Ortopedia kirurgio

La ortopedia kirurgio estas branĉo de la kirurgio kiu referencas al traktado de misordoj de la lokmova aparato, de ties partoj de muskoloj, ostoj kaj artikloj kaj ties akutaj, kronikaj, traŭmataj kaj ripetemaj lezoj. Krom la meĥanikaj konsideroj, ĝi referencas ankaŭ al la faktoroj de la patologio, de la genetiko, de ĉio esenca kaj ekstera, kaj biomeĥaniko.

La laboro en la medio de la ortopedio uzas medicinajn kaj kirurgiajn metodojn por korekti muskolajn, skeletajn kaj artiklajn problemojn. La ortopediaj kirurgoj laboras kun multaj aliaj profesiuloj pri sano, kiaj sport-trejnistoj, fizioterapeŭtoj, okupterapeŭtoj, piedkuracistoj, fizikaj kuracistoj, rehabilitistoj kaj aliaj kuracistoj de rilataj fakoj.