Orient-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj

La orient-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la sahela-sudana ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al dezertoj kaj kserofitaroj kiuj situas en pluraj centrafrikaj altaj montaroj ĉirkaŭataj de vasta areo de savano je la rando de Saharo.

Orient-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj
ekoregiono
ekoregiono • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso • One Earth Ecoregion [+]

Koordinatoj17° 24′ 1″ N, 22° 34′ 34″ O (mapo)17.40031822.576071Koordinatoj: 17° 24′ 1″ N, 22° 34′ 34″ O (mapo) [+]
Areo27 930 km² (2 793 000 ha) [+]
Map
Orient-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj

En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Gelto en Ennedi-Altebenaĵo, nord-orienta Ĉado

Priskribo redakti

La ekoregiono kovras la pli altajn altaĵojn de la Ennedi-altebenaĵo kaj de la Altaĵoj de Ouaddaï en orienta Ĉado kaj la estingiĝinta vulkana sistemo de Marra-montaro en Darfuro, okcidenta Sudano. Tiuj ĉi montaraj ĉenoj leviĝas super la duondezerta sahela savano de akacioj je la suda rando de Saharo.

La ekoregiono kovras areon de 27 900 kvadratajn kilometrojn. La someraj pluvoj estas neregulaj, eĉ pli tiele en Ĉado ol en Marra-Montaro, kiu havas du vulkan-kraterajn lagojn.

Flaŭro redakti

Fitogeografie, la ekoregiono estas parto de Sahelo, kiu estas aparta flaŭra provinco el la Sudano-Zambezia Regiono de la Paleotropika Regno (vidu : Flaŭra regno).

Planta vivo ampleksas multajn speciojn tipaj por la sahela zono, inkluzive de Ammania gracilis, Panicum laetum, Chrozophora brocchiana, Farsetia stenoptera, Indigofera senegalensis kaj Tephrosia gracilipes. Ĝenerala elemento de la natura plantaro estas Olea europaea subsp. laperrinei.

Faŭno redakti

Akvo el montaraj riveretoj kreas gravajn biotopojn por bestoj kiaj iom da endanĝerigitaj antilopoj: adakso (Addax nasomaculatus), dama-gazelo (Gazella dama), dorkas-gazelo (Gazella dorcas) kaj ruĝ-frunta gazelo (Gazella rufifrons). Endemiaj specioj inkluzivas Grammomys aridulus el la Marra-Montaro. La montoj gastigas birdojn kaj el Eŭrazio kaj el Afriko; la specioj inkluzivas Neotis nuba kaj monaĥvulturo (Aegypius monachus).

Minacoj kaj konservado redakti

Marra-montaro estas loĝata ekde la Antikva epoko kaj kvankam la krutaj altvalaj areoj estas ĉefe neloĝataj kaj neperturbitaj, la vivejoj je la pli alireblaj deklivoj estas difektitaj. En Ĉado la ekoregiono estas maldense loĝata, ĉefe de nomadaj paŝtistoj. Freŝdataj konfliktoj kaj en Ĉado kaj en Darfuro signifas malpli da agrikulturo kaj pli da rebonigo de la origina plantaro.

Vidu ankaŭ redakti


Afrotropisaj dezertoj kaj kserofitaroj
AT1301 Aldabra-insularaj kserofitaroj   Sejŝeloj
AT1303 Orient-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj   Ĉado,   Sudano
AT1304 Eritrea marborda dezerto   Eritreo,   Ĝibutio
AT1305 Etiopaj kserofitaj herbejoj kaj arbustaroj   Eritreo,   Etiopio,   Ĝibutio,   Somalio
AT1310 Kaoko-Dezerto   Angolo,   Namibio
AT1311 Madagaskaraj veprejoj   Madagaskaro
AT1315 Namiba Dezerto   Angolo,   Namibio
AT1318 Sokotraj kserofitaroj   Jemeno
AT1321 Sudokcident-arabaj montaraj duonarbaroj   Jemeno,   Sauda Arabio

Eksteraj ligiloj redakti