Oribazo el Pergamo

Oribazo el Pergamo (325-403) (greke:Ορειβάσιος Πέργαμος) estis greka kuracisto[1] kaj persona kuracisto de la romia imperiestro[2] Juliano la Apostato (361-363), kiu igis lin estro de la Kuracista Korpo. Li famiĝis ĉefe pro siaj kompilumaĵoj (Συναγωγαί aŭ Sinoptiko) surbaze de tekstoj verkitaj de Hipokrato kaj Klaŭdo Galeno, kune kun citaĵoj de antikvaj aŭtoroj, krom kelkaj traktaĵoj pri farmakologio per uzo de plantoj.

Oribazo de Pergamo
(325-403)
La Plinthios Brokhos tiel kiel priskribita de Heraklo, greka kuracisto de la 1-a jarcento, iu mekanismo por frakturitaj makzeloj, ilo konservita de Oribazo.
La Plinthios Brokhos tiel kiel priskribita de Heraklo, greka kuracisto de la 1-a jarcento, iu mekanismo por frakturitaj makzeloj, ilo konservita de Oribazo.
Persona informo
Naskiĝo 325
en Pergamo,  Turkio
Morto 17-a de novembro 403
en Bizancio,  Turkio
Lingvoj antikva grekalatina
Ŝtataneco Roma regno
Familio
Infano Eustathios
Okupo
Okupo kuracistoverkisto
Verkoj Hypomnema
vdr

Li studis en Aleksandrio kaj estis disĉiplo de Zenono el Kipro, kuracisto kiu vivis en la 4-a jarcento. Oni scias ke li partoprenis en la jaro 361, en la kroniĝo de la imperiestro Juliano kaj restis ĉe liaj servoj ĝis lia morto. Tiuokaze, Oribazo estis forpelita de la romia kortego kelkatempe, sed pli malfrue li estis reenoficigita de la imperiestro Valento (328-378).

Biografio redakti

Oribazo, kiu estis greka kuracisto dum la Fino de la Romia Imperio, estis konfidanto de la pagana romia imperiestro Juliano la Apostato kaj kompilanto de la verkitaĵoj de la granda romia kuracisto Klaŭdo Galeno. La skribitaĵoj de Galeno kaŭzis supermezurajn furorojn dum la eŭropa Mezepoko kaj Renesanco inter la arabaj erudiciuloj, parte pro la "Sinopktiko" de Oribazo, kiu igis kompreneblan la vastan produktadon de Galeno al la tiamaj erudiciuloj kaj praktikantoj de medicino.

Oribazo naskiĝis iom pli ol unu jarcento post la morto de Galeno, en la sama naskiĝurbo de Galeno, en Minora Azio. Pergamo estis la kerno de la greka konaro, kulturo kaj sciencaro, kaj dank'al Galeno kaj Oribazo, tiu urbo estis la ĉefa centro pri medicino dum la fino de la antikveco ankaŭ. Laŭ Eŭnapio, antikva biografo kaj historiisto, Oribazo estis antaŭtempa studemulo kiam adolta dum la fino de la regno de Konstantino la 1-a (272-337) kaj la komenco de la regado de lia filo kaj sukcedanto Konstancio la 2-a (317-361). Dum kelka tempo, Oribazo studis kaj praktikis medicinon en Ateno, tie kie li konatiĝis kun la estonta imperiestro Juliano la Apostato, kiu tiuepoke estis lernanto en Ateno ĉirkaŭ la jaro 350 de la kristana erao. La du studantoj fariĝis amikoj kaj intimuloj, kaj Oribazo havis la honoron konsili kaj sincere alparoli la imperiestron, eĉ post kiam Juliano fariĝis imperiestron. Eŭnapio asertas ke Oribazo instruis al la neofita filozofo esti pacienca kiel imperiestro. Juliano, siavice, enkuraĝigis la junan studanton pri medicino al preparado de la sepdek libroj de la "Sinoptiko". Kiam Juliano mortis dum batalo kontraŭ la partoj en la jaro 363, la postsekvantaj kristanaj imperiestroj ekziligis la paganan Oribazo. Laŭ Eŭnapio, Oribazo fariĝis legenda eĉ inter la barbaruloj pro lia kuracarto. Pli malfrue li reakiris sian postenon kaj estis ankoraŭ vivanta tiam kiam Eŭnapio verkis sian verkon "Vivoj de la filozofoj" dum la fino de la 4-a kaj komenco de la 5-a jarcentoj. Eŭnapio, kiu same estis pagano, konsideris Oribazon kiel amikon kaj forte konfidis al li la preparadon de sia verko pri la vivo de la filozofoj.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti