Oscar ALIN (naskiĝinta la 22-an de decembro 1864 en Falun, mortinta la 31-an de decembro 1900 en Stockholm) estis sveda historiisto, politikscienculo kaj politikisto.

Oscar Alin
Oscar Alin, favoranto de unio inter Norvegio kaj Svedio, historiisto kaj politikisto konservativa en Svedlando
Oscar Alin, favoranto de unio inter Norvegio kaj Svedio, historiisto kaj politikisto konservativa en Svedlando
Persona informo
Naskiĝo 22-an de decembro 1846 (1846-12-22)
en Falu Kristine church parish
Morto 31-an de decembro 1900 (1900-12-31) (54-jaraĝa)
en Stokholmo
Tombo malnova tombejo de Upsalo vd
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de Upsalo vd
Partio Protectionist Party vd
Familio
Patro Oskar Jonas Alin vd
Patrino Maria Josefa Ekman vd
Edz(in)o Gerda Alin vd
Profesio
Okupo historiistopolitikisto • politikologo vd
Aktiva en Stokholmo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

En la Universitato de Upsalo li ekdeĵoris en 1872 kiel docento (fine li estis eĉ rektoro), kaj ekde 1882 kiel ordinara profesoro pri historio kaj politikscienco. Ekde 1881 li docentis en Karlsruhe antaŭ la posta edzino de reĝo Gustavo la 5-a, princino Viktoria von Baden pri svedaj literaturo kaj historio. En 1883 la upsala-aj juristoj nomumis lin doktoro honora.

En la provinca parlamento de Upsala (ekde 1884) kaj en la Unua ĉambro de la parlamento de Svedio (1888–99) Alin baldaŭ iĝsi influa. Li apartenis ekde 1890 al komisiono pri konstituciaĵoj, en 1895 al la Sekreta komisiono kunvokita pro urghantaj priuniaj demandoj kaj inter 1895–98 al sveda-norvegio komitato por revizio de la unia konstitucio. Li gvidis la konservativulojn favorajn je protekta doganado.

Graveco redakti

Ankaŭ science Alin faris multajn gravajn aferojn. Ekster multajn studojn (publikigitajn ofte ĉe »Historisk Tidskrift«) li eldonis jenajn historiajn verkojn: »Bidrag till svenska rådets historia under medeltiden« (premiite, Upsala 1872); »Om svenska rådets sammansättning under medeltiden« (1877); »Sveriges historia från äldsta tid till våra dagar«, vol. 3 (kovrante la tempon inter 1520–1611; Stockholm 1877–1878); »Öfversikt at 30 åriga krigets historia« (1878); »Minnen ur Sveriges nyare historia«, vol. 12 (kovrante la tempon inter 1828–44; Upsala 1881 kaj Stockholm 1893); »Svenska riksdagsakter 1521–1544« (kune kun E. Hildebrand, Stockholm 1887); »Carl Johan och Sveriges yttre politik 1810–1815« (vol. 1, 1899); »Tronföljarevalet 1810« (1899); »Förhandlingarne om allianstraktaten mellan Sverige och Ryssland 1812« (Upsala 1900); »Svenska statsrådets protokoll i frågan om förbundet med Ryssland 1812« (1900); »Sveriges och Norges traktater med främmande makter« vol. 3 (kovras la tempon inter 1868–77, Stockholm 1900).

El liaj politiksciencaĵoj menciindas - krom la furora verko »Den svensk-norska unionen« (Stockholm 1889–91) - la jenaj: »Sveriges grundlagar etc.« (1891); »Zur aŭswärtigen Ministerfrage in Schweden-Norwegen« (anonime, Leipzig 1895); »Unionskomiténs resultat« (Stockh. 1898); »Fjerde artikeln af fredstraktaten i Kiel 1814« (1899).

Liaj uniigfavoraj sintenoj memkompreneble tre atakitis en Norvegio sed ŝatatis eksterlande kaj ĉe pli junaj politikscienculoj kiel Kjellén kaj Varenius. Ĉar li admiris germanajn spiritajn atingojn li tradukis la unuan volumon de la verko »Gustav Adolf« de G. Droysen kaj la libro »Wallenstein« de Leopold von Ranke.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 1. Leipzig 1905, p. 331 ([tie ĉi interrete)