Orjolo

urbo en Rusio

Orjolo (ruse Орёл) estas urbo en la Orjola provinco en Rusio.

Orjolo
administra dividaĵo de Rusio • urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato Rusia Federacio
Regiono Centra federacia regiono
Provinco Orjola provinco
Poŝtkodo 302000–302499
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 303 696  (2022) [+]
Loĝdenso 2 506 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 52° 58′ N, 36° 4′ O (mapo)52.96861111111136.069444444444Koordinatoj: 52° 58′ N, 36° 4′ O (mapo) [+]
Alto 170 m [+]
Areo 121,21 km² (12 121 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Orjolo (Orjola provinco)
Orjolo (Orjola provinco)
DEC
Orjolo
Orjolo
Situo de Orjolo
Orjolo (Rusio)
Orjolo (Rusio)
DEC
Orjolo
Orjolo
Situo de Orjolo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Oryol [+]
vdr

Geografio redakti

OKATO-kodo de la urbo (en jaro 2005) estas 54401.

La loka tempo estas la sama kiel en Moskvo (en jaro 2005).

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 52° 58′ N, 36° 5′ O (mapo)52.96666666666736.083333333333 .

La urbo estas sur bordoj de rivero Oka (Ока) kaj ĝia enfluaĵo rivero Orlik (Орлик)

En la urbo estas fervoja stacio kaj flughaveno.

Historio redakti

Fondita verŝajne en la 12-a jarcento kiel fortikaĵo de Kieva regno.

Komence de la 15-a jarcento Orjolo apartenis al Grandprinclando Litovio, kaj en la komenco de 16-a jarcento transiris sub la regadon de Grandprinclando Moskvo.

En 1566 ekestis fortikaĵo

Ĝi havas statuson de urbo ekde la jaro 1708.

Dum la soveta periodo oni malliberigis politikajn mlliberulojn. Ĉirkaŭ 160 estis pafmortigitaj la 11-an de septembro 1941.

Sur centra direkto de Orienta Fronto la 3-an de oktobro 1941 germana 3-a Kirasita Divizio de la 2-a Kirasita Grupo Wehrmacht konkeris la urbon, okupatan ĝis la 5-a de aŭgusto 1943 — en Berlino Adolf Hitler dum parolado diris i.a. "tiu kontraŭulo estis frakasita kaj jam neniam leviĝos".

La Operaco Kutuzov estis militoperaco plenumita de la Ruĝa Armeo kontraŭ la germana Wehrmacht dum la Dua Mondmilito. Ĝi okazis en la ĉirkaŭoj de Orjolo.

En jaro 1959 la urbo havis 150 mil loĝantojn.

En jaro 2002 la urbo havis 333,3 mil loĝantojn.

Ĝemelaj urboj redakti

Orjolo havas partnerajn rilatojn interalie kun la germana urbo   Offenbach (ekde 1988).

Vidu ankaŭ redakti