Osmo Buller

finna magistro pri ekonomiko kaj filozofio (1950 - )

Osmo Tapani BULLER (naskiĝis la 12-an de novembro 1950 en Taivalkoski) estas finna esperantisto, komitatano C de UEA, antaŭe multjara Ĝenerala Direktoro de UEA. Ekde 2017 li estas prezidanto de la deputitaro en Taivalkoski.

Osmo Tapani Buller
Osmo Buller en la 44-a Malferma Tago de la CO de UEA, aprilo 2016
Osmo Buller en la 44-a Malferma Tago de la CO de UEA, aprilo 2016
Persona informo
Naskiĝo 12-a de novembro 1950
en Taivalkoski
Lingvoj Esperantofinna
Nacieco finno
Ŝtataneco Finnlando
Alma mater Universitato de Oulu
Okupo
Okupo esperantistopolitikistoekonomikisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj Ĝenerala Direktoro de UEA (1996–2001, 2004–2016),
Ĝenerala Sekretario de UEA (1989–1990)
Esperantistiĝis en 1966
vdr
Trovu « Osmo Buller » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Buller magistriĝis pri ekonomiko kaj filozofio en Oulu. Li eklernis Esperanton en 1966, membriĝis en Universala Esperanto-Asocio en 1968 kaj estis helpanto en la 54-a Universala Kongreso de Esperanto en Helsinki en 1969. En 1978 li kunfondis Esperanto-Societon de Oulu, kies prezidanto li estis en la jaroj 1983–1985. Li estis estrarano de Esperanto-Asocio de Finnlando 1979–1981 kaj kunredaktoro de ĝia organo Esperanta Finnlando 1979–1985.

En julio 1985 li eklaboris la unuan fojon en la Centra Oficejo de UEA, komence kiel kongresa oficisto kaj ekde 1986 ĝis oktobro 1987 kiel Direktoro de la CO. Poste li estis elektita kiel Ĝenerala Sekretario de UEA por la oficperiodo 1989–1992, sed fine de 1990 li rezignis por denove eklabori en la Centra Oficejo kiel direktoro ekde 1991.

En 1996 li fariĝis Ĝenerala Direktoro de UEA kaj oficis ĝis 2001, kiam li demisiis proteste al la elekto de Renato Corsetti kiel prezidanto de la Asocio kaj la reelekto de Michela Lipari kiel estrarano[1]. Kelkajn monatojn poste oni elektis lin la Esperantisto de la Jaro, aprezante lian laboron en la CO[2]. En aprilo 2004 li revenis al la Centra Oficejo kaj ekde tiam ĝis sia emeritiĝo, en majo 2016, estis Ĝenerala Direktoro. En la 101-a Universala Kongreso Buller elektiĝis komitatano C de UEA por la oficperiodo 2016–2019.

Buller en novembro 1994 iniciatis la unuan Malferman Tagon de la Centra Oficejo, komence kiel unufojan eventon. La ideo evidentiĝis tiom sukcesa, ke la Malferma Tago estas organizata ĝis nun dufoje jare. Ankaŭ la Gazetaraj Komunikoj, kiuj aperas ekde majo 1998, estas lia ideo kaj unu el la kialoj por kiuj oni elektis lin la Esperantisto de la Jaro 2001. Post lia reveno en 2004 estis realigita funda rekonstruado de la oficeja domo de UEA, kompletigita en 2008.

En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj Buller aktive recenzis Esperanto-librojn, precipe por Esperanta Finnlando kaj Hungara Vivo. En 1989 aperis lia traduko de La finna vojo de Urho Kekkonen kaj surbaze de tiu traduko ankaŭ hungara traduko fare de István Ertl samjare. Buller estis sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA de 1989 ĝis 2001.

En la periodo kiam Buller estis estrarano de UEA, li laboris en la urbodomo de sia finna hejmurbo, Taivalkoski. Tiam laŭ lia propono la Pola Televido kaj ĝia ĵurnalisto, Roman Dobrzyński, produktis en Taivalkoski la filmon Reveno al Finnlando (1989), en kiu Esperanto rolis kiel helplingvo[3]. Ankaŭ tiam li iniciatis la fondon de la kultura Päätalo-Instituto, honore al la fama finna verkisto, Kalle Päätalo, kiu naskiĝis kaj kreskis en tiu urbo. Buller estis direktoro de tiu instituto en la jaroj 2002–2004, kiam li havis paŭzon en la laboro en la CO. La Instituto organizas verkistajn seminariojn kaj konkursojn, ankaŭ por esperantistoj[4].

Post la emeritiĝo Buller revenis al sia naskiĝurbo, Taivalkoski. Tie en 2017 li kandidatiĝis en la lokaj elektoj kaj eniris la urban deputitaron kun la tria plej granda nombro de voĉoj inter ĉiuj kandidatoj. En la unua kunveno la deputitaro unuanime elektis lin prezidanto[5].

Buller ricevis honor-insignon de Mondpaca Esperantista Movado en 1988, la vjetnaman medalon "Pro Paco kaj Amikeco inter la Popoloj" en 2010[6] kaj la "Amikec-premion por Esperanto" de Ĉina Esperanto-Ligo en 2014.

Piednotoj

Eksteraj ligiloj

Antaŭe:Ĝenerala Direktoro
de Universala Esperanto-Asocio
Poste:
Simo Milojeviĉ
Trevor Steele
19962002
20042016
Trevor Steele
Veronika Poór