Orlando Drummond

brazila aktoro

Orlando DRUMMOND, kies vera nomo estas Orlando Drummond Cardoso (naskiĝis la 18-an de oktobro 1919 en Rio-de-Ĵanejro - 27-a de julio 2021) estis brazila aktoro de kino kaj televido, humuristo, specialigita en dublado. Li estis konata ĉefe por enkorpigi la karakteron de Seu Peruo en la spektaklo Escolinha Profesoro Raimundo[1] kaj ankaŭ estis la voĉo de multaj personoj en desegnofilmoj kiel Scooby Doo, Alf, Popeye, inter aliaj.

Orlando Drummond
Persona informo
Naskonomo Orlando Drummond Cardoso
Naskiĝo 18-an de oktobro 1919 (1919-10-18)
en Rio-de-Ĵanejro
Morto 27-an de julio 2021 (2021-07-27) (101-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Lingvoj portugalabrazilportugala
Loĝloko Rio-de-Ĵanejro
Ŝtataneco Brazilo
Infanoj 2
Parencoj Eduardo Drummond
Okupo
Okupo aktoro • radio-prezentisto • dublaktoro • televida aktoro
vdr

Biografio redakti

Naskiĝinta en Rio-de-Ĵanejro la 18-an de oktobro 1919 li komencis sian karieron en 1942 kiel zumisto, kaj kun la helpo de Paŭlo Gracindo, li eklaboris kiel dublanto[2]. Li ankaŭ laboras kiel aktoro de kino en Rei do Movimento (1954) kaj Caroço de Angu (1955), poste faras la kompletan dubladon en la 1950-aj jaroj.

Li ankaŭ partoprenis en la telenovelo Caça Talentos kie li ludis la rolon de Zaratuŝtro 1996 ĝis 1998.

Dublado redakti

  • Scooby-Doo[3] en ĉiuj serioj kaj filmoj por 35 jaroj;
  • Popeye[3] en ĉiuj programoj de la kompanio Herbert Richers;
  • Alf (televido kaj desegnofilmo)
  • Vingador, Caverna do Dragão;
  • Gargamelo (Smurfoj en Brazilo (klasika serio) / Papai Smurf — Smurfoj, filmaro (2011);
  • Corujão (Ursinho Puff);
  • Bionicão - O Show do Bionicão;
  • Profesoro Sunfloro - Tinĉjo;
  • Ternulo - Neĝblankulino;
  • Blanka kuniklo — Alice in Wonderland (unua dublado);
  • Sr. Smee — Peter Pan;
  • Arkimedo — A Espada Era a Lei;
  • Sr. Dawes Sênior — Mary Poppins (filmo, 1964) (unua dublado);
  • João Pequeno — Robin Hood (filmo, 1973);
  • Lafayette — The Aristocats;
  • Hong Kong Fu — Hong Kong Fu kaj lia alter ego Penry;
  • Dumdom — Tartaruga Touché;
  • Pepe Legal[3] (Quick Draw McGraw);
  • Patolino (Daffy Duck) kaj Frajola (Sylvester) — Tiny Toons kaj Uma cilada para Roger Rabbit (Who Framed Roger Rabbit);
  • The Thing — Fantastic Four;
  • Yogi — Mini-Polegar kaj Yogi;
  • Oliver HardyLaurel kaj Hardy;
  • Generalo PattonPatton ;

Investoj redakti

  • Xena: A princesa guerreira, Os Fantasmas, Duck Dodgers, Duck Tales, Frango Robô, 101 Dalmatians: The Series, Woody Woodpecker, Felix the Cat, La Simpsonoj, Liga da Justiça Sem Limites, Família Dinossauros, Riquinho, Rocky II kaj Um maluco no pedaço.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti