Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo

internacia ekonomika organizaĵo

La Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE) (angle Organisation for Economic Co-operation and Development (OECD); france Organisation de coopération et de développement économiques (OCDE)) estas internacia organizaĵo sidanta en Kastelo Muette, Parizo. Ĝi estas nomata organizaĵo de la "unua mondo" (de la industriaj landoj); preskaŭ ĉiuj ĝiaj 30 membroj estas industriaj landoj.

Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo
Organisation de coopération et de développement économiques
emblemo
internacia organizaĵointerregistara organizaĵoorganizaĵo • registara organizaĵo
Komenco 16-a de aprilo 1948 vd
Antaŭe Organisation for European Economic Co-operation vd
Geografia situo 48° 51′ 42″ N, 2° 16′ 9″ O (mapo)48.8616738888892.2692355555556Koordinatoj: 48° 51′ 42″ N, 2° 16′ 9″ O (mapo)
Lando(j) Francio vd
Sidejo Parizo
Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (Parizo)
Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (Parizo)
DEC
Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo
Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo
Lokigo de Parizo en Francio
Map
Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo
Moto Better policies for better lives
Des politiques meilleures pour des vies meilleures
Lepší politiky pro lepší životy
Mejores políticas para una vida mejor
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Mathias Cormann • Thorkil Kristensen • Emiel van Lennep • Jean-Claude Paye • Don Johnston • José Ángel Gurría vd
Membro de Konsorcio Couperin • Internacia Statistika Instituto • Network for Greening the Financial System • UNESCO Global Open Science Partnership • ORCID • Asocio de Eldonistoj de Edukaj kaj Profesiaj Societoj vd
Lingvoj

angla lingvo
franca lingvo

Filioj OECD Development Centre • Nuclear Energy Agency • European Conference of Ministers of Transport • International Transport Forum • Internacia Energi-Agentejo vd
Posedatoj Kastelo Muette vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo Q112176659
vdr
Membraj regnoj
Emblemo

Historio redakti

La organizaĵo estis fondita en la jaro 1948, por realigi la Plano Marshall.[1]

Statuto redakti

Statutaj celoj de la organizaĵo estas

  • kontribui al optimuma ekonomia evoluo kaj kreskanta vivnivelo en la membraj regnoj,
  • antaŭenigi la ekonomian kreskon en siaj membraj regnoj kaj en la evoluantaj landoj,
  • helpi al plivastigo de la monda komerco.

Efektivigo redakti

La organizo havas 37 landojn, kiuj produktas pli ol 60% de la monda MEP. Ĉi tiuj landoj dividas komunajn valorojn de demokratio kaj libera merkata ekonomio kaj kunlaboras fronte al ekonomiaj, sociaj kaj mediaj defioj en la tutmondiĝo. La OEKE estas platformo por diskuti politikon, kompari rendimenton, trovi solvojn al malfacilaĵoj kaj formuli kodojn, gvidajn principojn kaj komunajn normojn por efektivigi ekonomian kaj socian politikon je nacia nivelo. Ene de la organizo, ĉiu membroŝtato povas fari signifan kontribuon al determinado de la politiko de la organizo kaj formulado de komunaj agadlinioj.

Membroj redakti

En la jaro 2021 OEKE havas 38 membrojn:[2]

  • Fondintaj membroj (1961, laŭ alfabeto):
  Aŭstrio
  Belgio
  Britio
  Danio
  Francio
  Germanio
  Grekio
  Hispanio
  Irlando
  Islando
  Italio
  Kanado
  Luksemburgo
  Nederlando
  Norvegio
  Portugalio
  Svedio
   Svislando
  Turkio
  Usono
  • Pli malfrue aliĝintaj (laŭ jaro de membriĝo):
  Japanio (1964)
  Finnlando (1969)
  Aŭstralio (1971)
  Nov-Zelando (1973)
  Meksiko (1994)
  Ĉeĥio (1995)
  Sud-Koreio (1996)
  Hungario (1996)
  Pollando (1996)
  Slovakio (2000)
  Ĉilio (2010)
  Slovenio (2010)
  Israelo (2010)
  Estonio (2010)
  Latvio (2016)
  Litovio (2018)
  Kolombio (2020)
  Kostariko (2021)

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti