Orelmeduzo

(Alidirektita el Ormeduzo)

La orelmeduzo (Aurelia aurita) [1] povas fariĝi 10 ĝis 40 cm granda. Ĉirkaŭ la mezo de la korpo (ankaŭ nomata ŝirmilo, ombrelo aŭ kloŝo) videblas kvar pli-malpli rondaj aŭ lunarkaj strukturoj ('oreloj'); tiuj estas la generaj organoj. Ĉirkaŭ 3 elcento de la populacioj havas pli ol kvar da tiuj oreloj, ĝis eĉ naŭ. Ĉi tiu meduzo estas kosmopolito kaj aperas en Atlantiko, Pacifiko kaj la Arkta Oceano, ĝi ofte troviĝas en la marbordaj akvoj kaj estuaroj de la orienta marbordo de Nord-Ameriko, Kalifornio, Japanio kaj Eŭropo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orelmeduzo

Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Kniduloj
Klaso: Scyphozoa
Ordo: Semaeostomeae
Familio: Ulmaridae
Genro: Aurelia
Aurelia aurita
L., 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Meduzoj ofte flosas en grandaj svarmoj en la maro. Per kuntiraj movoj de la ŝirmilo ili tamen povas ankaŭ aktive naĝi. Per la knidoj sur la tentakloj, ili kaptas etajn krustacojn kaj fiŝojn.

Notoj redakti

  1. La N.B.N.-nomo estas *Meduzo filumtipa*

Eksteraj ligiloj redakti