La orgeno de la St. Andreaskirche Ostönnen apartenas krom la instrumentoj en Sion, Kiedrich kaj Rysum al la plej malnovaj ludeblaj orgenoj de la mondo.

Konstruhistorio redakti

Oni konstruis la instrumenton por la preĝejo St. Thomae en Soest (Germanio). La ligno de la ventkestoj konkludigas, ke tiuj ĉi jam ekestis en la tempo inter 1425 kaj 1431. 326 de la konserviĝintaj fajfiloj ŝajnas esti produktitaj antaŭ 1500. La unua datigebla riparadon plenumis en 1586 iu ajn Majstro Bartholdus, kiu ankaŭ enmetis du novajn registrojn. Nur en 1721/22 Johann Patroclus Möller transmetis la orgenon al Ostönnen. Bernhard Dreymann aldonis en 1820 la registron superoktavo 2'. En 1888 oni renovigis la traktilaron, en 1892 la klavaron. En 1963 Paul Ott riparis ĝin. Dum tio li tranlokis la orgenon, kiu supozeble ekde 1874 lokis super la altaro, ĉe la okcidentmuron. Post kiam oni rekonis la valoron de la instrumento, la orgenkonstrua firmao West en Altenahr amplekse restaŭradis ĝin inter 2000 kaj 2003.

Dispozicio redakti

Manualo CD-c3
prestanto 8'
ferma 8' el malnovaj fajfiloj de 1586
oktavo 4'
kvinto 3' malnova nomo por 22/3
superoktavo 2' anstataŭis en 1820 cimbalon
seskvialtero 2-obla ŝanĝita kunmetaĵo, aktuale 13/5' + 1'
miksturo 4-obla kunmetaĵo de1820, konsistas el du kvint- kaj du oktavĥoroj
trumpeto 8' tuboj de 1586, piedoj kaj kapoj parte de 1722, gorĝoj kaj lamenoj de 1963
Pedalaro CD-g
alkroĉita
  • registroŝablonoj (15. Jahrhundert)
  • traktilaro (1722, später verändert)
  • kejlbalgoj (2003)

La orgenkesto enhavas partojn el ĉiuj jarcentoj de la konstruhistorio de la instrumento.

Eksteraj ligiloj redakti