Orgenmuziko estas aparte por orgeno verkita muziko. Oni distingas orgenmuzikon, kiel kutime en la muzikscienco, laŭ epokoj.

Fol. 44r el la „Robertsbridge Codex“
Apendico, verkita ĉ. 1350
aŭskultu
Jacob Paix (1556–1623 ?) (Hrsg.):
Ein gůter newer Teu.Tantz, tabulaturo 1583
aŭskultu

Epokoj redakti

Unua florepoko redakti

La komenco de skribe fiksita muziko por orgeno situas en la mezepoko Kiel plej malnova, skribe postlasita orgenmuziko oni konsideras la muziko el la„Kodekso Robertsbridge“ (apendico ĉ. 1350). Kelkaj malmultaj fontoj devenas el la gotika epoko, ekz. la kodekso de Faenza (ĉ. 1420), la orgenpecoj el la predikokolekto el Winsen (1431), la orgentabulaturo de Oldenburg de magistro Ludolf Lying (1445) kaj la tabulaturo de Adam Ileborgh el Stendal (1448). El la epoko de fundamenta ŝanĝo de la muziko ekde la mezepoko al la renesanco devenas la por tiamaj cirkonstancoj tre ampleksa Buxheimer Orgelbuch (orgenlibro de Buxheim, 1460/1470).

En la renesanco (16-a jarcento) aperis jam multnombraj, entabulaturigitaj orgenpecoj. La orgenmuziko travivis sian unuan florepokon. Konataj reprezentantoj ĉiepokaj estas i.a. Arnolt Schlick (~1460~1521), Leonhard Kleber (~1495–1537), Hans Kotter (~1485–1541), Antonio de Cabezón (1510–1566) kaj Jacob Paix (1556–1623?). Pro la Tridekjara Milito en ne plu rekonstruebla kvanto perdiĝis fontoj kaj orgenoj el mezepoko kaj renesanco.

Dum la baroko la orgenmuziko trapasis sian duan kulminon. La tiutempe plene perfektigitaj, laŭregione tre diferencaj orgentipoj sekvigis respektive multspecan kaj same varian orgenmuzikon. Orgenmuziko el la barokepoko estas ankoraŭ nuntempe fiksa ero de multaj orgenkoncertoj, kion kaŭzas, ke el tiu tempo multaj fontoj, sed ankaŭ kelkaj orgenoj, transdaŭris ĝis hodiaŭ. La plej famaj reprezentantoj el ĉi tiu epoko estas Dietrich Buxtehude (1637–1707) kaj Johann Sebastian Bach (1685–1750) en la nord- kaj mezgermana regiono, Johann Pachelbel (1653–1706) kaj Gottlieb Muffat (1690–1770) en la suda Germanio, François Couperin (1668–1733) en Francio kaj Juan Bautista José Cabanilles (1644–1712) en Hispanio.

 
J. S. Bach, manskribaĵo de la ĥoralpreludo „Wie schön leuchtet der Morgenstern“, BWV 739

Dua florepoko redakti

Famaj komponistoj de la klasika muziko kiel Wolfgang Amadeus Mozart (1756–1791) aŭ Ludwig van Beethoven (1770–1827) preskaŭ nenion komponis por la orgeno. Mozart tamen foje ludis orgenon. Kiam finiĝis la barokepoko meze de la 18-a jarcento, la intereso pri orgenoj ege malpliiĝis. post longa paŭzo dum la klasikisma epoko la orgenmuziko travivis sian trian kulminon en la epoko de la romantikismo, en kiu krom la revekiĝinta intereso pri malnovaj formoj ligataj kun la nova tonlingvo ankaŭ evoluis la simfonia orgenmuziko. Plej famaj reprezentantoj ĉiepokaj estas i.a. Felix Mendelssohn Bartholdy (1809–1847), Johannes Brahms (1833–1897) kaj César Franck (1822–1890). Max Reger (1873–1916) evoluigis surbaze de ĉi tiuj histroiaj fundamentoj sian propran, malfruromantikisman-ekspresivan, ĝisirantan al la limoj de la maĵor-minor-tonaleco. La plej fama komponisto de simfonia orgenmuziko estas Charles-Marie Widor (1844–1937).

En la unua duono de la 20-a jarcento ekestis aparta novbaroka skolo (Siegfried Reda, Johann Nepomuk David), aliflanke komponistoj kiel (Sigfrid Karg-Elert, Louis Vierne, Maurice Duruflé, Jean Langlais) pluevoluigis la simfonian muzikon por orgeno. Ankaŭ komponistoj de la dudektonisma (Arnold Schönberg) kaj poste la seria muziko (Olivier Messiaen) verkis por orgeno. La plifortikita orgenkonstruado ekster sakraldomoj (kinorgeno, koncerteja orgeno) konsekvencis, ke oni ankaŭ ludis pli da profanan muzikon sur la orgeno. Kiam aperis elektromekanikaj orgenoj kaj poste elektronikaj orgenoj, grandparte de tiu nova profana muziko estis transigita al tiuj ĉi instrumentoj. Ekde la dua duono de la 20-a jarcento oni uzas ankaŭ eksperimentemajn erojn kaj novajn komponajn manierojn (tonfaskoj ĉe György Ligeti, grafika notacio ĉe Mauricio Kagel). Krome influas tamen ankaŭ elementoj de pli malnovaj (gregoria ĉanto, mezepoko, renesanco, baroko) kaj fremdĝenraj (blueso, ĵazo, roko) muzikspecoj la orgenmuzikon. Ankaŭ pruntaĵoj el la filmmuziko estas observeblaj, kvankam tio ne celas revivigi la malnovan kinorgenan tradicion.

Orgenregionoj redakti

Dua distingokriterio estas la orgenregiono, ĉar orgenmuziko, ofte ligita kun sia naskoloko, ricevas sian inspiron per certaj instrumentoj aŭ instrumentotipoj el la region.

Funkcioj de la orgenmuziko redakti

Tria distingokriterio estas la diferenco inter „profana“ kaj „sakrala“ orgenmuziko. Kiel sakrala orgenmuziko validas, kion oni ludas kadre de religiaj ceremonioj aŭ kio baziĝas sur religia kanto. Al tio apartenas, ekz. escepte de nur malmultaj, orgenmuziko, kiun oni ludas kadre de kristana diservo. Kiel profana orgenmuziko validas muziko sendependa de religio, ekz. la antikva orgenmuziko sur la akvorgeno, la aranĝaĵoj de dancoj kaj profanaj kantoj en la renesancepoko, kiujn oni kutime muzikis sur hejmorgenoj, pozitivoj kaj rigaloj, aŭ ankaŭ la akompanaĵo de mutaj filmoj sur kinorgeno.

Sur la tereno de la sakrala orgenmuziko kutimas diferencigo inter „ĥoralligita“, do baziĝanta sur sakrala kanto, kaj „libera“ literaturo.

Formoj redakti

Solista orgenludado redakti

 
Herr Jesu Christ, dich zu uns wend, Orgelchoral BWV 726
  Anhören

La solokomponaĵoj estas la plej arta ostentacio de orgenisto. Ekde la barokepoko iliaj plej gravaj formoj estas: preludo, tokato, fantazio, voluntario, tiento, ĉakono, pasakaljo, riĉerkaro, fugo, variacioj, suito, sonato, triosonato kaj orgensimfonio; je kio ankaŭ ofte troviĝas kombinaĵoj de fugo kun antaŭa plua peco (ekz. preludo, tokato aŭ fantazio). Ĉi tiujn orgenaĵojn oni nomas „libera“ orgenmuziko, ĉar ili baziĝas sur temoj, kiujn la komponisto libere verkas. Krome ekzistas ĥoralligitaj komponaĵoj pri liturgiaj temoj: gregoriaj ĉantoj respektive protestantaj kaj katolikaj ekleziaj kantoj, kiuj parte ankaŭ estas komponitaj laŭ la antaŭe priskribitaj formoj. Ofta formo de la orgenaranĝo de plejofte protestanta eklezia kanto estas la ĥoralpreludo.

Vd. ankaŭ: Listo de orgenkomponistoj

Improvizado redakti

La improvizado estas intime ligita kun la orgeno. Tio rilatas kun tio, ke muzikisto sole, do sen kunagado de aliaj instrumentoj, povas ludi plurvoĉan improvizaĵon. Aliflanke improvizado estas bona ebleco por muzikisto konatiĝi kun nekonata orgeno, sen esti limigita per sonidealoj, kiujn ja entenas komponitaj orgenaĵoj.

La improvizado estas gravega por la sakrala muziko kaj pro tio fiksa ero de la eklezimuzikista instruo; Ĝi estas ankaŭ en ĥoralpreludoj kaj intonacioj fiksa ero de la liturgia orgenludado kaj ekestis el la prefere funkcionalaj postuloj al la muziko en la diservo.

Vd. ankaŭ: Liturgia orgenludado

En la profana orgenmuziko improvizado estas de ĉiam estas akompananto de la orgenmuzikado. Ekzemplo por tio estas la muzika fonkolorigo de silentfilmoj sur la kinorgeno. Je tio preskaŭ ĉiam estas improvizata, kion la muzikisto devas efektivigi paralele kun la sinrula filmo. Tio normale nur eblas, kiam la muzikisto jam konas la filmon.

Plej famaj reprezentantoj de improvizado estas Marcel Dupré (1886-1971), Charles Tournemire (1870-1939), Pierre Cochereau (1924-1984), Pierre Pincemaille (1956-2018).

Ĉambromuziko kaj orkestro redakti

La orgeno en la jen priskribita formo ne grave rolas en la ĉambra muziko. Malgrandaj orgenoj estas disvastigitaj ekde la baroko precipe kiel baso-kontinua-instrumento. Orkestromuziko kun orgeno estis flegata unue en la baroko, aparte en la orgenkonĉertoj de Georg Friedrich Händel, pli malofte en la klasika epoko, kaj sporade dum la romantiko – en la lasta kazo por doni al la orkestroj, dumfine de la 19-a jarcento pli kaj pli gigantiĝintaj, pli da sonkolora varieco kaj pliigi la tonamplekson ĝis en la subkontraoktavon (32′-registro de la orgeno).

Ĵazo redakti

Pli kaj pli ofte oni ludas sur preĝeja orgeno ankaŭ ĵazon, kvankam tio pro la ofte resonema akustiko en preĝejonavoj, kiuj kontraŭstaras la akcenteman ludadon, estas ligita kun specialaj problemoj. Barbara Dennerlein ĉitempe estas la plej konata ĵazorgenistino. Sed ankaŭ „klasikaj“ eklezimuzikistoj utiligas precipe dum la liurgia ludado de Novaj Sakralaj Kantoj, sed ankaŭ je komponaĵoj aŭ improvizadoj elementojn de ĵazo.

Notacio redakti

Aktuala orgenmuziko kutime estas notita kun tri linioj po sistemo. La superaj du linioj prezentas la manualludon same kiel pianonotoj notitaj en violon- kaj basklefo, kaj la tria linio enhavas la notojn por la pedalludado, ĉiam notitajn en basklefo. Ĉe simplaj ĥoralaranĝo kutimas ankaŭ notacio sur dulinia sistemo (samkiel ĉe pianomuziko). Kiujn tonojn tiam oni ludu per pedalaro, aŭ ne estas destinite aŭ tamen facile ekkoneble, kio plejofte ĝustas por la plej malalta voĉo. Je ne ĥorale ligitaj orgenaĵoj dulinia notacio indikas senpedalaran ludadon. Se je tiel notitaj pecoj la plej malalta voĉo tamen tute aŭ parte realigendus perpedale, tio estas adekvate indikata. Je baroka orgenmuziko en dulinia moderna notacio singardemo estas konsilinda. Povus ekesti la impreso, ke la plej malalta voĉo realigendus pedale, ĉar la peco aliakaze ne plu estas ludebla sur moderna instrumento. Fakte tiaj pecoj kun mallonga oktavo estas senpedale ludeblaj. Je ibera orgenmuziko el la barokepoko ĉi tio estas malmultescepte normala. Sur modernaj instrumentoj estas helpe, kroĉi la pedalaron sen propraj registroj al tiu manualo, kiu entenas la basvoĉon, kaj - kiom necese - ludi la tonojn surpedale.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Klaus Beckmann: Repertorium Orgelmusik: Komponisten, Werke, Editionen; 1150–1998; 41 Länder; eine Auswahl = A bio-bibliographical index of organ music. Schott, Maenco 1999, 2., neu bearb. und erw. Aufl., ISBN 3-7957-0358-1 (germanlingva)
  • Rudolf Faber, Philip Hartmann (Hrsg.): Handbuch Orgelmusik. Komponisten, Werke, Interpretation. Bärenreiter, Kassel 2002, ISBN 3-476-01877-6 (germanlingva)
  • Victor Lukas: Reclams Orgelmusikführer. Reclam, Stuttgart 2002, ISBN 3-150-08880-1 (germanlingva)
  • Daniela Philippi: Neue Orgelmusik. Werke und Kompositionstechniken von der Avantgarde bis zur pluralistischen Moderne. Bärenreiter, Kassel usw. 2002, ISBN 3-7618-1587-5 (germanlingva)