Ortalo estas genro de brunecaj birdoj de la familio Kracoformaj (antaŭe Kokoformaj) genre nomataj Ĉaĉalakoj. La genro Ortalo (latine Ortalis) enhavas dekdu speciojn de arboloĝantaj ĉaĉalakoj, kiuj loĝas en arbaraj medioj, el kiuj dekunu vivas inter Centra Ameriko kaj Sudameriko kaj nur unu disvastiĝas de Centra Ameriko ĝis plej suda Usono, Ortalis vetula, trovata ankaŭ en plej suda Teksaso.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ortalo

Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Ĥorduloj
Klaso: Birdoj
Ordo: Kracoformaj
Familio: Kracedoj
Genro: Ortalis
Merrem, 1786
Specio:
vidu tekston
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La genra nomo derivas el la greka vorto όρταλις, signife "kokino"[1] aŭ "hejma koko."[2] La komuna nomo estas onomatopeo ĉefe por la kvar-nota kanto de la Golfa ĉaĉalako (O. vetula).[3]

Ĉaĉalakoj atingas je 42 kaj 53 cm longe kaj estas la plej malgrandaj birdoj de la familio Kracedoj. Ili similas al la Jakuoj, do iliaj flugiloj estas rondaj kaj ilia vosto estas longa. Iliaj kruroj estas mallongaj kaj flavecaj. La plumaro de la Ĉaĉalakoj ĝenerale estas senbrila kaj estas bruna aŭ grizkolora. La ventro estas pli hela ol la aliaj partoj de la korpo. Ilia vizaĝo estas griza kaj senpluma kaj el la mentono pendiĝas ruĝaj mentonsakoj simile al tiuj de la Jakuoj.

La Ĉaĉalakoj vivas en aroj kiuj estas tre bruemaj. Ili estas sociemaj birdoj, kiuj ofte restas tre komune eĉ ĉe homoj, ĉar ties relativa malgrando fara ilin malpli dezireblaj al ĉasistoj ol ties pli grandaj parencoj. Ili iom similas al le penelopoj, kaj ambaŭ estis komune lokitaj en la sama subfamilio kune, kvankam la ĉaĉalakoj estas probable pli proksimaj al la mutuoj.[4]

Studoj pere de Mitokondria kaj nuklea DNA provizore sugestas, ke la ĉaĉalakoj aperis kiel distinga stirpo dum la Oligoceno, antaŭ ĉirkaŭ 40-20 mj, eble kiel la unua stirpo de modernaj kracedoj kiuj evoluis; tio kongruas kun la konata fosilia registro - inklude nedeterminitan, kracedecajn birdojn - kiuj tre prudente favorus el nordo sudenan etendon de la familio.[4]

Specioj kaj subspecioj redakti

Prahistoriaj specioj redakti

La kracedoj havas tre malmultajn registrojn el fosilioj, esence limigita al kelkaj ĉaĉalakoj. La prahistoriaj specioj de la nuna genro, tamen, indikas, ke la ĉaĉalakoj plej verŝajne evoluis en Norda aŭ norda Centra Ameriko:

  • Ortalis tantala (Komenca Mioceno de Nebrasko, Usono)
  • Ortalis pollicaris (Meza Mioceno de Flint Hill de Suda Dakoto, Usono)
  • Ortalis affinis (Ogallala, Komenca Plioceno de Kantono Trego, Usono)
  • Ortalis phengites (Snake Creek, Komenca Plioceno de Kantono Sioŭ, Usono)

Ankaŭ la fosilio de komenca Mioceno Boreortalis el Florido estas ĉaĉalako; ĝi povus fakti esti aludebla kiel membro de la nuna genro.

Referencoj redakti

  1. Waue, Roland H.. (1999) Heralds of Spring in Texas. Texas A&M University Press, p. 18. ISBN 9780890968796.
  2. Arnott, William Geoffrey. (2007) Birds in the Ancient World from A to Z. Routledge, p. 235. ISBN 978-0-415-23851-9.
  3. Leopold, Aldo Starker. (1972) Wildlife of Mexico: the Game birds and Mammals. University of California Press, p. 212. ISBN 978-0-520-00724-6.
  4. 4,0 4,1 doi 10.1080/10635150290102519 Senpaga versio
  5. Glowinski, S. L. 2007. The rediscovery of the Utila Island Chachalaca (Ortalis vetula deschauenseei). Bulletin of the Cracid Specialist Group. Vol. 23: 28-29.