Ornitomimosaŭroj (Ornithomimosauria = 'birdomimaj lacertoj') estas teropodaj dinosaŭroj, kiel Gallimimus, kiu almenaŭ supraĵe similis al modernaj strutoj. Ili estis rapidkuraj, ĉionmanĝaj aŭ herbovoraj dinosaŭroj kiuj vivis dum la kretaceo en Laŭrazio (nun Azio, Eŭropo kaj Nordameriko). La ornitomimosaŭroj unue aperis dum la frua kretaceo kaj daŭris ĝis la malfrua kretaceo. Ili ŝajnas parencaj al la malpli evoluintaj celurosaŭraj teropodoj kiel Compsognathus kaj la tiranosaŭredoj. Inter la primitivaj membroj de la grupo estas Pelecanimimus, Shenzhousaurus, harpimimo kaj verŝajne la grandega Deinocheirus, kies brakoj atingis longecon de 2,5 m. Inter la pli evoluintaj specioj, membroj de la familio de ornitomimedoj, estas Gallimimus, Archaeornithomimus, Anserimimus, strutomimo, kaj ornitomimo. Iuj paleontologoj, inter ili Paul Sereno, konsideras la misterajn Alvarezsauridae esti proksimaj parencoj de la ornitomimosaŭroj kaj metas ilin kune en la superfamilion Ornithomimoidea.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ornitomimosaŭroj
Troveblo de fosilioj: Kretaceo
Strutomimo, Struthiomimus
Strutomimo, Struthiomimus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Superordo: Dinosaŭroj Dinosauria
Ordo: Saŭriskioj Saurischia
Subordo: Teropodoj Theropoda
Infraordo: Ornitomimosaŭroj Ornithomimosauria
Barsbold, 1976
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr