Oropesa estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Oropesa
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Campana de Oropesa
Poŝtkodo 45560
Retpaĝaro www.oropesatoledo.org
Politiko
Urbestro Jose Manuel Sanchez (PP)
Demografio
Loĝantaro 2 917  (2011)
Loĝdenso 8,66 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 55′ N, 5° 11′ U (mapo)39.919166666667-5.1777777777778Koordinatoj: 39° 55′ N, 5° 11′ U (mapo) [+]
Alto 425 m [+]
Areo 337 km² (33 700 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Oropesa (Hispanio)
Oropesa (Hispanio)
DEC
Oropesa
Oropesa
Situo de Oropesa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Oropesa [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Oropesa en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

La termino "Oropesa" estas tre antikva, kio malfaciligas indiki devenon kaj motivon. La ideo plej akceptata estas deveno de la toponimo antaŭromia Otobesa.[1] Estas nombraj interpretoj pri la motivoj de tiu termino. Unu el ili indikas ĝis la jaro de fond de Oropesa en 1716 a. K. kiam egipta kapitano, Oróspedo Aránculo, nomigis per sia persona nomo la urbon kaj per sia familinomo la komarkon Campo Arañuelo. Alia teorio malkomponigas la terminon el greka vorto oros, 'monto', kaj el la latina pes-pedis, 'piedo', signife 'ĉe la piedo de la monto, ekmonte', ekspliko subtenata de la orografia situao. Alia tre populara, kvankam tro fantazia, indikas ties devenon en la epoko de islaam dominado: laŭ tiu legendo, maŭroj havis kaptiva fraŭlinon por kies elaĉeto la Templanoj devis pagi ŝian pezon en oro, kaj de tie Pesa oro (Pezas oron), Oro pesa. Tiom populara estas tiom fantazia etimologio ke en la propra blazono de Oropesa videblas fraŭlino subtenante pezilon por determini sian pezon.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas Oropesano. La censita populacio en 2011 estis de 2.917 loĝantoj kaj la denseco estas de 8,66 loĝ/km².

Situo redakti

Oropesa estas situanta en la nordokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Campana de Oropesa en la plej nordokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 425 m; je 110 km el Toledo, provinca ĉefurbo, je 150 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo, je 30 km el Talavera de la Reina, plej proksima urbo kaj je 7 km el kvartalo Corchuela [korĉŭEla]. La areo de ties teritorio estas de 337 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°55′9″ N 5°10′40″ Ok.

Geografio redakti

La municipo troviĝas situanta «sur monteto el ŝtono aŭ granito»,[2] kaj norde, sur «ebena tereno», la domaro de La Corchuela, inter la Sierra de Gredos kaj la rivero Taĵo, proksima al la urbo de Talavera de la Reina.

Ĝi apartenas al la komarko de Campana de Oropesa kaj enhavas la teritoriojn separitajn de Rosarito kaj la kverkarbarojn de Verdugal, de Villalba kaj de Orcajo. Limas kun la municipaj teritorioj de Candeleda kaj Arenas de San Pedro norde, en la provinco de Ávila, Navalcán, Parrillas, Velada, Torralba de Oropesa kaj Calera y Chozas oriente, Alcolea de Tajo kaj Torrico sude kaj Lagartera okcidente en la provinco de Toledo. La kverkarbaro Verdugal limas krome kun El Gordo sude, Peraleda de la Mata kaj Talayuela okcidente, en la provinco de Cáceres kaj La Calzada de Oropesa norde kaj oriente, en la provinco de Toledo, kaj Rosarito, siaflanke, limas kun Talayuela kaj Villanueva de la Vera okcidente kaj Madrigal de la Vera norde en la provinco de Cáceres, Candeleda norde en la provinco de Ávila kaj La Calzada de Oropesa oriente kaj sude en la provinco de Toledo.

Nordokcidente troviĝas la akvorezervejo de Navalcán, kiu enhavas akvon de la rivero Guadyerbas, alfluanto de la rivero Tiétar kiu formas la akvorezervejon de Rosarito, en le teritorio kiu nomigas ĝin. Tra ties teritorio fluas nombraj rojoj, kiaj tiuj de Porquerizo, Alcañizo, Soto, Alijares aŭ de San Julián norde kaj Sapo, Noria, Regalo aŭ Zarzuela sude. Plej altaj pintoj troviĝas norde en Bucher, 438 msm, kaj Santa María, 409 msm. Inter montoj kaj kverkarbaroj estas «Villalba, Dehesilla de la Peñitas, Valtravieso, Alcornocal, del Cristo, Miguel-Tellez, Valdecasillas, Golin, Chaparral, Corralejo, Sapo, Pozuelo, Dehesilla del Pozuelo, Horcajo, Dehesa Nueva, Bedugal, Dehesas del Encinar kaj Robledo».[2]

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Turismo, helpe de proksimeco al Aŭtoŝoseo de Ekstremaduro.

Dum la 19a jarcento oni produktis «cerealojn ĉiajn, oleon, vinon, herbojn kaj kverkoglanojn»,[2] kaj estis brutobredado de ŝafoj, kaproj, bovoj kaj porkoj. Pri industrio kaj komerco estis kvar muelejoj por oleo kaj tri por faruno.

Aktuale la hegemonia sektoro estas servoj kun 58,3 % de la totalo de entreprenoj funkciantaj en la municipo, sekve de agrikulturo kun 18,3 %, konstruado kun 14,2 % kaj fine industrio kun 9,2 %.[3]

Historio redakti

 
Kastelo de Oropesa.
 
Kastelo de Oropesa.

Ĝi estis konkerita de la romianoj, poste de araboj kaj konkerita en la 12a jarcento fare de kristanoj. Aperis citata la unuan fojon en dokumento datita la 9-a de julio de 1277 per kiu Alfonso la 10-a ordonas al Pedro Martínez direkti sin al Oropesa kaj Torralba por devigi eviti damaĝojn en Velada faritajn al Velasco Velázquez.[4] Tiuepoke ĝi apartenis al la Ordeno de Sankta Maria de Hispanio.

En 1366 Henriko la 2-a donis la senjorecon de tiu vilaĝo al García Álvarez de Toledo, tiama estro de la Familio de Alba, kiel kompenson al rezigno pri superuleco de la ordeno de Santiago kaj aliaj servoj. Ties posteulo Fernando Álvarez de Toledo, estis la unua grafo de Oropesa, nomumita de la Katolikaj Gereĝoj.

En ties teritorio ekzistis diversaj domaroj, nun detruitaj, kiaj tiuj de Aravalles, survoje al Parrillas, Guadiervás kaj Malsupra kaj Supra, borde de la rivero Guadyerbas aŭ Fuente del Maestro, survoje al El Puente del Arzobispo. El aliaj nunaj senloĝejoj kiaj Aldehuela, Ruimartin kaj Fuente de Cantos, estas informo pri ties ekzisto, sed oni ne certas pri ties situo.[2]

Meze de la 19a jarcento estis 330 domoj.[2]

Meze de la 20a jarcento estis pli da 4,500 loĝantoj, sed poste pro elmigrado la populacio preskaŭ duoniĝis al malpli da 3,000 komence de la 21a jarcento.

Monumentoj kaj interesaĵoj redakti

  • Kastelo de Oropesa: formata de du konstruaĵoj, unu pli antikva kaj alia nova. La antikva datas el tempo de araboj, kaj estis starigita sur romia strukturo rektangula kun cilindraj turoj. La nova, konstruita ĉirkaŭ 1402, havas ankaŭ rektangulan planon, sed kun diferencaj turoj. Interne estas granda placo alirebla nur tra pordo ĉiam kontrolita el turo, al kiu oni aliras tra ŝtupeca deklivo tre pekuliara. La korto loĝigas kulturajn eventojn. Ĝi estas deklarita kultura interesaĵo.
  • Preĝejo Nuestra Señora de la Asunción: de la 15a jarcento, de stilo plateresko. Posedas unusolan navon dividitan en tri eroj, kaj elstaras pordego de la 17a jarcento. Ĝi estas deklarita kultura interesaĵo.
  • Lernejo de Jezuitoj: de la 16a jarcento, de stilo renesanca. Posedas diversajn konstruaĵojn de diversaj epokoj, kiaj la centra kolonokorto. Ĝi estas deklarita kultura interesaĵo.
  • Nova Palaco: de la 16a jarcento, de stilo renesanca. Fasado triere alta kaj oktogona parto, nome la "Kombejo de la Dukino", dekstre. Ĝi estas deklarita kultura interesaĵo.
  • Ermitejo Peñitas: de la 18a jarcento, de stilo baroko. Ĝi estas rektangula, kun unusola navo kun volbo.
  • Plaza del Navarro (placo de la navarano): ĉefa renkontiĝejo kun ĉefa elemento plej signifa nome Turo de la horloĝo (konstruita en 1901) kiu formas arkon super strateto.

Notoj redakti

  1. Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la Tierra de Talavera, 1998, Excmo. Ayuntamiento de Talavera de la Reina, paĝoj 97-99x, ISBN 84-88439-70-9.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Pascual Madoz, Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar, Madrid, 1846-1850, Establecimiento tipográfico de P. Madoz y L. Sagasti, Volumen XII, paĝo 370
  3. LAŭ informoj de 2007 de la delegitaro de gubernado de Kastilio-Manĉo.
  4. Instituto Valencia de Don Juan, V.5.47

Vidu ankaŭ redakti