Oscar Rudolph Neumann

Oscar Rudolph Neumann (1867 – 17a Majo 1946) estis germana ornitologo.

Oscar Rudolph Neumann
Persona informo
Oscar Rudolph Neumann
Naskiĝo 3-an de septembro 1867 (1867-09-03)
en Berlino
Morto 17-an de majo 1946 (1946-05-17) (78-jaraĝa)
en Ĉikago
Ŝtataneco Reĝlando PrusioGermana Imperiestra RegnoVajmara RespublikoNazia Germanio vd
Familio
Gefratoj Elsa Neumann vd
Profesio
Okupo biologo • esploristo • ornitologo • verkisto de nefikcio • mammalogist • borsisto • kuratoro • scienca kolektisto • botanika kolektisto • natursciencisto • zoologia kolektisto vd
Laborkampo ornitologio vd
Aktiva en Germana Orient-AfrikoBrita Somalio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Neumann veturis al Afriko kelkajn fojojn, partikulare inter 1892 kaj 1894, kaj priskribis multajn novajn afrikajn speciojn. El 1900 al 1901 li veturis tra Somalilando kaj suda Etiopio kun la germana ornitologo Barono Carlo von Erlanger, klarigante la informojn de antaŭaj esploristoj kaj kolektante nombrajn zoologiajn specimenojn.

El 1908, financaj malfacilaĵoj devigis Neumann trovi dungon ĉe la Naturhistoria Muzeo ĉe Tring, kie li laboris dum multaj jaroj. En la Nazia Germanio, li suferis rasan apartigon kaj foriris danke al la helpo de sia amiko Julius Riemer en 1941 el Berlino al Kubo kaj poste al Ĉikago, kie li laboris la finajn jarojn de sia vivo kiel zorgisto en la Field Museum of Natural History.

Nombraj zoologiaj specioj portas sian nomon, ekzemple:

Publikaĵoj asociaj kun Neumann redakti

  • Die Oligochäten Nordost-Afrikas, nach den Ausbeuten der Herren Oscar Neumann und Carlo Freiherr von Erlanger, W Michaelsen (1903) Zoologische Jahrbuecher (Systematik) 18: 435-556 - Tervermoj el Nordorienta Afriko, laŭ la kolektoj de Neumann kaj Erlanger.
  • Scorpione und Solifugen Nordost-Afrikas, gesammelt 1900 und 1901 von Carlo Freiherrn von Erlanger und Oscar Neumann, Zoologische Jahrbuecher (Systematik) 18: 557-578 (1903) - Skorpioj kaj Solifugae kolektitaj en 1900/01 de Neumann kaj Erlanger.
  • Ueber die von Herrn Dr Neumann in Abessinien gesammelten aulacopoden Nacktschnecken, (1904) Zoologische Jahrbuecher (Systematik) 19: 673-726 - Informo de Dro. Neumann rilate al la abisinia aŭlakopodaj limakoj.
  • Homopteren aus Nordost-Afrika, gesammelt von Oscar Neumann, A Jacobi (1904) Zoologische Jahrbuecher 19: 761-782 - Homoptera el Nordorienta Afriko kolektitaj de Neumann.
  • Schildkröten und Eidechsen aus Nord-Ost Afrika und Arabien. Aus Carlo v. Erlanger’s und Oscar Neumann’s Forschungsreise, G Tornier (1905) Zool. Jahrb Syst 22: 365-388 - Testudoj kaj lacertoj el Nordorienta Afriko kaj Arabio, rilate al la ekspedicio de Erlanger kaj Neumann.
  • Über nordost-afrikanische und arabische Kriechtiere, de Oscar Rudolph Neumann (1905) - Pri reptilioj de Nordorienta Afriko kaj Arabio.[3]

Referencoj redakti

  1. Avian Web Neŭmana sturno
  2. The Reptile Database Philochortus neumanni
  3. Biostor Zoologische Jahrbücher. Abteilung für Systematik, Geographie und Biologie der Tier

Bibliografio redakti

  • Oscar Neumann, "From the Somali Coast through Southern Ethiopian to the Sudan", Geographical Journal, 20 (October 1902), pp. 373-398