La Osmeroformaj (Osmeriformes) estas ordo de aktinopterigaj fiŝoj el la grupo de Teleosteoj, kiu enhavas la verajn nesalakvajn eperlanojntipajn eperlanojn (Osmeredoj) kaj parencajn taksonojn, kiel la galaksiedoj kaj la salangedoj; ili estas kolektive nomataj osmeroformaj aŭ eperlanoj. Ili apartenas al la the teleosta superordo "Protacanthopterygii", kiu enhavas ankaŭ speciojn kiel la ezoko kaj la salmo, inter aliaj. La orda nomo signifas "eperlanoforma", el Osmerus (la tipa genro) + la normiga sufikso por fiŝaj ordoj "-formes". Etimologie ĝi derivas el greka "osmé" (ὀσμή, "eperlano") + Latina "forma" ("ekstera formo"), el kio la unua reference al la karaktera odoro de la karno de la fiŝoj de la genro "Osmerus".[1][2][3]

Delta eperlano, Hypomesus transpacificus: Osmeredoj.

La ordo Osmeroformaj enhavas du subordojn, ses familiojn, ĉirkaŭ 20 genrojn, kaj ĉirkaŭ 93 speciojn. Aliaj fakuloj elektas alian iom diferencan aranĝon, sed ĉu traktitaj kiel subordoj ("Galaxoidei" kaj "Osmeroidei") aŭ kiel superfamilioj ("Galaxoidea" kaj "Osmeroidea"), la divido en du stirpoj estas ĝenerale retenita.[4][5]

Galaxias vulgaris
(Galaxoidei: Galaksiedoj).

Kelkaj taksonoj redakti

Notoj redakti

  1. Woodhouse, S.C. (1910): English-Greek Dictionary - A Vocabulary of the Attic Language. George Routledge & Sons Ltd., Broadway House, Ludgate Hill, E.C. Searchable JPEG fulltext
  2. Glare, P.G.W. (ed.) (1968–1982): Oxford Latin Dictionary (1a eld.). Oxford University Press, Oxford. (ISBN 0-19-864224-5)
  3. FishBase (2006): Order Osmeriformes. Versio de 2006-OKT-09. Alirita la 2009-SEP-28.
  4. Nelson, Joseph S. (2006): Fishes of the World (4a eld.). John Wiley & Sons, Inc. (ISBN 0-471-25031-7) pp.194-199
  5. Diogo, Rui (2008). “On the cephalic and pectoral girdle muscles of the deep sea fish Alepocephalus rostratus, with comments on the functional morphology and phylogenetic relationships of the Alepocephaloidei (Teleostei)”, "Animal Biology" 58 (1), p. 23–29. doi:10.1163/157075608X303636. 

Bibliografio redakti