Orlikaj murdistoj

Orlikaj murdistoj estas nomo por kvin ĉeĥaj seriaj murdistoj, kiuj en la jaroj 1991 - 1993 murdis kvin homojn, precipe entreprenistojn, pro celo de monprofito. Unu membro de la grupo provis fari unu murdon memstare - li volis akiri loĝejon de viktimo, sed tiu pro feliĉa hazardo supervivis.

Žďákovský most de kie la murdistoj malsuprenĵetis korpojn de siaj viktimoj en Orlikan valbaraĵon

La murdistoj plejparte kaŝis siajn viktimojn en barelojn, en kiujn ili enverŝis hidroksidon kaj malsuprenĵetis en Orlikan valbaraĵon. Aŭtoro de tiu ĉi ideo estis Vladimír Kuna.

Membroj de la grupo antaŭ la murdoj redakti

Karel Kopáč redakti

La organizinto de la grupo estis Karel "Karlos" Kopáč (* 3-a de junio 1960 - † 15-a de aprilo 2004). Antaŭ velura revolucio li metilernis frezmaŝinisto kaj li estis unufoje juĝe punita pro ŝtelo.

Post la revolucio li laboris kiel pordisto kaj elĵetigisto en noktaj entreprenoj. Liaj interesoj estis batalartoj. Onidire li estis superonta ĝis 10 viroj en unu fojo. Komence de la jaro 1990 li aliĝis al Formacio de rapida aktivigo de Polico de Ĉeĥio, sed de kie li foriris post kelke da monatoj, onidire pro malgranda salajro kaj malalta nivelo de ekzercado.

Post la foriro li laboris kiel ricelisto de armiloj, plej ofte li komercis kun mitraletoj "skorpionoj" kaj grenadoj.

Ludvík Černý redakti

Plenuminto de la murdoj estis Ludvík "Pacient" Černý (* 25-a de majo 1965). Tiu metilernis antaŭ la revolucio por masonisto kaj li agadis ankaŭ kiel kontraŭleĝa monŝanĝisto. En la jaro 1985 li estis punita pro punkrimo de ŝtelo. Post la revolucio li ofte vizitadis sunumejojn kaj fortigejojn (li interkonatiĝis en unu el ili kun Kopáč kaj Kuna) kaj li estis okupito de firmao Mercedes Benz Bohemia Praha, kie li laboris kiel ŝoforo.

En najbareco li estis proporcie ŝatata. Li bone zorgis pri sia edzino, kaj dank' al kareta vizaĝo la konatoj kromnomis lin "Milísek" ("Karulĉjo")

Vladimír Kuna redakti

Vladimír Kuna (* 21-an de junio 1964) konis sin kun Karel Kopáč jam de infanaĝo kaj plenkreskeco ili komune vizitis fortigejon en Prago-Podolí.

En sia kelo li pase de tempo establis fortigejon, kie li ricelis armilojn, inter ili eĉ kontraŭtankajn misilojn RKG (reaktiva kontraŭtanka grenadĵetilo).

Pluaj membroj de la grupo estis Petr Chodounský kaj Irena Meierová, fratino de Kopáč. Ŝia edzo fariĝis unu el la viktimoj.

Murdoj redakti

Murdo kontraŭ Aleš Katovský redakti

En la jaro 1991 Kopáč interkonatiĝis kun entreprenisto Aleš Katovský. Li iĝis lia korpa gardisto kaj akiris lian fidon. Černý venis kun ideo, kiel seniĝi de la entreprenisto kaj alproprumi lian monon.

La 5-an de aprilo 1991 forveturis Kopáč kaj Katovský ĝis Rudná. Tie jam atendis Černý kiel interesanto pri valutoj. Ĉiuj tri post la komerco forveturis per aŭtomobilo de Katovský direkte al Prago. Survoje poste Černý sur malantaŭa sidloko pafis la ŝoforantan Katovský-on en la kapon. La aŭtomobilo fariĝis nepriregebla kaj minacis kunpuŝiĝon kun aŭtobuso. Sed fine ili sukcesis haltigi la aŭton.

Kopáč kaj Černý alveturis al rubodeponejo, tie ili pakumis la korpon en volvitan dratplektaĵon, metis ĝin en kofron de la aŭto kaj forveturis al Žďákovský most sub valbaraĵo Orlík, de kie ili poste malsuprenĵetis la korpon en la akvon. Per la murdo ili akiris 800 mil Kčs. Černý poste vendis la aŭton en aŭtobazaro.

Murdo kontraŭ Leorent Lipoveci redakti

La dua murdo okazis la 9-an de januaro 1992, ĉifoje partoprenis la murdon ankaŭ Vladimír Kuna. Tiam volis kelnero kaj almigrinto el Jugoslavio, Leorent Lipoveci, aĉeti armilon.

La vendo okazis en la kelo de Kuna. Kiam Lipoveci ekrigardis en la kofron kun la armiloj, Černý pafis lin en lian kapon. Nek Kopáč nek Kuna atendis la ekpafon kaj ili ektimis. Černý al ilia reago saltis, eksvingis per la kruroj kaj ekkriis: "Jen kia mi estas kapriculo!" Kopáč pli poste diris, ke la ekkrio plaĉis al li, kaj ke ekde tiu tempo li komencis nomi lin Paciento (li aludis al psikiatria kuracejo). Per la murdo Kopáč, Černý kaj Kuna akiris ĉifoje nur 30 mil Kčs.

Tiam Kuna venis kun ideo, seniĝi de la kadavro en barelo helpe de hidroksido. Li anticipe preparis la barelon. Kopáč tro ne kredis al tio, sed Kuna malgraŭ tio enbareligis la mortinton, surŝutis lin per la hidroksido (tio estis pro ŝanĝo la ideo de Černý), surverŝis lin per akvo kaj kunveldis la barelon. Ĉiuj tri viroj poste enmetis la barelon en ŝarĝaŭtomobilon Avia de Černý kaj forveturis al Žďákovský most, kie ili, same kiel Katovský-on, malsuprenĵetis ĝin en la akvon.

Černý post la murdo portis oran ĉeneton de la mortinto. Li intencis ŝteli la loĝejon de Lipoveci, sed pro premo de Kopáč li cedis de tiu ĉi intenco. Poste Kopáč, Černý kaj Kuna forveturis per la aŭtomobilo de Lipoveci ĝis germana Weiden, ili parkumis la aŭton antaŭ ĉiovendejo kaj forveturis hejmen.

Murdo kontraŭ Irena Medková redakti

La tria viktimo de la murdistoj fariĝis Irena Medková, la patrino de Kuna, kiu proprumis bordelon. Černý sendis al ŝi la 7-an de februaro 1992 pakaĵeton, kiu kiam la virino malfermis ĝin, ĝi eksplodis en ŝiaj manoj.

Je kvin tagoj pli poste la virino mortis. La eksplodo okazis precize en la tago de naskiĝo de la virino. Sed tio ne estis intenco de la grupo, ĉar Kuna onidire entute ne konis daton de la naskiĝo de sia patrino.

Per la murdo la murdistoj perlaboris 1,6 milionoj da kronoj. Duonon ricevis Kuna kaj lia frato, sed Kuna pli poste forŝtelis kaj prenis al li la monon. Li poste dividis la monon kun Kopáč, sed al Černý li donis neniom, ĉar tiu onidire ne donis kvocienton al la murdistoj de la antaŭa murdo.

Murdo kontraŭ Vlastimil Hodr redakti

Plua viktimo fariĝis Vlastimil Hodr, antikvaĵisto, kiun mortigis Černý, ĉifoje sola. Li pafis la viron en benzinĉerpejo en la kapon kaj priŝtelis lin je oraj sigeliloj, kiujn li kunhavis. Komune kun Kuna kaj Kopáč li denove kunveldis la korpon en barelon kaj malsuprenĵetis el la ponto en la orlikan valbaraĵon. La sigeliloj poste estis neniam trovitaj.

Murdo kontraŭ Jaroslav Meier redakti

La kvina viktimo de la grupo estis bofrato de Karek Kopáč - Jaroslav Meier. Ludvík Černý, Karel Kopáč, Petr Chodounský kaj Irena Meierová (edzino de la viktimo) fine de la jaro 1992 interkonsentis pri lia murdo. Lia edzino volis seniĝi de li, ĉar ŝi ne volis vivi kun li kaj ŝi interesiĝis pri lia posedaĵo.

La murdon kontraŭ Jaroslav Meier faris la 6-an de julio 1993 Černý en lia loĝejo per kvar ekpafoj el mitraleto Skorpiono, kiun donis al li Kopáč. Per la murdo la murdisto perlaboris 100,000

Provo je murdo redakti

Somere de 1992 Černý provis murdi policiston Ján Mató, kiu konis la membrojn de la grupo el la fortigejo. Sed li ne sciis pri la murdoj. Tiusomere iris Kopáč, Mató kaj Černý ekzerci pafadon en la kelon de Kuna al diversaj primitivaj celtabuloj.

En unu momento almetis Černý al la kapo de Mató pistolon kaj ekpuŝis pafigilon. Sed la ekpafo ne eliris, ĉar kartoĉo ekblokiĝis. Mató konservis trankvilon kaj diris: "Vi helpus vin, ci idioto...". Kiam la grupo estis malkovrita, la policisto estis discipline punita pro la interrilatoj kun ili. En la jaro 2002 li estis murdita en Praga metroo.

Akcidento redakti

La 7-an de januaro 1994 veturis Kuna kaj Kopáč per aŭtomobilo. Kuna subite ne priregis ŝoforadon kaj karambolis. Ambaŭ viroj estis transveturigitaj en malsanulejon. Dum Kuna eskapis sen grandaj problemoj, Kopáč estis katenita al rulseĝo. Ekde tiu tempo li partoprenis en neniaj agadoj de la grupo.

Li ne iris denunci ilin, li mem timis, ke ili mortigos lin. Li konsideris tiun ĉi vundiĝon kiel punon pro la faroj, kiujn li krimis.

Malkovroj de kadavroj kaj aresto redakti

En la jaro 1993 kriminalistoj akiris el gangsterlando nur tre koncizan kaj neverkontrolitan informon pri "malaperantaj" entreprenistoj. Aliaj, denove tre necertaj informoj el aliaj fontoj de gangsterlando signis, ke Černý fanfaronis per "apartigo" de kelke da homoj. Sed pruvoj mankis, same kiel nomoj de la konkretaj viktimoj.

La unua palpebla malkovro estis trovo de spuroj de sango sur la sidloko de veturilo, kiun Černý vendis en la aŭtobazaro. Oni konstatis, ke la aŭto apartenis al la serĉata Aleš Katovský. Post du jaroj da laboro estis tipumita loko, kie la viktimoj povus esti kaŝitaj - en la akvo de valbaraĵo Orlík.

La esplorado de la fundo estis komencita la 10-an de julio 1995 fare de minejaj skafandristoj. Ĉeĥa polico nome tiam ankoraŭ ne havis ekipaĵon en akvon profunda 40 metroj. Estis trovitaj du bareloj kun homaj korprestaĵoj kaj la korpo pakumita en la plektaĵo.

Kiam Kopáč eksciis el televido pri la malkovro de la korpoj, li decidiĝis, ke li memmortigos sin. Li alvokis la policon kaj post trihora intertraktado li estis paralizigita. Li sukcesis forpafi la propran interfemuraĵon. Kopáč ankaŭ malkaŝis la nomojn de la membroj de la grupo kaj identecojn de kelkaj viktimoj.

Juĝo redakti

La 18-an de aprilo 1997, post naŭ kunsidoj, falis finaj verdiktoj. Ludvík Černý kaj Vladimír Kuna estis kondamnitaj al ĝismorta puno, Karek Kopáč estis kondamnita al 21 jaroj, Petr Chodounský al 14 jaroj pro trompoj kaj Irena Meierová al 12 jaroj. Ĉiuj revokis sin, la verdiktoj ŝajnis al ili tro altaj.

Revoka juĝejo fine malaltigis al Kuna la punon al 25 jaroj kaj al Meierová al 10 jaroj, al la ceteraj ĝi konfirmis la punojn.

Sortoj de la grupo post la aresto redakti

Ununura, kiu ne repaciĝis kun la verdikto, estis Kopáč, kiu la 15-an de aprilo 2004 en malliberejo en Kuřim sinmortigis sin. Li pendumis sin sur ŝnureto de piĵamo.

Meierová estis tralasita en la jaro 2007, Chodounský estos tralasita en la jaro 2011. La lasta membro de la grupo, Kuna, estos tralasita maksimume en la jaro 2022. Ludvík Černý ne devos esti tralasita neniam.

Kun tiu ĉi homo estas kunigataj ankoraŭ du kazoj. La unua rilatas al Petr Mach, la tiama posedanto de klubo AC Sparta Praha. Černý tiam forveturis onidire ŝtelitan BMW de Mach el Ĉeĥio Ukrainion. Interese estis, ke Ludvík Černý sur slovaka-ukrainia doganejo legitimis sin per akompana dokumento de Petr Čermák, tiam jam eksa federacia ministro de enlandaj aferoj.

La alia kazo estis tio, ke kiam la 29-an de oktobro 2000 fuĝis el malliberejo Mírov Jiří Kajínek, Černý onidire rekomendis al li, ke li kaŝiĝu en lia loĝejo ĉe la edzino Marie. Kajínek vere kaŝis sin ĉi tie 40 tagoj antaŭ polico atingis lin.

Reeĥoj en kulturo redakti

En la jaro 2005 reĝisoro Jiří Svoboda filmis filmon Sametoví vrazi, al kiu tiu ĉi kazo servis kiel temo.

Punoj redakti

Ligiloj redakti

Rilataj artikoloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Literaturo redakti