Orientazia grilbirdo

La Orientazia grilbirdo (Locustella ochotensis) estas birdospecio de la genro de Locustella aŭ birdoj kiuj kantas kvazaŭ insektoj (Lokusto). Ĝi troviĝas en Brunejo, Ĉinio, Indonezio, Japanio, Koreio, Malajzio, Filipinoj, Rusio, Tajvano kaj Usono.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orientazia grilbirdo
Orientazia grilbirdo
Orientazia grilbirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Locustella
Specio: L. ochotensis'
Locustella ochotensis
(Middendorff, 1853)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu estas mezgranda silviedo. Plenkreskulo havas helbrunan dorson sen markataj strioj, iom pli malhelbrunajn flugilojn kaj ŝultron, kaj pli malhelbrunan voston kun blankeca mallarĝa finbordo, blankecajn al grizecajn subajn partojn kun iomete da tre helbruna nuanco en brusto, flankoj kaj ventro kaj tre blankan gorĝon ege videblan dum kantado. La kruroj estas rozkoloraj, la irisoj estas malhelbrunaj kaj en la kapo estas bildo de tre markata hela superokula strio super bruneca traokula strio. Ambaŭ seksoj estas identaj, kiel ĉe plej parto de grilbirdoj, sed junuloj estas iom pli flavecaj sube.

Referencoj redakti