La orienta heleboro (Helleborus orientalis) apartenas al la genro Heleboro al kiu ankaŭ apartenas la Nigra heleboro (Helleborus niger). Ĝi estas staŭdo el la sekcio Helleborastrum, kiu dum florado krestas ĝis 45 cm alto.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orienta heleboro

Biologia klasado
Regno: Plantae
Divizio: Magnoliophyta
Klaso: Magnoliopsida
Ordo: Ranunculales
Familio: Ranunculaceae
Genro: Heleboro
Orienta heleboro
Lam., 1789
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La planto estas sovaĝe disvastiĝinta de Bulgario kaj la nordorienta parto de Grekio (Tracio) ĝis la Kaŭkazo kaj Turkio, kie ĝi kreskas en arbaroj, arbustaĵo kaj malfermaj lokoj ĝis alteco de 2000 m.

Ĝi estas tre venena pro la enhava heleborino, kiu estas diglikosido kaj amare gustas. Pluaj venenaĵoj estas saponino kaj protoanemonino.

La orienta heleboro (Helleborus orientalis) 'Freckel'
La orienta heleboro (Helleborus orientalis) Helleborus 'Early Purple'
La orienta heleboro (Helleborus orientalis) subsp. guttatus