Salehabad (Ilamo). Dum reveniro al la iraka teritorio ili starigis kelkajn terajn minojn sur itineroj de iranaj limgardistoj.

La 24-an de aŭgusto nokte grupo da anoj de OMIP starigis kaptominojn en la vojo Kuŝk — Ŝalamĉe, sekve de kio 8 iranaj limgardistoj estis vunditaj kaj damaĝitaj 2 aŭtoj, transportintaj glacion.

La 25-an de aŭgusto je 14:30 grupo da OMIP-anoj dum alveno al la irana teritorio faris 3 pafojn per 107-mm reakciaj obusoj direkte al Ĥoremŝeĥro.

La 26-an de aŭgusto je 02:50 anoj de OMIP alvenante el Irako faris 7 pafojn el pezaj kanonoj trans la limon kontraŭ ĉirkaŭaĵoj de Kasre-Ŝirino.[34]

La 21-an de oktobro 2000 la irana registaro informis, ke en 22:00 4 anoj de OMIP faris 14 pafojn el 82-mm bombokanono kontraŭ loĝata kvartalo en norda parto de Tehrano, kaŭzinte damaĝojn. Sekvan tagon anoj de OMIP faris 8 pafojn el 82-mm bombokanono kontraŭ la distrikto Abbas-Abad en Tehrano, vundinte kelkajn homojn kaj kaŭzinte damaĝojn. Pro tio Irano sendis diplomatian proteston al Irako, sur kies teritorio troviĝas bazo de OMIP.[35]

La 25-an de marto 2001 estis bombardita la tendaro de OMIP en Amara (Irako). Gvidantoj de la organizaĵo kulpigis pri tio iranan registaron. Samjare, la 8-an de aprilo je 03:00 matene irakaj bazoj de OMIP estis bombarditaj per raketoj el Irano. Reprezentanto de la organizaĵo en Bagdado Farid Solejmani diris, ke estis lanĉitaj 48 raketoj kaj rezulte de tio pereis multe da irananoj. Antaŭ kelkaj tagoj OMIP atakis postenojn de la iraka armeo, sed malsukcesis.[36] Poste oni informis ke pereis tri kaj estis vunditaj 23 homoj, inkluzive de civiluloj. Irana brigada generalo Ahmad Kazemi diris, ke tiaj atakoj estos daŭrigotaj ĝis OMIP tute ĉesigos «diversiajn kaj terorajn operacojn».[37]

La 18-an de aprilo 2001 la irana registaro informis Unuiĝintajn Naciojn, ke responde al mulnombraj atakoj fare de OMIP en lastaj monatoj, la irana armeo okazigis militan operacon kontraŭ sekvaj tendaroj de OMIP en Irako: Aŝrafo (apud Bagdado), Anzali (Ĝelola), Faeze (Kuto), Ĥabib (Basra), Ĥomajun (Al-Amar), Boniad Alaui (Mansurija). La operaco komenciĝis je 04:15 kaj finiĝis je 07:30.[38]

Dum kaj post la Iraka milito: de 2003 redakti

Komence de la Iraka milito en aprilo 2003 usona armeo senarmigis batalantojn de OMIP kaj neniigis ties blendveturilaron. Oni informis pri bombardado fare de aliancana aviado de tendaroj OMIP en urboj Ĥanakino kaj Amara. Ĝis 2012 ĉefa bazo de la organizaĵo troviĝis en la tendaro Aŝrafo je 60 km for de Bagdado. Alirejoj estas grave fortikigitaj.[39] Laŭdire, tie loĝis ĉ. 3.500 homoj. Loĝantoj de Aŝrafo ricevis statuson «personoj, ne okazantaj armitan rezistadon al fortoj de la koalicio». Temis pri statuso nome de personoj mem, do la organizaĵo daŭre estas konsiderata kiel la terorisma.[40] La 15-an de aprilo 2003 usona komandantaro en Irako kaj estraro de OMIP subskribis la pakton pri la politika interago.[41] Poste anoj de OMIP liveradis al Usono valoran informon, inkluzive tiun pri la nuklea programo de Irano kaj pri liverado de ĝi ĉevojaj bomboj al Irako. Usona subkolonelo Julie S. Norman skribis en la raporto «Memorandum for the Record» la 24-an de aŭgusto 2006, ke tiu helpo estis tre grava kaj fojfoje savadis vivojn de usonaj soldatoj.[42]

Siaflanke usonanoj jam en aprilo 2003 permesis al OMIP restarigi tuttagan satelitan dissendadon de ties radiostacio «Voĉo de muĝahidoj». Fine de majo estis restarigita funkciado de almenaŭ kvar dissendiloj en kurtaj ondoj, kaj en aŭgusto — tiu en Interreto.[41] La servilo de retpaĝo [1][rompita ligilo] de la organizaĵo estis lokita en Usono, registrita en Francio kaj ĝian funkciadon subtenas provizanto de retkonekto el Irlando. La satelita dissendado de «Voĉo de muĝahidoj» funkcias pere de la satelito Telstar 12, samkiel plejmulto de iranaj opoziciaj televid- kaj radiodissendadoj. Iranaj potencoj konstante dampas tiujn disaŭdigojn. Ankaŭ je frekvenco 12588 MHz per sama satelito kaj en Interreto [2] dissendas la televidkanalo «TV-rigardo al la nacia libero de Irano» (angle Vision of Freedom National Iran TVpersa Simaye Azaidi Iran National TV).[41]

En 2004 OMIP denuncis, ke Irano kreis raketon Ŝahab kun atingopovo 2400 km. La irana registaro neis tion.[43]

La 27-an de oktobro 2004 oni sciigis, ke OMIP transdonis al la ministerio pri de defendo de Irako siajn tankojn kaj blendveturilojn.[44]

La 15-an de septembro 2006 Ali Reza Ĝafarzade, unu el gvidantoj de la Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado sciigis, ke Irano kaŝe riĉigas uranion en militindustria uzino Parĉin en samnoma vilaĝo apud Pakdaŝt, 30 kilometrojn sudoriente de Teherano.[45]

En januaro 2007 iranaj oficialuloj komunikis pri la aresto de spiono, laborinta de 2001 en la Centro de esploroj de la meĝliso, kaj spioninta pri la irana nuklea programo. Oni diris, ke li estis agento de OMIP.[46]

En decembro 2008 la iraka konsiliano pri sekurecaj demandoj Movafak Rubai deklaris dum sia vizito al Aŝrafo, ke kelkmiloj da iranaj rifuĝintoj, delonge loĝantaj en Irako, devos forveturi al Irano aŭ aliaj landoj.[47]

La 21-an de junio 2009 ministro pri eksteraj aferoj de Irano Manuĉeĥr Mottaki kulpigis OMIP pri helpado al protestantoj en tiu lando, kiujn laŭdire subtenas britaj sekretservoj.[48]

En aŭgusto 2009 oni informis, ke 9 anoj de OMIP rifuĝis el Irako kaj kapitulacis en Irano.[49] De 2003 ĝis 2008 la Ruĝa Kruco helpis al 260 batalantoj de OMIP reveni en Iranon.[50]

La 29-an de julio 2009 soldatoj de la iraka armeo laŭ ordono de ĉefministro Ĝaŭad al-Maliki intervenis al Aŝrafo.[51] Rezulte de tio, laŭ irakaj oficialuloj, pereis 2 kaj estis vunditaj 110 irakaj policistoj. Ankaŭ ricevis vundojn 300 tendaranoj (inkluzive de 25 virinoj) kaj 50 homoj estis arestitaj. Laŭ OMIP, 6 tendaranoj pereis pereis kaj 385 estis vunditaj.[52] Poste oni informis pri pereo de almenaŭ 10 kaj vundoj de 450 homoj. La 10-an de aŭgusto la organizaĵo «La internacia komitato de advokatoj defende al Aŝrafo» apelaciis al usona ministro pri defendo Robert Gates, postulante kontroli la situacion en la tendaro Aŝrafo kaj forigi de tie 2,500 irakajn soldatojn. Apelaciintoj ankaŭ petis lin persone observu liberigon de 35 anoj de OMIP, arestitaj de irakaj potencoj, kaj akuzitaj pri planado de ribelo. Ili diris, ke post transdono de la tendaro sub irakan respondecon, okazinta en januaro 2009, tie oni konstante rompadis homajn rajtojn kaj Blanka Domo ignoris tion, nominte okazintaĵon «internaj aferoj de Irako».[53]

En marto 2010 oni sciigis, ke kelkaj partoprenantoj de la protestado en Irano estis kondamnitaj al mortopuno, kaj inter ili estis anoj de OMIP.[54]

La 12-an de junio 2010 en la placo Engelab en Tehrano okazis eksplodo. La irana ministro pri informado Ĥejdar Mosleĥi diris, ke kulpas je tio OMIP, instigita de la britaj sekretservoj.[55] En sama monato tiu ministro informis pri aresto de du grupoj de teroristoj de OMIP, kiuj pretigis terorajn agojn en Tehrano.[56]

La 28-an de decembro 2010 en la irana prizono Evin en Teherano estis pendumita Ali Saremi, kondamnita kiel ano de OMIP.[57]

La 25-an de decembro 2011 la registaro de Irako subskribis kun reprezentanto de Unuiĝintaj Nacioj interkonsenton, laŭ kiu loĝantoj de Aŝrafo estos portempe translokitaj en alian irakan rifuĝejon post kio ilian sorton destinos la Agentejo de Unuiĝintaj Nacioj pri rifuĝintoj. Oni supozas, ke plejparto da ili trovos azilon en aliaj landoj.[58] En aŭgusto 2012 Ban Ki-moon, Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj alvokis ĉirkaŭ mil restintajn tendaranojn translokiĝi al la nova tendaro Liberty. Destinita por tiu tempo elĉerpiĝis la 20-an de julio.[59]

En februaro 2012 oni sciigis, referencante al eksaj agentoj de CIA, ke OMIP komplicas al murdo de iranaj fizikistoj.[60]

Ĉirkaŭ aŭgusto 2012 oni informas, ke en bataloj en Sirio je la flanko de ribeluloj partoprenas anoj de OMIP.[61]

Internaciaj rilatoj redakti

 
Flagoj de Irano, portataj dum la manifestacio de OMIP. Bruselo, Belgio

Argentino redakti

En 2010 Irano oficiale rifutis akuzojn de Argentino pri komplico de la irana registaro al la eksplodo de la Argentina juda kultura centro en 1994 en Bonaero kaj responde kulpigis ĝin pri kunlaboro kun OMIP kaj financa subtenado de ĝia «terora agado».[62]

Eŭropa Unio redakti

En majo 2002 Eŭropa Unio registris OMIP en listo de terorismaj organizaĵoj. En decembro 2006 la Unuainstanca Tribunalo de Eŭropaj Komunumoj abolis decidon de Eŭropa Unio pri blokado de la kontoj de OMIP kaj agnoskis senbaza inkluzivon OMIP en menciita listo. La 23-an de oktobro 2008 ĝi konfirmis tion.[63][64] Tamen la Konsilio de Eŭropa Unio rifuzis plenumi tiun ĉi decidon, elvokinte estrojn de OMIP konvinki ĝian nekomplicon en terora agado. En novembro 2008 150 deputitoj de Bundestag subskribis peticion kun alvoko forigi OMIP el la listo de teroraj organizaĵoj.[65] La 21-an de januaro 2009 Francio apelaciis al Justica Kortumo de Eŭropaj Komunumoj pri la decido de la Unuainstanca Tribunalo. La 26-an de januaro 2009 oficialuloj deklaris, ke OMIP estis ekskluzivita el tiu ĉi listo.[66]

La 5-an de julio 2006 Mariam Raĝavi vizitis oficejon de Eŭropa parlamento kaj uzis ĝian ekipaĵaron por sia gazetkonferenco, dissendata per satelitoj. Irano forte protestis kontraŭ tio.[67]

En junio 2007 eksplodis skandalo, kaŭzita de la filmetoj, metitaj en YouTube kaj montrintaj du deputitojn de la Eŭropa Parlamento, dancantaj kune kun anoj de OMIP. Baldaŭ portugala socialisto Paulo Casaca konfirmis, ke de la 4-a ĝis la 8-a de januaro li kune kun germana maldekstrulo André Brie vizitis tendaron Aŝrafo en Irako. Li deklaris ke tio estis tute normala ago, ĉar OMIP ne plu estas konsiderata de Eŭropa Unio kiel terora organizaĵo. Malgraŭ tio André Brie konsilis sian portugalan kolegon ne plu vizitu Iranon pro danĝero por lia vivo.[68]

Francio redakti

En Francio, kie troviĝas grava centro de OMIP, lokaj sekretaj servoj aranĝis la 17-an de junio 2003 en Auvers-sur-Oise (Pariza Regiono) la operacon kontraŭ la organizaĵo. Rezulte estis arestitaj 159 homoj, inkluzive de Mariam kaj Saleh Raĝavi, respektive tria edzino kaj frato de Masud Raĝavi, kiu estis deportita el Francio en 1986. Ankaŭ estis konfiskitaj 8 (laŭ alia informo — 1,3)[69] milionoj da usonaj dolaroj, pakitaj en valizoj.[70] «La muĝahidoj volis transformi Francion al sia ariera bazo. Kaj ni ne povis rezignacii pri tio», diris la 18-an de junio en la franca parlamento ministro pri internaj aferoj Nicolas Sarkozy.

La iranaj oficialuloj aplaŭdis agojn de francaj sekretservoj. OMIP respondis per serio de membruligoj de siaj anoj en Parizo, Berno, Romo kaj Londono.[71] Jam la 18-an de junio plejmulto da arestitoj (krom 26 homoj) estis liberigitaj).[72] La 3-an de julio Mariam Raĝavi, kiun adeptoj de OMIP nomas «la estonta prezidantino de Irano», estis liberigita laŭ decido de la apelacia kortumo.[73] La operaco okazis samtempe kun studenta protestado en Irano, kvankam francaj aŭtoritatoj neis ligon inter la du eventoj.

La 16-an de junio 2006 Francio abolis kelkajn limigojn rilate OMIP, kio kaŭzis proteston de Irano.[74]

Britio redakti

Iuj novkonservatiuloj subtenis OMIP, rigardante en ĝi forton, kapablan renversi «reĝimon de mulaoj». Samtempe la ministro pri eksteraj aferoj Jack Straw nomis ĝin «abomena terora organizaĵo». OMIP faris en la lando loterion po 5 milionoj da britaj pundoj ĉiujare per filantropa fondo Iran Aid. En 2001 la Komisiono pri bonfarado fermis ĝin, dirinte ke celoj de la fondo estas neklaraj.[75]

La 30-an de novembro 2007 Londona apelacia komisiono pri malpermesitaj organizaĵoj ekskluzivis OMIP el la listo de teroraj organizaĵoj, ĉar «mankas iuj ajn atestoj, ke de 2003 ĝi preparis terorajn agojn aŭ instigis fari tiujn». Samtempe la ministro pri sekureco, kontraŭterorismo, krimado kaj polico Tony McNulty asertis, ke inkluzivo de OMIP en tiu listo estas bezonata por nacia kaj internacia sekureco.[2]

La 7-an de majo 2008 Londona apelacia tribunalo agnoskis kiel erare faritan antaŭ 7 jaroj la decidon registri OMIP en la «nigra listo» de teroraj organizaĵoj. Tio ebligos al OMIP kolekti monon kaj malbloki siajn kontojn en Britio. Reprezentantoj de OMIP esprimis esperon pri similaj decidoj en aliaj eŭropaj landoj.[76]

Usono redakti

En aŭgusto 1997 Usono inkludis OMIP en la liston de terorismaj organizaĵoj.[6] Laŭ asertoj de Aladin Turani, unu el gvidantoj de OMIP, tio okazis pro postuloj de la irana reĝimo, rilatojn kun kiu Usono tiutempe esperis normaligi.[11]

Post falo de la reĝimo de Saddam Hussein en 2003 dum Iraka-irana milito, iranaj aŭtoritatoj esperis, ke Usono neniigu OMIP kiel teroran organizaĵon. Tamen malgraŭ protestoj de la irana registaro kaj kulpigo fare de tiu pri politiko de «duoblaj standartoj», Usono ne faris tion. Meze de aŭgusto 2003 ŝtata sekretario de Usono Colin Powell anoncis pri la decido fermi ĉiujn usonajn oficejojn de la «Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado» ĉar ĝi estas agnoskita kiel terora organizaĵo. Iranaj oficialuloj aplaŭdis tion.[77]

En junio 2012 la Apelacia tribunalo de Vaŝingtono verdiktis, ke ministro pri eksteraj rilatoj Hillary Rodham Clinton ene de kvar monatoj decidu, ĉu OMIP estas terorisma organizaĵo aŭ ne. Se ŝi ne farus tion, la organizaĵo ne plu estos konsiderata terorisma.[78] Antaŭe ŝi diris, ke kunlaboro de OMIP rilate fermon de la tendaro Aŝrafo estos decida argumento por forigi ĝin el la listo de teroraj organizaĵoj.[79] Grupo da usonaj spertuloj pri Irano sendis al Hillary Clinton leteron, en kiu diris, ke forigo de OMIP el tiu listo estos grava eraro kaj damaĝos veran iranan opozicion.[80] Tamen la 28-an de septembro 2012 OMIP estis ekskludita el la listo de terorismaj organizaĵoj.[6]

Unuiĝintaj Nacioj redakti

En 2001 la «Movado kontraŭ rasismo kaj por amikeco inter popoloj» akreditis 4 anojn de OMIP kaj la Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado por partopreni la 57-an sesion de la Komisio pri homaj rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj. La irana registaro plendis pri tio kaj la Movado senkulpigis sin, dirante ke ĝi ne sciis pri ligo inter la du akredititaj organizaĵoj kaj ke la Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado mankas en listo de teroraj organizaĵoj fare de Eŭropa Unio, ĝiaj anoj ne estas serĉataj de Interpolo kaj ĝi laŭleĝe baziĝas en Francio kaj aliaj landoj, inkluzive de Usono.[81] Sama plendo estis tiam adresita al la organizaĵo «Novaj homaj rajtoj» kaj sekvigis similan respondon.[82]

La konferenco en Parizo en 2008 redakti

En julio 2008 OMIP aranĝis en Parizo la konferencon de la «Nacia liberiga armeo de Irano», kiun partoprenis miloj da iranaj elmigrintoj, 1000 reprezentantoj de parlamentoj de Eŭropa Unio, Usono, Kanado, Irako, Libano, Egipto, Jordanio, Maroko, Tunizo, Alĝerio kaj 15 membroj de la brita parlamento. Ankaŭ ĉeestis 23 deputitoj de la Eŭropa Parlamento kune kun ties vicprezidanto Alejo Vidal-Quadras Roca. Ĉeesto en la konferenco de jordananoj (inkluzive de vicprezidanto de la jordania parlamento Mahmud al-Abadi, ses deputitoj kaj ĉ. 25 politikistoj kaj ĵurnalistoj) kaŭzis akran proteston de Irano, kiu deportis jordanian ambasadoron en Tehrano Ahmed al-Mufalaĥ. Responde Jordanio deportis portempan solicitoron de irana ambasadorejo en Amano kaj deklaris, ke la partopreno en konferenco estis privata afero de menciitaj homoj kaj ne respegulas pozicion de la jordania registaro.

En la konferenco Mariam Raĝai postulis ke Usona Kongreso forigu OMIP el listo de teroraj organizaĵoj kaj diris, ke OMIP celas konstruadon en Irano de nova, demokratia socio. Ŝi opinias, ke renversi la «mulaan reĝimon» eblas nur per armita lukto. Ankaŭ ŝi deklaris, ke nova Irano ne havos nuklean armilon.[39]

Kritiko redakti

En majo 2005 Human Rights Watch publikigis raporton surbaze de 12 telefonaj intervjuoj, en kiu ĝi akuzis OMIP pri torturoj kaj murdoj de siaj anoj. Subtenantoj de la organizaĵo responde nomis atestantojn kaj viktimojn de menciitaj krimoj «iranaj agentoj».[75]

Ĵurnalisto de The Wall Street Journal, vizitinta Aŝrafon en 1994, raportis pri altrudata propagando, ostaĝitaj infanoj apartigitaj de siaj gepatroj, fizika perforto kaj izolado de la anoj de OMIP. Historiisto Ervand Abrahamian, profesoro de Baruch College kaj aŭtoro de ses libroj pri la nuna Irano kaj iranaj muĝahidoj, diras pri kulto al personeco de OMIP-gvidantoj, superanta ĉiujn limojn kaj komparebla kun tiu en la Eklezio de la Unuiĝo.[83]

Referencoj redakti

  1. Country Reports on Terrorism 2011. Report. Chapter 6. Foreign Terrorist Organizations (angle). Usona ministrejo por eksterlandaj aferoj (2012-07-31). Arkivita el la originalo je 2013-01-13. Alirita 2013-01-03.
  2. 2,0 2,1 Ведущая оппозиционная организация Ирана исключена из списка террористических в Великобритании (ruse). NEWSru.com (2007-11-30). Arkivita el la originalo je 2013-01-03. Alirita 2013-01-03.
  3. EU ministers drop Iran group from terror list (angle). EUobserver (2009-01-26). Arkivita el la originalo je 2013-01-03. Alirita 2013-01-03.
  4. EU removes PMOI from terrorist list (angle). UPI.com (2009-01-26). Arkivita el la originalo je 2013-01-03. Alirita 2013-01-03.
  5. EU takes Iran opposition group off terror list (angle). Reuters (2009-01-26). Arkivita el la originalo je 2013-01-03. Alirita 2013-01-03.
  6. 6,0 6,1 6,2 Супонина Е. (2012-10-05). Почему США простили иранских моджахедов (ruse). ЦентрАзия. Arkivita el la originalo je 2012-11-10. Alirita 2013-02-08.
  7. Представители Израиля и Ирана изложили Совету Безопасности ООН свои представления о методах борьбы с терроризмом (ruse). Novaĵcentro de Unuiĝintaj Nacioj (2008-03-20). Arkivita el la originalo je 2013-01-06. Alirita 2013-01-06.
  8. Сажин В.И. (2011-07-31). Иран: июнь 2011 г. Военно-политическая ситуация (ruse). Институт Ближнего Востока. Arkivita el la originalo je 2013-01-05. Alirita 2013-01-05.
  9. Laŭ kelkaj asertoj — gefratoj
  10. Ардешир Моэвени. Рейд французских полицейских привлекает внимание к находящимся в изгнании иранским боевикам (ruse). Eurasia.net. Arkivita el la originalo je 2012-04-17. Alirita 2013-01-04.
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 11,4 11,5 11,6 11,7 Супонина Е. (2002-04-04). "Экспорт терроризма под лозунгами ислама" (ruse). ЦентрАзия. Arkivita el la originalo je 2014-11-11. Alirita 2013-02-08.
  12. (1993) Иран 1960-70-х годов (=Irano de 1960-70-aj jaroj) (ruse). ISBN 5-02-017638-9.
  13. Моджахедин-е Халк-е Иран (ruse). Яндекс.Словари (1999). Arkivita el la originalo je 2013-01-03. Alirita 2013-01-03.
  14. (1994) Иран в ХХ веке (=Irano en la 20-a jarcento) (ruse).
  15. David Blair (2009-06-17). Profile: Ayatollah Ali Khamenei, the man who has the final word in Iran (angle). The Telegraph. Arkivita el la originalo je 2013-01-03. Alirita 2013-01-03.
  16. Youssef M. Ibrahim (1987-09-23). A Star of Iran Finds Destiny Against Him (angle). The New York Times. Arkivita el la originalo je 2013-01-03. Alirita 2013-01-03.
  17. Экономический и социальный совет ООН. Комиссия по правам человека. 47-я сессия. E/CN.4/1991/35 (ruse), p. 27. Unuiĝintaj Nacioj (1991-02-11). Arkivita el la originalo je 2014-12-19. Alirita 2013-01-31.
  18. Экономический и социальный совет ООН. Комиссия по правам человека. 47-я сессия. E/CN.4/1991/35 (ruse), p. 28. Unuiĝintaj Nacioj (1991-02-11). Arkivita el la originalo je 2014-12-19. Alirita 2013-01-31.
  19. Сажин В.И. (2009-02-11). Исламская революция продолжается (ruse). Институт Ближнего Востока. Arkivita el la originalo je 2013-01-05. Alirita 2013-01-05.
  20. Арсенов В. В.. Исламская республика Иран и Организация моджахедов иранского народа (ruse). Институт Ближнего Востока. Arkivita el la originalo je 2013-01-03. Alirita 2013-01-03.
  21. (1999) The Longest War (angle).
  22. Massacre 1988 (perse).
  23. Memories of a slaughter in Iran (angle). Toronto Star (2004-09-05). Arkivita el la originalo je 2013-01-03. Alirita 2013-01-03.
  24. Christina Lamb (2001-02-04). Khomeini fatwa 'led to killing of 30,000 in Iran' (angle). The Telegraph. Arkivita el la originalo je 2013-01-03. Alirita 2013-01-03.
  25. Экономический и социальный Совет ООН. Комиссия по правам человека. 45-я сессия. E/CN.4/1989/26 (ruse), p. 8. Unuiĝintaj Nacioj (1989-01-26). Alirita 2013-02-08.[rompita ligilo]
  26. Экономический и социальный совет ООН. Комиссия по правам человека. 47-я сессия. E/CN.4/1991/35 (ruse), p. 44-48. Unuiĝintaj Nacioj (1991-02-11). Arkivita el la originalo je 2014-12-19. Alirita 2013-01-31.
  27. Экономический и социальный совет ООН. Комиссия по правам человека. 47-я сессия. E/CN.4/1991/35 (ruse), p. 84. Unuiĝintaj Nacioj (1991-02-11). Arkivita el la originalo je 2014-12-19. Alirita 2013-01-31.
  28. Владимир Дунаев (2003-06-19). "Моджахеды" сжигают себя (ruse). ЦентрАзия. Arkivita el la originalo je 2011-07-26. Alirita 2013-01-03.
  29. Экономический и социальный совет ООН. Комиссия по правам человека. 50-я сессия. E/CN.4/1994/50 (ruse), p. 11-12. Unuiĝintaj Nacioj (1994-02-02). Alirita 2013-01-29.[rompita ligilo]
  30. Экономический и социальный совет ООН. Комиссия по правам человека. 50-я сессия. E/CN.4/1994/50 (ruse), p. 17. Unuiĝintaj Nacioj (1994-02-02). Alirita 2013-01-29.[rompita ligilo]
  31. В Иране предотвращена попытка угона самолета (ruse). Lenta.ru (1999-10-27). Arkivita el la originalo je 2015-05-01. Alirita 2013-01-03.
  32. Жилой квартал Тегерана обстреляли из миномета (ruse). Lenta.ru (2003-03-14). Arkivita el la originalo je 2015-05-01. Alirita 2013-01-03.
  33. Mortar attack on Tehran (angle). BBC News (2000-03-13). Arkivita el la originalo je 2013-01-03. Alirita 2013-01-03.
  34. Совет Безопасности ООН. Письмо Постоянного представителя Исламской Республики Иран при Организации Объединенных Наций от 25 октября 2000 года на имя Генерального секретаря. S/2000/1036 (ruse). Unuiĝintaj Nacioj (2000-10-25). Alirita 2013-01-07.
  35. Совет Безопасности ООН. Письмо Постоянного представителя Исламской Республики Иран при Организации Объединенных Наций от 6 декабря 2000 года на имя Генерального секретаря. S/2000/1170 (ruse). Unuiĝintaj Nacioj (2000-12-06). Alirita 2013-01-07.[rompita ligilo]
  36. Иран обстрелял территорию Ирака ракетами "Скад" (ruse). Форумы Арктогеи (Geopolitik) (2001-04-18). Arkivita el la originalo je 2013-01-03. Alirita 2013-01-03.
  37. Элиа Мирзоев (2001-04-28). Иран — Ирак: опять война? (ruse). Русский Сиэтл. Arkivita el la originalo je 2013-01-03. Alirita 2013-01-03.
  38. Письмо Постоянного представителя Исламской Республики Иран при Организации Объединенных Наций от 18 апреля 2001 года на имя Председателя Совета Безопасности. S/2001/381 (ruse). Unuiĝintaj Nacioj (2001-04-18). Alirita 2013-01-07.[rompita ligilo]
  39. 39,0 39,1 Сажин В.И.. Иран: июль 2008 года. Военно-политическая ситуация (ruse). Институт Ближнего Востока. Arkivita el la originalo je 2012-12-20. Alirita 2012-12-20.
  40. Правозащитники просят США контролировать ситуацию в иракской Дияле (ruse). Взгляд (2009-09-11). Arkivita el la originalo je 2013-01-03. Alirita 2013-01-03.
  41. 41,0 41,1 41,2 Машкин К. А.. Использование США телерадиовещания для воздействия на политические настроения населения Ирана (ruse). Институт Ближнего Востока. Arkivita el la originalo je 2012-12-20. Alirita 2012-12-20.
  42. Daniel Pipes (2008-07-17). Will Washington Betray Anti-Regime Iranians? (angle). The Jerusalem Post. Alirita 2013-01-03.
  43. Сажин В.И. (2008-12-05). О ракетных программах Ирана (ruse). Институт Ближнего Востока. Arkivita el la originalo je 2013-01-06. Alirita 2013-01-06.
  44. Террористическая группировка передала Минобороны Ирака танки и бронемашины (ruse). NEWSru.com (2004-10-27). Arkivita el la originalo je 2013-01-05. Alirita 2013-01-05.
  45. Иран тайно возобновил лазерное обогащение урана (ruse). NEWSru.com (2006-09-15). Arkivita el la originalo je 2013-01-05. Alirita 2013-01-05.
  46. Иран вычислил "ядерного" шпиона (ruse). Izvestija (2007-01-09). Arkivita el la originalo je 2013-01-03. Alirita 2013-01-03.
  47. Багдад выпроваживает из страны иранских беженцев (ruse). Izvestija (2008-12-22). Arkivita el la originalo je 2012-12-20. Alirita 2012-12-20.
  48. Власти Ирана подозревают в организации беспорядков британские спецслужбы (ruse). NEWSru.com (2009-06-21). Arkivita el la originalo je 2013-01-05. Alirita 2013-01-05.
  49. Рука бойцов колоть устала: 9 боевиков сдались иранским властям (ruse). Полит.ру (2004-10-21). Arkivita el la originalo je 2013-01-03. Alirita 2013-01-03.
  50. Более двухсот членов Организации народных моджахедов добровольно вернулись в Иран (ruse). Архив новостей об Иране (2009-06-02). Arkivita el la originalo je 2011-09-23. Alirita 2013-01-03.
  51. Солдаты иракской армии ворвались в лагерь иранских моджахедов: 260 человек ранены (ruse). WSinform (2009-07-29). Arkivita el la originalo je 2013-01-03. Alirita 2013-01-03.
  52. Кузнецов С.. Уйти нельзя остаться: Судьба «иранских моджахедов» в Ираке (ruse).
  53. Правозащитники требуют от Пентагона взять под контроль лагерь моджахедов (ruse). Pravda.ru (2009-08-11). Arkivita el la originalo je 2013-01-01. Alirita 2013-01-01.
  54. Сажин В.И. (2010-04-30). Иран: март 2010 г. Военно-политическая ситуация (ruse). Институт Ближнего Востока. Arkivita el la originalo je 2013-01-05. Alirita 2013-01-05.
  55. Сажин В.И. (2011-01-11). Иран: ноябрь 2010 г. Военно-политическая ситуация (ruse). Институт Ближнего Востока. Arkivita el la originalo je 2013-01-05. Alirita 2013-01-05.
  56. Сажин В.И. (2010-07-30). Иран: июнь 2010 года. Военно-политическая ситуация (ruse). Институт Ближнего Востока. Arkivita el la originalo je 2013-01-05. Alirita 2013-01-05.
  57. В Иране казнены шпион Моссада и распространитель "враждебной пропаганды" (ruse). NEWSru.com (2010-12-28). Arkivita el la originalo je 2013-01-05. Alirita 2013-01-05.
  58. Ирак достиг соглашения с ООН о судьбе лагеря иранских беженцев (ruse). Radio Svoboda (2011-12-26). Arkivita el la originalo je 2012-12-23. Alirita 2012-12-23.
  59. Пан Ги Мун просит иранских беженцев в Ираке переселиться в новый лагерь (ruse). Radio Svoboda (2012-08-02). Arkivita el la originalo je 2013-01-02. Alirita 2013-01-02.
  60. Щегловин Ю.Б. (2012-02-26). Размышления о стратегии Тегерана (ruse). Институт Ближнего Востока. Arkivita el la originalo je 2013-01-05. Alirita 2013-01-05.
  61. Щегловин Ю.Б. (2012-08-14). О развитии ситуации в Сирии (ruse). Институт Ближнего Востока. Arkivita el la originalo je 2013-01-05. Alirita 2013-01-05.
  62. Генеральная ассамблея ООН. Шестьдесят пятая сессия. Пункт 8 повестки дня. Общие прения. Письмо Постоянного представителя Исламской Республики Иран при Организации Объединенных Наций от 28 сентября 2010 года на имя Председателя Генеральной Ассамблеи. A/65/495 (ruse). Unuiĝintaj Nacioj (2010-09-28). Alirita 2013-01-06.[rompita ligilo]
  63. Евросоюзу предложено вычеркнуть иранскую оппозиционную группу "Моджахеды народа" из списка террористических (ruse). NEWSru.com (2008-10-23). Arkivita el la originalo je 2013-01-03. Alirita 2013-01-03.
  64. Iranian group wins EU court case (angle). BBC News (2008-10-23). Arkivita el la originalo je 2013-01-03. Alirita 2013-01-03.
  65. Сажин В.И. (2008-12-20). Иран: ноябрь 2008 года. Военно-политическая ситуация (ruse). Институт Ближнего Востока. Arkivita el la originalo je 2013-01-05. Alirita 2013-01-05.
  66. Евросоюз исключил организацию иранских "моджахедов" из списка "террористических" (ruse). NEWSru.com (2009-01-26). Arkivita el la originalo je 2013-01-03. Alirita 2013-01-03.
  67. Письмо Постоянного представителя Исламской Республики Иран при Организации Объединенных Наций от 11 августа 2006 года на имя Генерального секретаря. S/2006/649 (ruse). Unuiĝintaj Nacioj (2006-08-11). Alirita 2013-01-07.[rompita ligilo]
  68. Депутаты Европарламента станцевали с иранскими "террористами" (ruse). Lenta.ru (2007-01-21). Arkivita el la originalo je 2012-12-23. Alirita 2012-12-23.
  69. Иранец сжег себя у французского посольства в Лондоне. Фото (ruse). NEWSru.com (2003-06-18). Arkivita el la originalo je 2013-01-03. Alirita 2013-01-03.
  70. Иранские оппозиционеры готовились к совершению терактов в странах Европы (ruse). NEWSru.com (2003-06-19). Arkivita el la originalo je 2013-01-03. Alirita 2013-01-03.
  71. Третий день самосожжений в Европе. Всего - 11 попыток (ruse). NEWSru.com (2003-06-20). Arkivita el la originalo je 2013-01-03. Alirita 2013-01-03.
  72. Иранские радикалы "планировали нападения в Париже" (ruse). BBC (2003-06-18). Arkivita el la originalo je 2013-01-03. Alirita 2013-01-03.
  73. Освобождена лидер иранских оппозиционеров (ruse). BBC (2003-07-03). Arkivita el la originalo je 2013-01-03. Alirita 2013-01-03.
  74. Генеральная Ассамблея ООН. Совет Безопасности ООН. Письмо Постоянного представителя Исламской Республики Иран при Организации Объединенных Наций от 1 августа 2006 года на имя Генерального секретаря. A/60/965–S/2006/600 (ruse). Unuiĝintaj Nacioj (2006-08-01). Alirita 2013-01-07.[rompita ligilo]
  75. 75,0 75,1 Иранских диссидентов обвиняют в пытках и убийствах (ruse). NEWSru.com (2005-05-31). Arkivita el la originalo je 2013-01-04. Alirita 2013-01-04.
  76. Лондонский суд исключил из списка террористических «Организацию моджахедов иранского народа» (ruse). Институт религии и политики (2008-05-07). Arkivita el la originalo je 2012-03-05. Alirita 2013-01-03.
  77. Арсенов В.В.. Исламская республика Иран и Организация моджахедов иранского народа (ruse). Институт Ближнего Востока. Arkivita el la originalo je 2013-01-03. Alirita 2013-01-03.
  78. Суд в США может исключить иранскую оппозиционную группировку из списка террористических (ruse). Radio Svoboda (2012-06-02). Arkivita el la originalo je 2013-01-02. Alirita 2013-01-02.
  79. Более половины жителей лагеря "Ашраф" в Ираке покинули его (ruse). Radio Svoboda (2012-05-17). Arkivita el la originalo je 2013-01-05. Alirita 2013-01-05.
  80. Сажин В.И. (2011-10-07). Иран: июль — август 2011 г. Военно-политическая ситуация (ruse). Институт Ближнего Востока. Arkivita el la originalo je 2013-01-05. Alirita 2013-01-05.
  81. ООН. Экономический и социальный совет. Комитет по неправительственным организациям. Очередная сессия 2003 года. 5-23 мая 2003 года. Пункт 8 предварительной повестки дня. Рассмотрение специальных докладов. E/C.2/2003/3/Add.1 (ruse). Unuiĝintaj Nacioj (2003-05). Alirita 2013-01-06.[rompita ligilo]
  82. Экономический и социальный совет ООН. Комитет по неправительственным организациям. Очередная сессия 2002 года. 13-24 мая 2002 года. 29-30 мая 2002 года. E/C.2/2002/3 (ruse). Unuiĝintaj Nacioj (2002-05). Alirita 2013-01-07.[rompita ligilo]
  83. Ардешир Моэвени (2003-06-19). Рейд французских полицейских привлекает внимание к находящимся в изгнании иранским боевикам (ruse). EURASIANET. Arkivita el la originalo je 2012-04-17. Alirita 2013-03-19.

Eksteraj ligiloj redakti