Orientafrika melierakso

La Orientafrika melieraksoSomalia melierakso (Melierax poliopterus) estas rabobirdo de Orienta Afriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orientafrika melierakso
Orientafrika melierakso
Orientafrika melierakso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Melierax
Melierax poliopterus
(Cabanis, 1868)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

Tiu specio estas intermeza inter la pli malgranda Malhela melierakso (disvastigata okcidente kaj sude) kaj la Hela melierakso (suda Afriko) laŭ koloro, grando kaj krurolongo, sed ne laŭ teritorioj. Ĝi estis ofte konsiderata subspecio de la laste menciita, sed pro malkongruo inter geografio kaj karakteroj, ĝi estas nune konsiderata separata specio,[1] kun kio samopinias multaj faluloj.[2][3][4][5][6]

Aspekto redakti

Tiu specio estas averaĝe 49 al 55 cm longa, kun enverguro de 96 al 110 cm kaj vostolongo de 20 al 25 cm. Maskloj averaĝe estas 85% de la grando de inoj. Kiel ĉe la aliaj melieraksoj, ankaŭ ĝi similas akcipitron sed la vosto estas pli mallonga kaj laŭgrada (la plumoj plilongiĝas el bordo al centro), kaj la flugiloj estas pli larĝaj.[1]

Plenkreskuloj havas grizajn kapon, kolon, bruston kaj suprajn partojn, escepte pro la blankaj aŭ helstriaj supravostaj kovriloj. La supra ventro havas mallarĝajn kaj fajnajn grizajn kaj blankajn striojn kaj la suba ventro kaj la subvostaj kovriloj estas blankaj. Same blankaj estas la flugilstrioj, la duarangaj estas helgrizaj, kaj la unuarangaj estas malhelaj, kio havigas impresion el sube de blanka birdo kun griza kapo kaj malhelaj flugilpintoj. La vosto estas nigreca supre kaj blanka sube kun grizaj strioj. La beko, vaksaĵo kaj suba brido estas flavaj (malkiel la aliaj samgenraj melieraksoj), dum la kruroj estas ruĝoranĝaj.

Junuloj estas brunecaj supre kun hela strio superokula. Ili havas blankajn subajn partojn kun bruna strieco en gorĝo kaj brusto, brunaj strioj en ventro, kaj svagan aŭ nulan striecon en subvosto. La vosto estas bruna kun amplekse spacaj malhelbrunaj strioj. La pugo estas blanka, parte stiecaj aŭ senmarka. Ili estas nedistingeblaj el kelkaj junuloj de Malhela melierakso escepte pro la malpli striaj subvosto kaj pugo. Krome la kruroj estas iom pli longaj je ĉiuj aĝoj ol tiuj de la Malhela melierakso.[2]

Distribuado kaj habitato redakti

Ili loĝas en duondezerta, seka arbustaro kaj arbara herbejo sub 2000 m en suda Etiopio, Ĝibutio, okcidenta Somalio, orienta Kenjo, nordorienta Tanzanio kaj apuda Ugando.[1]

Kutimaro redakti

La Orientafrika melierakso estas kutime vidata sola.[1] Ĝi ofte ripozas sur arbopintoj aŭ fostoj.[1][2] Ties flugilfrapoj estas neprofundaj kaj rektaj. Ĝi tenas siajn flugilojn ebene, aŭ foje laŭ litero V, kiam ĝi glitas.[1]

Ties alvokoj estas "melodia pepado ŭiii-pii-pii-pii, kaj longa altatona klii-ju", iom pli bastona ol tiu de la Malhela melierakso,[2] aŭ "piju-piju-piju-pii-pii-pii-pii..." en la reprodukta sezono, de kio venas alternativa nomo de Kanta melierakso.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 Ferguson-Lees, James; Christie, David A. (2001), Raptors of the World, Houghton Mifflin Harcourt, pp. 146–147, http://books.google.com/books?id=hlIztc05HTQC&pg=PA146#v=onepage&q=&f=false, retrieved 2010-04-02 
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Zimmerman, Dale A.; Turner, Donald A.; Pearson, David J. (1999), Birds of Kenya and Northern Tanzania, Princeton University Press, pp. 84–85, 90–91, 100–101, 300, (ISBN 0-691-01022-6) 
  3. BirdLife International 2009. Melierax poliopterus Arkivigite je 2011-06-05 per la retarkivo Wayback Machine. In: IUCN 2010. IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Versio 2010.1. Elŝutita la 2an de aprilo de 2010.
  4. . ABC Checklist of African Birds: non-passerines. African Bird Club (January, 2009). Arkivita el la originalo je 2009-11-27. Alirita 2010-04-02. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-11-27. Alirita 2011-07-05.
  5. Clements, James F. (2007), The Clements Checklist of Birds of the World, Cornell University Press, p. 39, (ISBN 0801445019) 
  6. Gill, F.; Donsker, D. (Eds) (2010), IOC World Bird Names (version 2.4), archived from the original on 2010-03-24, https://web.archive.org/web/20100324114953/http://www.worldbirdnames.org/n-raptors.html, retrieved 2010-04-02  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-03-24. Alirita 2011-07-05.