Oskar Maria Graf

germana verkisto

Oskar Maria GRAF [oskar maria graf] (naskiĝis la 22-an de julio, 1894, mortis la 28-an de junio, 1967) estis germana verkisto.

Oskar Maria Graf
Persona informo
Oskar Maria Graf
Naskiĝo 22-an de julio 1894 (1894-07-22)
en Berg
Morto 28-an de junio 1967 (1967-06-28) (72-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Tombo Bogenhausener Friedhof vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioUsono • sen valoro vd
Profesio
Okupo poeto • verkistoĵurnalisto • romanisto • eldonisto vd
Laborkampo germanlingva literaturo vd
Aktiva en Brno vd
Verkado
Verkoj Q114348479 ❦
Q114354601 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Graf naskiĝis en Berg apud Starnberg, Bavario. Li estis la naŭa el entute duk unu idoj de bakisto. Post la morto de la patro li mem lernis ties metion kaj eklaboris en la familia bakejo.

En la jaro 1911 li forlasis la kamparan regionon kaj ekloĝis en Munkeno. Tie li vivtenis sin per diversaj helplaboroj kaj aliĝis al rondoj de "bohemianoj". La sekvajn du jarojn li pasigis vagante tra Italio.

Ekde 1914 li servis en la Unua mondmilito. Pro malobeemo oni en 1916 volis mortpafi lin, sed fine – konsiderante lin maltaŭga por la militservo – oni portis lin al frenezulejo.

En majo 1917 li edziĝis, kaj unu jaron poste, en junio 1918, naskiĝis filino. Plurfoje li dum tiu ĉi tempo estis arestita, ĉar li partoprenis strikojn kaj revoluciajn agadojn en Munkeno.

Ekde 1920 Oskar Maria Graf agis kiel dramaturgo en la laborista teatro „Die neue Bühne“ - ĝis kiam li per sia membiografio Wir sind Gefangene en 1927 gajnis tiom da sukceso, ke li povis vivteni sin plene de la verkado.

En 1933 li fuĝis el Germanio. Ĉar la germanaj nazioj ne bruligis liajn librojn, eĉ rekomendis ilin, li publikigis en la Viena porlaborista gazeto "Arbeiterzeitung" la alvokon "Verbrennt mich!" (= Bruligu min!). Unu jaron poste, en 1934 la nazioj malpermesis la liajn verkoj kaj li perdis la germanan ŝtatanecon. Tra Vieno li venis al Ĉeĥio, kaj ekde 1938 li vivis en Usono. Li fariĝis civitano de Usono en 1958.

Oskar Maria Graf mortis en Novjorko.

Listo de verkoj redakti

  • Die Revolutionäre (poemciklo, 1917)
  • Wir sind Gefangene (membiografia romano, 1927)
  • Das bayerische Dekameron (humure erotikaj rakontoj, 1928)
  • Kalender-Geschichten (rakontoj, 1929; pli amplekse 1957)
  • Bolwieser (romano, 1931)
  • Der Abgrund (romano, 1936)
  • Anton Sittinger (romano, 1937)
  • Unruhe um einen Friedfertigen (romano, 1947)
  • Menschen aus meiner Jugend auf dem Dorfe (rakontoj, 1953)
  • Die Flucht ins Mittelmäßige (romano, 1959)
  • An manchen Tagen (eseoj, 1961)
  • Der große Bauernspiegel (rakontoj, 1962)
  • Er nannte sich Banscho (romano, 1965)
  • Gelächter von außen : aus meinem Leben 1918-1933 (membiografio, 1966)