Oroonoko [orunoko] estas mallonga romano verkita de la angla verkistino Aphra Behn kaj eldonita en 1688. La verko, kies protagonisto estas Afrikano, sklavigita kaj portita al Surinamo dum la 1660-aj jaroj, rakontas pri tragika amrilato kaj estis verŝajne inspirita de la vojaĝoj, kiujn la verkistino mem faris al la sudamerikaj kolonioj. Oni ofte asertas, ke Aphra Behn estis historie la plej unua vera verkistino de la anglalingva literaturo. Kvankam tio ne tute pravas, Behn sendube estis la unua angla virino, kiu dediĉis sin profesie al la verkado de romanoj kaj teatraĵoj. Oroonoko viciĝas inter la plej fruaj anglalingvaj romanoj kaj bone priskribas la tiaman sklavec-sistemon.

Oroonoko
La unua eldono de Oroonoko (1688)
La unua eldono de Oroonoko (1688)
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Aphra Behn
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1688
Ĝenro literaturo • novelo
vdr

Resumo redakti

Oroonoko estas relative mallonga romano, kies kompleta titolo estas fakte Oroonoko, aŭ la Reĝa Sklavo (anglalingve Oroonoko, or the Royal Slave). La verko raportas pri mis-aventuroj de Oroonoko, nepo de afrika reĝo: Oroonoko enamiĝas en Imoindan, la filinon de la plej kompetenta generalo de la reĝlando. Sed la junan virinon ankaŭ arde deziras la reĝo, kiu ordonas al ŝi, ke ŝi fariĝu unu el liaj edzinoj (Aphra Behn supozas, ke ĉiuj afrikaj triboj praktikas poligamion). Imoinda preferas la princon Oroonoko kaj do rifuzas obei: ŝi sciigas la reĝon, ke ŝi pli volonte mortus ol edziniĝus al tia maljuna tirano. La reĝo furioziĝas pro la elekto de la juna virino, kaj vendas ŝin kiel sklavinon. Oroonoko, simile, estas enkaptita fare de la malica kapitano de sklavŝipo. La du kaptitojn oni portas al Surinamo, kiu tiam estis angla kolonio de Antiloj, kaj kies ekonomio plene baziĝis sur la kultivado de kano. Oroonoko kaj Imoinda ambaŭ alvenas al la sama loko kaj do kapablas denove komunikiĝi, kvankam la beleco de la juna virino rapide vekas la deziron de Byam, la deputito-guberniestro de la kolonio.

Oroonoko, furioza pri siaj vivkondiĉoj, rapide inspiras kaj organizas ribelon de la lokaj sklavoj: la ribeluloj estas pelitaj fare de la soldatoj for de la kolonio, kaj la plejmulto el ili finfine kapitulacas kiam Byam promesas amnestion al ili. Malgraŭ tiu promeso, kaj ĉar li estis gvidanto de la ribelo, Oroonoko estas severe skurĝita. Dezirante venĝi sian dignon kaj manifesti sian koleron, Oroonoko tiam mortigas la deputiton-guberniestron, kvankam li ja sciis, ke pro tio oni lin serĉos kaj sendube ekzekutos. Ĉar li timas, ke Imoinda eble spertos seks-atentojn aŭ aliajn humiligojn post lia morto, Oroonoko planas ankaŭ ŝin mortigi: la du amantoj diskutas pri tiu projekto, kaj Imoinda finfine konsentas morti, pro despero. Pro la amo, kiun li sentas pri Imoinda, Oroonoko longtempe hezitas antaŭ ponardi la junan virinon: tamen, kiam li finfine mortigas ŝin, rideto aperas sur la vizaĝo de lia amantino. Oroonoko sekve noktogardas la korpon de Imoinda kaj eĉ ne provas fuĝi: li estas retrovita fare de la soldatoj, kiuj sukcese interrompas lian memmortigon, sed nur por ke li spertu taŭgan, publikan ekzekuton. Ekde la komenco ĝis la fino de sia longa turmentoplena ekzekuto per dismembrumo, Oroonoko kviete fumas pipon, kaj stoike rezistas la intensan doloron sen unu sola krio. Iom post la morto de Oroonoko, nederlandanoj alproprigas al si la kolonion kaj subpremas alian ribelon, senkompate masakrante la sklavojn.

Analizo redakti

Gramatike la romano miksas la unuan kaj la trian personojn, ĉar la tuta aventuro estas rakontata de fikcia atestanto, kiu observas de ekstera vidpunkto la vivon de la du amantoj en Surinamo. Ŝi prezentas sin kiel junan aristokratan anglinon: ŝi ĵus alvenis al la kolonio kune kun sia patro, kiu principe devis fariĝi la nova deputito-guberniestro, sed malbonŝance forpasis dum la ŝipveturo. Oni, tamen, provizis la junan virinon kaj ŝian familion per unu el la plej belaj domoj de la regiono. Krom la aventuro de Oroonoko kaj Imoinda propre, la spertoj de la juna aristokratino kaj ŝiaj renkontoj kun la sklavoj ofte aperas en la teksto kaj pornelonge interrompas la ĉefintrigon. Je la fino de la romano, la virino forlasas Surinamon kaj revenas al Londono.

La strukturo de la verko dividiĝas en tri grandajn partojn. Unue, la teksto komenciĝas per (fantazia) atesto pri la aŭtenteco de la rakonto: la verkistino certigas, ke ŝia verko konsistigas nek fikcion, nek pedantan historian eseon. Aphra Behn ĵuras, ke ŝi estis la rekta vidintino de la faktoj, kiujn ŝi raportas. Ŝi plie atentigas la leganton, ke ŝi neniam emis plibeligi aŭ falsi la faktojn, ĉiam klopodinte por bazigi la rakonton sole sur realeco. En la dua parto sekvas priskribo de Surinamo kaj de la Indianoj, kiuj antaŭ nelonge ankoraŭ vivis sen la Eŭropanoj. La aŭtorino rigardas la indiĝenojn kiel sanan kaj senpompan popolon, kiu ŝajne ankoraŭ ĝuis la vivkondiĉojn de la ora aĝo, kiel cetere evidentigas la ĉeesto de oro en tiu regiono. Nur post tiuj du prologoj komenciĝas la propra rakonto pri Oroonoko, kun la komploto inter la reĝo kaj la kapitano kaj la kapto de Imoinda kaj de la princo. La sekvantaj okazaĵoj, ĉar ili estas observitaj rekte far la juna anglino, estas raportitaj uzante la gramatikan prezencon: Oroonoko kaj Imoinda renkontiĝas, kaj sekve renkontas la anglinon. La tria kaj la lasta sekcio entenas la rakonton pri la ribelo, kondukitan de Oroonoko, kaj ties tragika fino.

Biografia kaj historia kunteksto redakti

 
John Dryden

La vivo de Aphra Behn restas ĝis hodiaŭ tre malbone konata. Oni tamen sendube scias, ke ŝi estis rekrutita kiel spionino fare de la angla reĝo Karlo la 2-a, komence de la dua angla-nederlanda milito, cele senmaskigi duoblan agenton en eksterlando. Sed Karlo ŝajne pripagis nur parton – aŭ eĉ tute ne pripagis – la laboron de Aphra, kiu konsekvence suferis pro manko de mono post sia reveno al Anglio. Behn krome fariĝis vidvino, trafis povrecon, kaj eĉ restadis dum kelkaj tagoj en malliberejo pro troaj ŝuldoj, antaŭ ol finfine famiĝi kaj obteni literaturan sukceson. La juna virino kapablis elverki tre elegantajn poemojn, kiujn ŝi facile vendis kaj uzis por akiri famon. Aphra Behn cetere verkis plurajn teatraĵojn, kiuj ricevis favoran akcepton de la publiko kaj konfirmis ŝian statuson de plene establita verkistino: dum la 1670-aj jaroj, nur la teatraĵojn de John Dryden oni ludis pli ofte ol tiuj de Behn.

Aphra provis verki pli longan prozon, precipe romanojn, sed nur nelonge antaŭ la fino de sia kariero, kaj Oroonoko estis eldonita en la jaro de ŝia morto, kiam ŝi estis 48 jarojn aĝa. Inter la romanoj de la verkistino, Oroonoko ĉiam restis la plej studata. Tamen la unua eldono de la verko, kiam la kreintino estis ankoraŭ vivanta, ne ĝuis eksterordinaran sukceson: la libro ja vendiĝis sufiĉe bone, sed fakte la aventuroj de la princo Oroonoko ne tre famiĝis antaŭ la adapto por teatro farita de Thomas Southerne (vidu sube). La romanon oni do komencis legi atenteme nur kelkajn jarojn post la morto de la verkistino. Ekde tiam, la aŭtentecon de la rakonto, proklamitan de Behn, diversaj kritikistoj konsideris jen serioze, jen kun singardo. La unuaj biografistoj de Aphra Behn interpretis la uzon de la unua persono "Mi" en la romano kiel okulfrapan indicon, ke la aŭtorino skribis de sia propra nomo: ili eĉ ne hezitis aldoni al siaj biografiaj priskriboj kelkajn faktojn, kiuj rilatas al la juna anglino de la romano. Necesas do rememori, ke tiu romano estas nur fikcia verko : la "Mi" de la verko signifas nenion precizan, samkiel la "Mi" de Jonathan Swift en La Vojaĝoj de Gulivero aŭ tiu de Daniel Defoe en Robinsono Kruso.

La debato pri la aŭtobiografia naturo de la verko redakti

 
Aktorino aperas, kovrita per ĉapelo el plumoj, en La Indiana Reĝino, teatraĵo fare de John Dryden. Tiun ĉapelon laŭdire Aphra Behn oferis al Thomas Killigrew, post supozebla vojaĝo de la verkistino al Surinamo.

La komentistoj ĝis hodiaŭ ne kapablis distingi la aŭtobiografian parton de la teksto en Oroonoko. Precipe, ĉu la juna anglino simboligas Aphra Behn aŭ ne? Ekde pli ol jarcento la kritikistoj ne povas interkonsenti eĉ pri la fakto de la vojaĝo al Surinamo kaj (se ĝi okazis) pri ties dato. Unuflanke, la juna anglino raportas, ke ŝi "vidis" ŝafojn en la kolonio, kvankam en realeco tiuj bestoj ne povis elteni la klimaton de tiu regiono: tio eĉ altrudis al la kolonianoj la importon por viando, liverata el Virĝinio. Cetere, kiel emfazas Ernest Bernbaum en Mrs. Behn’s Oroonoko, ĉiujn bazajn informojn pri Surinamo Aphra Behn povis trovi en la vojaĝrakontoj de William Byam aŭ George Warren, kiuj estis abunde diskonigitaj en la Londono en la 1660-aj jaroj.

Aliflanke, kiel rimarkas J. A. Ramsaran kaj Bernard Dhuiq, Aphra sukcese kaj precize bildigas la lokajn farbojn kaj la ĝeneralan aspekton de la kolonio. Krome, topografia aŭ sociologa akureco ne konsistigis absorban zorgon de la roman-legantoj de la 17-a jarcento, kaj Aphra Behn mem kutime ne zorgas pri tio en aliaj verkoj[1]. Ŝiaj teatraĵoj, grandparte, disvolviĝas sur neklare difinita fono kaj entenas malmultajn priskribojn. Kial do klarigi la altprecizan enhavon de Oroonoko? Ankaŭ rimarkinda estas tio, ke ĉiuj eŭropanoj, menciitaj en la romano, reale estis en Surinamo dum tiu periodo: la verkistino neniam arogis inventi tute fikciajn kolonianojn. La personoj de la romano, laste sed ne balaste, ne kongruas kun la preferoj de Aphra Behn rilate fikciulojn: la juna verkistino, samtempulino de la Angla enlanda milito, ĉiam restis fervora monarkistino, kaj kutime enscenigis lojalajn aprobantojn de la angla reĝo Karlo la 2-a, por krei kontraston al la malicaj partizanoj de la Parlamento. Oroonoko ne kongruas al tiu modelo, eble ĉar la verkistino devis respekti la realajn faktojn: ekzemple Byam kaj James Bannister, ambaŭ monarkistoj, havas tamen respektive troliberan kaj sadisman personecojn. Tute male, George Marten, aŭtenta aprobanto de Oliver Cromwell, kondutas modere, juste kaj inteligente[2].


Resume, ŝajnas do probabla, ke Aphra Behn tamen vojaĝis al Surinamo. Oni tamen ne povas plene identigi ŝin kun la anglino el la romano. Unue, la juna aristokratino raportas, ke ŝia patro, estonta deputito-guberniestro de la kolonio, mortis dum la ŝipveturo. Tute aliel okazis la forpaso de la patro de Aphra, Bartholomew Johnson, kvankam ankaŭ li ja mortis inter 1660 kaj 1664[3]. Cetere, neniu dokumento atestas, ke alia persono fariĝis guberniestro de la kolonio krom William Byam dum tiu periodo. La sola eminentulo, kiu iam mortis dum ŝipveturo, estis Lordo Willoughby, la oficiala delegito de la angla reĝo en Barbado kaj Surinamo. Sed rigardande la aferon pli profunde, la morto de la patro klarigas la antipation, kiun ŝi sentas al Byam, ĉar li fariĝis iasence uzurpanto de la loko, kiu estis destinita por ŝia patro. Tiun fikcian patrecon Aphra Behn do eble elpensis, por obteni oportunan pretekston por vortumi la malamon, kiun la verkistino reale sentis al la vera Byam.

La verkistino verŝajne ne iris al Surinamo kune kun sia edzo, kvankam ŝi eble renkontis lin en Sud-Ameriko aŭ dum reveno. Tiama virino, se ŝi devenis de aristokrata familio kaj havis senzorgan vivon, certe ne entreprenus tute sole tian ŝipveturon. Oni povas do supozi, ke Behn ekveturis al tiu kolonio kune kun sia familio, aŭ, se ne, do sub la varta kontrolo de pli aĝa sinjorino. Koncerne la celon de la vojaĝo, la kritikistino Janet Todd opinias, ke temis pri spionado: la deputito-guberniestro Byam tiam posedis grandegan potencon en la regiono, kaj tion kontestis ne nur eks-republikistoj, kiel la kolonelo George Marten, sed ankaŭ aliaj monarkistoj. Ĉar la kapableco de Byam kiel guberniestro ŝajnis pli kaj pli dubinda, Lordo Willoughby aŭ Karlo la 2-a eble komisiis al Aphra Behn diskretan enketadon pri la administrado de la kolonio.

Krom tiuj kelkaj faktoj, malmulte de la okazaĵoj oni povas porcerte pruvi. La unuaj biografiistoj de Aphra Behn ne nur plene kredis la asertojn de Aphra Behn pri la romano: kelkaj el ili eĉ inventis amrilaton inter la verkistino kaj la protagonisto Oroonoko. Tion malkonfirmis anonimulo en 1698 en la Memuaroj de Aphra Behn, Verkitaj de Unu el la Malforta Sekso (anglalingve Memoirs of Aphra Behn, Written by One of the Fair Sex): la senaŭtora libro emfazas, ke la verkistino estis tro juna dum la periodo de la raportitaj faktoj, por ke tio estu vero. Postaj biografiistoj, tamen, revekis tiun polemikon, ĉu por apogi, ĉu por rifuti tiun fantazian hipotezon. Resume, ŝajnas multe pli interese kaj "profitdone" konsideri tiun romanon kiel enket-raporton aŭ historian dokumenton, ol kiel aŭtobiografion.

Eblaj modeloj por Oroonoko redakti

 
Negro pendumita je la ripoj al eŝafodo, laŭ gravuro fare de William Blake, 1792. Jen bona ekzemplo de la barbaraj punoj, kiujn oni kelkfoje aplikis al la sklavoj en Surinamo.

La legantoj kaj la komentistoj serioze supozis dum pluraj jarcentoj, ke Oroonoko, same kiel aliaj detaloj, priskribitaj en la romano, vere ekzistis, organizis la ribelon de siaj kamaradoj kaj eĉ renkontis la verkistinon, kvankam ekzistas neniu vera pruvo de tio. Aphra Behn ja skribas en la romano, ke ŝi persone kaj reale renkontis sklavigitan afrikan princon. Sed malgraŭ tri jarcentoj da studadoj, neniu kritikisto kapablis trovi historian personon, kiu kongruis kun la priskriboj, faritaj de la aŭtorino. Oni do povas aserti, ke la protagonisto de tiu romano estas plejparte fikcia, kvankam li estis eble iomete inspirita de la reala tiutempa Surinamo.

Unu el la personoj, kiuj estas la plej samaspektaj al Oroonoko, estas sendube blanka koloniano el Surinamo, nomita Thomas Allin. Tiun viron la malgastema kolonio igis tiel mizera kaj laca, ke li fariĝis alkolohulo. Li laŭdire kutimis diri insultojn tiel krudajn, ke la deputito-guberniestro Byam antaŭtimis la disfalon de la tribunalo, kiam oni ilin ripetis okaze de la proceso de Thomas[4]. En la romano, Oroonoko planas murdi Byam kaj poste mortigi sin: tio kongruas kun la plano de Allin, kiu intencis murdi Lordon Willoughby kaj ĉesigi sian propran vivon, ĉar li diris, li ne kapablis "posedi mian propran vivon, kiam mi ne povas ĝui ĝin libere kaj digne" [5]. Li nur vundis Willoughby, kaj oni metis lin en malliberejon, kie li sukcesis mortigi sin. Lian kadavron oni tamen portis al la eŝafodo,

« (...) kie estis starigita rostilo; liajn membrojn oni detranĉis kaj ĵetis al lia vizaĝo; oni bruligis lian intestaron sur la rostilo (…) lia kapo tranĉita, kaj lia korpo dismembrigita, poste rostita (…) lia kapo fiksita sur la stango en Parham [t.e. la loĝejo de Willoughby en Surinamo] kaj pecoj de lia karno, distribuitaj al la plej eminentaj lokoj de la Kolonio »
Lord Francis Willoughby, Ekzakta Raporto (1666)

Necesas precizigi, ke Allin mem estis libera farmisto, ne sklavo, engaĝita per kontrakto (anglalingve indentured servant). La "libereco kaj la honoro", por kiuj li klopodis, konsistis pli el sendependeco, ne el emancipiĝo. Li cetere ne devenis de nobla familio, kaj lia malŝatego de Willoughby tute ne temis pri iu amrilato. La similaĵoj kun Oroonoko do nur koncernas la krimon kaj la punon de Thomas Allin. Eĉ se Aphra Behn forlasis Surinamon en 1663, ŝi ankoraŭ povis sciiĝi pri la okazaĵoj en la kolonio per la legado de la Ekzakta Raporto (Exact Relation), kiun Willoughby redaktis post ŝia reveno al Londono en 1666, kaj ŝi do eble decidis kunligi la barbaran ekzekuton de Allin kun la kruela guberniestro de la romano, Byam.

Dum la restado de la verkistino en Surinamo (ĉirkaŭ 1663), ŝi, laŭdire, spektis la alvenon de sklavŝipo kaj de ĝiaj 130 "komercaĵoj", post la morto de 54 el ili dum la ŝipveturo. La afrikaj sklavoj spertis kondiĉojn malsamajn de la blankaj engaĝitaj sklavoj el Anglio, kaj havis tre malfacilan vivon: ili pro tio ofte atakis la kolonion. Tamen, neniu ribelo ŝajnas kongrui kun tiu raportita en Oroonoko. Plie, Oroonoko mem havas laŭ la teksto fizikan aspekton tute nekutiman, kompare al siaj kamaradoj: li havas haŭton pli nigran, sed ankaŭ grekan nazon kaj rigidan hararon. La manko de historiaj dokumentoj, atestantaj masivan ribelon, la strangaj fizikaj ecoj de Oroonoko kaj lia tipa eŭropa konduto, ĉio ĉi indikas, ke la protagonisto de la romano estas fikcia. Lia nomo estas cetere kaj videble artefarita: kelkaj nomoj en la joruba lingvo sonas sufiĉe simile, sed afrikaj sklavoj de Surinamo plejparte devenis de Ganao. La vorto Oroonoko pli verŝajne havas literaturan devenon, ĉar ĝi estas proksima al la nomo de Oroondates, unu el la personoj de la franclingva teatraĵo Kasandro fare de La Calprenède, kiun Aphra Behn certe legis[6]. En tiu verko, Oroondates estas skita princo, kies amantino estas forrabita de maljuna reĝo. Sed oni ankaŭ povas asocii Oroonoko kun la rivero Orinoko (Orinoco) en Venezuelo, laŭlonge de kiu tiam instaliĝis anglaj kolonianoj: tiukaze, la nomo de protagonisto estus do alegorio de tiu fifame misadministrita regiono.

Aphra Behn kaj sklaveco redakti

La surinama kolonio komencis importi sklavojn ekde la 1650-aj jaroj, ĉar la engaĝitaj sklavoj el Anglio estis tro malmultaj por garantii maksimuman produktokvanton de la kankultivejoj. En 1662, la duko de York ricevis ordonon, laŭ kiu li devis liveri tri mil sklavojn al Antiloj: pri tiu afero okupiĝis ankaŭ Lordo Willoughby. Plej ofte la anglaj ŝipistoj traktis kun lokaj sklavistoj en Afriko, kaj tre malofte mem enkaptis la sklavojn. Tial la forrabo de Oroonoko ŝajnas ne vere kredebla: ekzistis ja kelkaj rab-iroj, kondukitaj de la eŭropanoj, sed tio okazis nur kiel lasta solvo, ĉar ŝipistoj timis hazarde kapti iun altvalorulon por la triboj de iliaj aliancanoj. La sklavoj plej ofte devenis de la Ora Bordo, precipe de la ganaa teritorio.

 
Skemo de sklavŝipo. Sklaveco en Surinamo aperis dum la 1650-aj jaroj. La komerca vojo iris el Londono al Ganao, kaj sekve el Barbado al Virĝinio.

Laŭ la biografisto Janet Todd, Aphra Behn persone ne kontraŭis sklavecon. Ŝi akceptis la koncepton, ke potencaj popoloj rajtis subenigi la plej malfortajn popolojn, kaj ŝi, laŭdire, dum sia infanaĝo aŭskultis multajn orientajn fabelojn, en kiuj "la Mongolo" sklavigis tutajn eŭropajn vilaĝojn[7]. Cetere, la edzo de Aphra verŝajne estis iu S-ro Johan Benn, kiu ŝipveturis sur la ŝipo La Reĝo Davido el ties bazhaveno Hamburgo[8]. Tiu Johan Benn estis fakte nederland-devena sklavisto: li verŝajne transloĝiĝis al Londono por komercadi kun la anglaj kolonioj sub falsa flago. Se Aphra Behn vere kontraŭus sklavecon kiel ĝeneralan sistemon, ŝi certe ne estus edziniĝinta al sklavisto. Aliflanke, oni scias sufiĉe certe, ke tiu edziĝo estis malfeliĉa: Oroonoko, verkita pli ol dudek jarojn post la morto de ŝia edzo, precize prezentas la sklavistan kapitanon kaj rabiston de la princo kiel la plej abomenindan personon de la tuta romano.

Janet Todd verŝajne pravas, kiam ŝi skribas, ke Aphra Behn ne akre kontraŭis sklavecon, sed daŭre mildigis sian opinion pri tiu sistemo. La lastaj frazoj de la romano esprimas la honton de la juna anglino: sed ŝi esprimas bedaŭron nur por Oroonoko mem, kaj ne kritikas sklavecon ĝenerale. Tute male, la monarkismo de la aŭtorino estas nekontestebla: laŭ Behn, oni nek povas, nek rajtas sklavigi legitiman reĝon, kaj neniu lando kapablas prosperi sen monarko. La fikcia Surinamo, kiun ŝi priskribas, estas kvazaŭ korpo sen kapo. Sen natura estro kiel reĝo, la lokaj eminentuloj, malfortaj kaj koruptitaj, misuzas sian potencon. Mankas al la kolonio iu personeco kiel Lordo Willoughby aŭ la patro de la juna anglino, kiu estas aŭtenta Lordo. Sen tia aŭtoritato, Oroonoko estas turmentita kaj ekzekutita.

Per sia romano, Aphra Behn eble deziris evidentigi la fakton, ke Surinamo estis fakte promesoplena tereno, kiu nur atendis veran nobelon por ekflori danke al lia regado. Samkiel aliaj personoj, senditaj al Surinamo por fari enketadon pri la kolonio, Aphra Behn sentis, ke la reĝo Karlo la 2-a ne sufiĉe sciis pri la realaj naturriĉaĵoj de la regiono. Ŝi estis tiel senreviĝinta, kiam la reĝo cedis Surinamon al Nederlando en 1667 per la traktato de Breda. Tion oni povas klare senti en la romano: laŭ Behn, Anglio, kvankam tre aristokrata socio, ja malbone administris la kolonion kaj la sklavojn pro manko de vera nobela estro. Ŝi opiniis, ke la demokrataj kaj merkantilistaj Nederlandanoj kondutus eĉ multe pli malbone. Konsekvence, la malkompetentan, sed pasiigitan regado de Byam oni anstataŭigis per la efika, sed malmorala administro de la Nederlandanoj. Karlo la 2-a decidis forlasi Surinamon, ĉar liaj ambicioj estis tute unuigi Nord-Amerikon sub la kontrolo de Anglio: li tial akceptis interŝanĝi Surinamon kontraŭ Nova Amsterdamo (estonta Novjorko). Nek la reĝo, nek Aphra Behn povis antaŭflari, kiom ĝusta sekve montriĝis tiu strategio.

Historia graveco redakti

 
Skizo de Aphra Behn-portreto.

Kaj en siaj teatraĵoj, kaj en siaj romanoj, Aphra Behn kutimis malkaŝi siajn politikajn preferojn, kaj plejmulto el ŝiaj verkoj entenas tian mesaĝon. La eldonon de Oroonoko oni devas remeti en ties historian, sed ankaŭ literaturan kuntekston (vidu sube). Laŭ Charles Gildon, la verkistino ne hezitis verki sian romanon eĉ dum ĉeesto de aliaj personoj. Aphra mem raportas, ke ŝi redaktis la romanon dum unu sola sesio, nur lasante al si mem maloftajn paŭzojn por pripensi. Kvankam ŝi revenis de sia vojaĝo al Surinamo en 16631664, Aphra Behn ne verkis sian "amerikan rakonton" dum dudekkvar jaroj: nur en 1688 ŝi finfine decidis komenci la romanon. Estas do interesa eltrovi, ĉu iu konkreta okazaĵo spronis la redaktadon de Oroonoko.

1688 estis tre tumulta jaro en Anglio. Karlo la 2-a forpasis, kaj Jakobo la 2-a alvenis sur la tronon. Jakobo kaŝis nek sian fervoran katolikan kredon, nek sian edziĝon kun samreligia edzino. Tio indignigis la eksan parlamentan partion, kiu denove komplotis ribelon. Tiela estis la ĝenerala, streĉa etoso, kiam Behn verkis Oroonoko. Nu, troviĝas en la romano pluraj rimarkindaj deklaroj de Oroonoko: laŭ la princo, promeso de reĝo estas sankta, reĝo ne rajtas perfidi ĵuron, kaj la honoro de iu ajn persono ĉiam dependas de tio, ĉu tiu sekvas siajn promesojn aŭ ne. Tiuj moraladmonaj frazoj eble estis direktitaj al multaj korteganoj, kiuj origine ĵuris pri fideleco al Jakobo la 2-a kaj poste ekkomplotis kontraŭ li. La romano, cetere, estas arde malfavora al Nederlando kaj demokratio. Ĉar la preferita kandidato de la partio Whig estis la nederlanda Vilhelmo de Oranje, Aphra Behn videble donas argumentojn al la partio Tory per la emfazo de la abomenindaĵoj, faritaj de la nederlandanoj en Surinamo, samtempe emfazante ankaŭ la sanktecon kaj imanentecon de monarkio.

Sed la politika partio, subtenita de Aphra Behn, finfine malvenkis, kaj la Glora Revolucio estas ĉesigita pere de la Act of Settlement (1701), laŭ kiu la protestanta kredo fariĝis ekde tiam pli supera ol sango en la decido pri posteulo por la brita krono. La dinastio de Stuartoj fiaskis tiel multe, ke plejmulto el la legantoj de Oroonoko poste forgesis tiun aspekton de la romano.

Literatura graveco redakti

Ne estas vero, ke Oroonoko estis la "plej unua angla romano": krom la klasika kaj malfacila problemo de la ekzakta difino de la romana ĝenro, Aphra Behn verkis almenaŭ unu alian fikciaĵon antaŭ Oroonoko, - la leter-romanon, titolitan Amleteroj inter nobelo kaj lia fratino (Love-Letters Between a Noble-Man and his Sister), estis eldonita pli ol kvin jarojn pli frue, ol ŝia plej grava romano. Oni tamen povas konsideri Oroonoko unu el la plej malnovaj ekzemploj de tre specifa kategorio de romanoj: la teksto havas linian intrigon kaj sekvas la regulojn de biografio. Ĝi prezentas sin kiel miksaĵo de teatra dramo, raporto kaj biografio, kaj do estas relative proksima al moderna romanstilo.

 
Otelo kaj Desdemona en Venecio, fare de Théodore Chassériau (1819-1856)

Oroonoko estas la unua angla romano, kiu prezentas afrikanojn laŭ bonkora vidpunkto. Tiu verko, samkiel Otelo de William Shakespeare, instigas pripenson kaj pri la naturo de monarkio, kaj pri raso. Oroonoko, krom la koloro de sia haŭto, estas antaŭ ĉio reĝo: lia ekzekuto do similas al reĝo-murdo, kaj laŭ superstiĉa vidpunkto havis katastrofajn konsekvencojn por la eta angla kolonio. La intrigo de la romano, tre patosa kaj teatra, klare profitis de la longa sperto de Aphra Behn kiel verkistino de teatraĵoj. La romano ankaŭ diferenciĝas de aliaj fikciaĵoj de la verkistino per sia tre simpla, nekompleksa amrilato.

En la 18-a jarcento, la legantoj de la romano kaj la spektantoj de la teatra adapto fare de Thomas Southerne precipe interesiĝis pri la temo de la "am-triangulo". Sur la scenejo Oroonoko estis rigardita kiel granda tragedio, aŭ almenaŭ kiel kortuŝanta kaj tre romantika rakonto. La romana versio, simile, fascinis legantojn danke al la tragika amo de Oroonoko kaj Imoinda kaj danke al la minaca Byam. Tamen, paralele al la progresa evoluo de la brita kaj usona socioj rilate sklavecon, Oroonoko fariĝis pli kaj pli ofte interpretata kiel teksto favora al la abolo de sklaveco. Wilbur L. Cross eĉ skribis en 1899 pri tiu verko, ke ĝi estis "la unua anglalingva humanista romano". Li konsideris Aphra Behn elstara kontraŭulino de sklaveco kaj bedaŭris, ke Oroonoko aperis tro frutempe por sukcese aboli sklavecon (kion Cross rigardis okulfrapa celo de la romano). Ekde tiam, la komentistoj longtempe laŭdis Aphra Behn kiel la avangardulinon de aboliciismo, kaj ofte komparis ŝin kun Harriet Beecher Stowe. Ĉiukaze Oroonoko estos modelo por postaj literaturaj verkoj kie sklaveco estos grava temo. Pro la alveno de romantismo al la eŭropa kulturo, afrikaj aŭ amerikaj ĉefroluloj abundos en eŭropaj kaj amerikaj literaturoj jam en la 18-a jarcento. Ekzemple jam en la 19-a jarcento la romano Sab de la hispankuba verkistino Gertrudis Gómez de Avellaneda daŭrigos la polemikon pri sklaveco kaj aboliciismo, kaj en Usono mem tiu polemiko eĉ akrigis la politikan situacion ĝis la eko de la Usona Enlanda Milito.

Poste, en la 20-a jarcento, Oroonoko famiĝis kiel fundamenta etapo por la apero de la teorio de "bona sovaĝo", post Michel de Montaigne kaj antaŭ Jean-Jacques Rousseau[9]. En pli proksimaj tagoj, oni ekzamenis Oroonoko pli atenteme rilate al koloniismo, sed ankaŭ pro la kurioza renkonto inter fremduloj kaj pro la ekzotismo, kiujn ĝi prezentas.[10]

Adapto por teatro redakti

 
1-a Akto, 1-a Sceno de la Oroonoko de Thomas Southerne (1695)

Oroonoko, origine, ne ĝuis rimarkindan sukceson. Post la unua eldono, laŭ English Short Title Catalog, ne aperis dua eldono dum pli ol ok jaroj, do ĝis 1696. Tio iomete senrevigis Aphra Behn, kiu esperis obteni sufiĉan honorarion danke al la romano. La vendoj de Oroonoko komencis kreski nur dum la dua jaro post la morto de la verkistino, kaj tiam la romano rapide spertis tri reeldonojn. La rakonto estis poste reviziita fare de Thomas Southerne por krei teatraĵon, titolitan Oroonoko : Tragedio. La teatraĵon oni ludis la unuan fojon en 1695: ĝi estis sekve eldonita en 1696, kune kun la prefaco, en kiu Southerne esprimas sian dankemon al Aphra Behn kaj omaĝas ŝian verkon. La teatraĵo havis grandan sukceson, kiu daŭris tra la tuta 18-a jarcento danke al oftaj reeldonoj de la romano. Koncerne ties enhavon, la adapto ĝenerale restas fidela al la romano, escepte de unu grava detalo: Imoinda fariĝas blanka virino. Kiel diktis la modo de la 1690-aj jaroj, Southerne cetere pliemfazis la plej patosajn scenojn, precipe tiun de la murdo de Imoinda per la mano de Oroonoko. Krome, konforme al tre larĝe akceptita kutimo en la teatraĵoj de tiu periodo, la ĉefan intrigon interrompas mallongaj komikaj kaj diboĉaj scenoj. Tiujn fragmentojn oni rapide forigis el la teatraĵo, kiam la preferoj de la publiko ŝanĝiĝis, sen malgrandigi la popularecon de la verko.

Tra la tuta 18-a jarcento la versio de Southerne estis pli populara, ol tiu de Aphra Behn. Simile, la legantoj de la 19-a jarcento rigardis la verkistinon kiel tro maldecan por esti legebla, kaj tre patosa tono de Southerne do plu elstariĝis: la murdo de Imoinda restis aparte populara sceno. Pro la akcento de la teatraĵo ĉe la tragika aspekto de la rakonto, ankaŭ ŝanĝiĝis la vidpunkto de la legantoj pri la romano, progrese rigardata ne kiel politika skribaĵo, favora al partio Tory, sed pli kiel avangarda "kompato-romano".[11]

Notoj redakti

  1. Todd, 38
  2. Todd, 38.
  3. Todd, 40.
  4. Todd, 54.
  5. Ekzakta Raporto, citita en Todd, 55.
  6. Todd, 61.
  7. Todd, 61-3.
  8. Todd, 70.
  9. Todd, 3.
  10. Vidu ekzemple la retan kurson pri Oroonoko, ĉe la TTT-ejo de la Universitato de Kalifornio en Sankta-Barbara, ligilo sube).
  11. Porter, 361.

Bibliografio redakti

  • An Exact Relation of The Most Execrable Attempts of John Allin, Committed on the Person of His Excellency Francis Lordo Willoughby of Parham. . . . 1665, citita en Todd.
  • Ernest Bernbaum, "Mrs. Behn's 'Oroonoko'" in George Lyman Kittredge Papers. Boston: 1913, pp. 419–433.
  • Bernard Dhuiq, "Additional Notes on Oroonoko" Notes & Queries 1979, pp. 524–526.
  • Macdonald, Joyce Green, "Race, Women, and the Sentimental in Thomas Southerne's Oroonoko" Arkivigite je 2007-07-16 per la retarkivo Wayback Machine, Criticism, 40 (1998).
  • Charles Wells Moulton, ed. The Library of Literary Criticism. vol. II 1639-1729. Gloucester, MA: Peter Smith, 1959 ;
  • Roy Porter, The Creation of the Modern World, W. W. Norton, New York, 2000 (ISBN 0-393-32268-8) ;
  • J. A. Ramsaran, "Notes on Oroonoko" Notes & Queries 1960, p. 144.
  • Janet Todd, The Secret Life of Aphra Behn, Pandora Press, Londres, 2000.

Eksteraj ligiloj redakti