Ortonektidoj (Orthonectida) estas bestogrupo kun ĉ. 30 specioj, necerta sistematikebla. Temas pri sekundare simpliĝintaj histuloj el la duflankuloj. Pli frue oni grupigis ĝin kun Rhombozoa al taksono „Mesozoa“, kio same ne estas natura grupo, do ne monofileta taksono.

Orthonetida dict flat and cylinder.png
Orthonetidoj plata kaj cilindra

La ortonektidoj estas tre malgrandaj, vermoformaj organismoj. La gameton ĉirkaŭas kovraĵo el ringforme aranĝitaj, ciliaj ĉeloj kun kutiklo. Inter la kovraĵo kaj la gameto etendiĝas faskoj el muskolaj ĉeloj. Je la antaŭa fino de la besteto troviĝas la sensorgano, kiu konsistas el tri ĉeloj. La besteto naĝas per helpo de la cilioj.

Tiuj bestetoj vivas kiel endoparazitoj en ka korpaj kavoj de diversaj senvertebruloj. Tie ĝi povas kaŭzi gravajn damaĝojn, ekz. ili detruas la seksajn organojn de la majstrobesto. Ilia vivciklo estas ŝanĝiĝo de generacioj kun neseksa kaj seksa reproduktado, tiel metagenezo.

La reganta generacio estas plasmodio de mastroĉelo, kiun kontrolas la ĉelkerno de la parazito. La neseksa reproduktado okazas per dividiĝo de la plasmodio. Interne akumuliĝas kelkaj parazitaj kernoj, la tiel nomataj agamontoj, kaj okazas dividiĝoj, tiel estiĝas el la plasmodio la pli supre jam priskribitaj individuoj. Tiuj formas la sekse reproduktiĝantan generacion kaj forlasas la mastron. La virbestetoj estas pli malgrandaj ol la inaj (seksa duformismo) kaj krociĝas je ŝi ĝis ties fekundigo aŭ eĉ penetras ŝin.

El la fekundiĝintaj ovoĉeloj evoluas svarmolarvoj, kiuj forlasas la patrinan besteton per disŝiro de la korpa muro. Ankaŭ ili havas cilian kovraĵon, en kiu situas la internaj ĉeloj. Se ili atakas mastron kaj eniras ĝin, ili perdas la kovraĵon kaj internaj ĉeloj zorgas pri formado de novaj plasmodioj.