Ornella MUTI [ornella muti], origine: Francesca Romana RIVELLI (naskiĝis la 9-an de marto, 1955 en Romo) estas itala aktorino.

Ornella Muti
Ornella Muti en Cannes en 2000.
Ornella Muti en Cannes en 2000.
Persona informo
Francesca Romana Rivelli
Naskonomo Francesca Romana Rivelli
Naskiĝo 9-an de marto 1955 (1955-03-09) (69-jaraĝa)
en Italio Romo, Latio, Italio
Religio katolikismo vd
Lingvoj itala vd
Loĝloko RomoLerma vd
Ŝtataneco Italio vd
Familio
Edz(in)o Alessio Orano vd
Infanoj Naike Rivelli vd
Profesio
Alia nomo Ornella Muti vd
Okupo aktoro • filmaktoro • modelo vd
Aktiva dum 1970 - nuntempo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ornella Muti en 2000

Post kariero kiel fotomodelo Ornella Muti en la jaro 1970 havis sian debuton kiel filmaktorino, en La moglie più bella de la reĝisoro Damiano Damiani. Ŝi famiĝis per la skandaleca filmo L'ultima donna, en kiu ŝi aperis apud steluloj kiel Gérard Depardieu kaj Michel Piccoli.

Popularecon ŝi ankaŭ gajnis per pluraj komediaj filmoj kun Adriano Celentano, el kiuj menciindas Il bisbetico domato.

Ŝi pruvis sian talenton en aro da literaturaj filmigoj, ekz. Eine Liebe von Swann (laŭ romano de Marcel Proust, reĝisoro: Volker Schlöndorff) kaj Cronaca di una morte annunciata (laŭ Gabriel García Márquez).

En 1998 ŝi kune kun sia filino Naike Rivelli aperis en Le Comte de Monte-Cristo (laŭ Alexandre Dumas). Ambaŭ prezentas la rolon de Mercedes, la Naike la junulinon kaj Ornella la pli aĝan.

Filmaro redakti

  • La moglie più bella (Italio, 1970)
  • L'ultima donna (Italio/Francio, 1975)
  • Mort d'un pourri (Francio, 1977)
  • Flash Gordon (Britio, 1980)
  • Il bisbetico domato (Italio, 1980)
  • Eine Liebe von Swann (Germanio/Francio, 1983)
  • Cronaca di una morte annunciata (Italio/Francio, 1986)
  • La domenica specialmente (Italio/Francio/Belgio, 1991)
  • Oscar (Usono, 1991)
  • Le Comte de Monte-Cristo (Francio/Germanio/Italio, 1998)
  • Trilogio: (reĝisoro: Lucas Belvaŭ)
    • Un couple épatant (Francio/Belgio, 2002)
    • Cavale (Francio/Belgio, 2002)
    • Après la vie (Francio/Belgio, 2002)
  • Les Bronzés 3 - Amis pour la vie (Francio, 2006)

Premioj gajnitaj redakti