Orlamünde estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saale-Holzland de la federacia lando Turingio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 1073 loĝantojn.

Orlamünde
Blazono
Orlamünde (Germanio)
Orlamünde (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Saale-Holzland
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Südliches Saaletal
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 036423
Poŝtkodo 07768
Aŭtomobila kodo SHK
Oficiala Municipokodo 16074065
Politiko
Komunumestro Uwe Nitsche
Adreso de la administrejo Bahnhofstr. 23
07768 Kahla
Demografio
Loĝantaro 1073 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 47′ N, 11° 32′ O (mapo)50.77527777777811.531388888889Koordinatoj: 50° 47′ N, 11° 32′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 168 m
Areo 7,58 km²
Oficiala retejo http://www.vg-suedliches-saaletal.de
vdr

Orlamünde situas borde de la rivero Saale kaj havas stacidomon kun fervojlinioj al Großheringen/Saalfeld respektive al Pößneck (ĝis 1946 al Oppurg). La supra urbo etendiĝas mallarĝe kaj longe laŭ dekliva montokresto, ne tute 100 metrojn supre de la rivernivelo. Aliaj kvartaloj estas Winzerla kaj Naschhausen. La loko markatas ankaŭ sur la fama Mondmapo de Ebstorf el la 13-a jarcento, kiel setlejo inter la riveroj Saale kaj Majno.

Historio redakti

 
Kamerego, unusola resto de la burgo

La origino urba estis landlimburgo, la ĉefsidejo de la grafoj de Orlamünde. La burga kompleksto starigitis en la 11-a jarcento forlasote jam en la 15-a jarcento. Nuntempe de ĝi ekzistas ankoraŭ kamerego, ero kerna de la burgo.[1]

La unua endokumenta mencio estis en la jaro 1039-a.[2] Akvoforton uzis la orlamünde-anoj jam ĉ. 1100, ĉar ekde 1194 atestitis la ĉi-loka ekzisto de la plej malnova muelejo ĉe la meza Saale-rivero. Inter 1112 kaj 1365 la grafoj venis el la dinastio de la Askanoj, grafoj de Vajmaro-Orlamünde; inter ili estis ankaŭ Alberto la Urso, margrafo de Brandenburgio. Ties nepo, Siegfried la 3-a nuptis en 1181 en Schleswig Sofion, filino de la dana reĝo Valdemaro la 1-a.[3] Ĉ. la jaro 1200 la grafoj tenadis en la komunumo ankaŭ monfarejon.[4] En 1344 donitis al la lokuloj la urbajn privilegiojn.

Kvereloj kun vunditoj inter la urbanoj kaj la loĝantoj de Kahla estiĝis en 1718 pro malrespekto de bierfar- kaj bierelverŝrajtoj.[5] Inter la du mondmilitoj loĝis en Orlamünde pli ol 1700 homoj. Inter 1331 kaj 1540 funkciis en Orlamünde klostro de la Vilhelmanoj.

La komunumo literature redakti

  • Inter legendemuloj Orlamünde konatas pro la historio pri blanka sinjorino, kion ankaŭ mencias Theodor Fontane en la romano Effi Briest: Effi post la legado pri la virino timigatas. Jenas la enhavo: Kunigunde dronigis la du infanojn ĉe Kindels-puto ĉar ŝia amato Albrecht estis asertinta ke nupto ne eblus pro du okulparoj. Kunigunde malkorekte interpretis tion metaforo por siaj infanoj. Postmorte ŝi kiel fantomo daŭre hantas dum plenlunaj notoj sur la kamerego teruriginte jam multajn vizitantojn. La menciita puto ĝis nun troveblas. En la romano Vor dem Sturm protagonisto klarigas ke aliaj similaj legendoj ne egalus la "veran" blankan virinon de Orlamünde.[6]
  • En la opero Ariane et Barbe-Bleue de Paul Dukas gravas la kanto Die sieben Mädchen von Orlamünde, kies tekston verkis Maurice Maeterlinck.
  • En la romano Die Entgleisung de Inge von Wangenheim Orlamünde modelis por la fikcia intrigejo Groß-Naschhausen.[7]
 
Stacidomo

Vidindaĵoj redakti

Homoj rilataj al la loko redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Werner Mägdefrau, Rainer Lämmerhirt, Dana Lämmerhirt: Thüringer Burgen und Wehranlagen im Mittelalter. Eine Reise ins Mittelalter. Rockstuhl, Bad Langensalza 2001, ISBN 3-934748-43-0, p. 33.
  2. Wolfgang Kahl: Ersterwähnung Thüringer Städte und Dörfer. Ein Handbuch. 5-a eldono, Rockstuhl, Bad Langensalza 2010, ISBN 978-3-86777-202-0, p. 214.
  3. Olaf Klose (eld.): Handbuch der historischen Stätten Deutschlands. Band 1: Schleswig-Holstein und Hamburg (= Kröners Taschenausgabe. Band 271). 3-a eldono. Kröner, Stuttgart 1976, ISBN 3-520-27103-6, p. 230.
  4. Werner Mägdefrau: Thüringer Städte und Städtebünde im Mittelalter. Rockstuhl, Bad Langensalza 2002, ISBN 3-936030-34-0, p. 43 kaj 47.
  5. Elbe-Saale-Hopfen gibt einen guten Tropfen. 10. Elbe-Saale-Hopfentag. Thüringer Landesanstalt für Landwirtschaft, Jena 2010, p. 16.
  6. Heike Hentschel: Wahre Geschichten um den Lutherweg in Thüringen, Tauchaer Verlag, Taucha 2017, p.59-60, ISBN 3897722933
  7. Citaĵo: "Naschhausen bildet tatsächlich das Nadelöhr auf der gewaltigen Strecke Stockholm – Rom" (Naschhausen ja estas vere la kudrilotrueto sur la longega vojo inter Stokholmo kaj Romo.)