Orientprusia Ofensivo

batalo en la dua mondmilito

La Orientprusia Ofensivo (ruse Восточно-Прусская стратегическая наступательная операция) estis strategia ofensivo fare de la soveta Ruĝa Armeo kontraŭ la germana Wehrmacht en la Orienta Fronto de la Dua Mondmilito. Ĝi daŭris el la 13a de januaro al la 25a de aprilo 1945, kvankam kelkaj germanaj unuoj ne kapitulacis ĝis la 9a de majo. La Batalo de Königsberg estis grava parto de la ofensivo, kiu finis en venko de la Ruĝa Armeo.

Milicanoj de Volkssturm en Königsberg dum la ofensivo.

La Orientprusia Ofensivo estis konata de germanaj historiistoj kiel la Dua Orientprusia Ofensivo. La Unua Orientprusia Ofensivo (konata ankaŭ kiel Gumbinnen Operaco), okazis el la 16a al la 27a de oktobro 1944, kaj estis farita de la 3a Belorusa Fronto estrita de generalo I.D. Ĉernjaĥovskij kiel parto de la Memela Ofensivo (ruse Мемельская операция)) de la 1-a Balta Fronto. La sovetaj fortoj suferis fortajn perdojn dum la penetro de 30–60 km en orient-nordan parton de Pollando, kaj la ofensivo estis prokrastita ĝis pli grandaj rezervoj venos. Estis 220 000 germanoj kaptitaj.

Bibliografio en la angla redakti

  • Beevor, Antony (2002), Berlin: The Downfall 1945, Penguin Books, ISBN 0-670-88695-5
  • Duffy, Christopher (1991), Red Storm on the Reich: The Soviet March on Germany, 1945, eldonejo Routledge, ISBN 0-415-22829-8
  • Glantz, David M.; House, Jonathan (1995), When Titans Clashed: How the Red Army Stopped Hitler, Lawrence, Kansas: eldonejo University Press of Kansas, ISBN 0-7006-0899-0