Osmo Soininvaara

finna politikisto

Osmo Heikki Kristian SOININVAARA (naskiĝinta 2-a de septembro 1951 en Helsinko) estas finna ekologia politikisto.

Osmo Soininvaara
Persona informo
Naskiĝo 2-an de septembro 1951 (1951-09-02) (72-jaraĝa)
en Helsinko
Loĝloko Helsinko vd
Ŝtataneco Finnlando vd
Alma mater Universitato de Helsinko vd
Partio Verda Ligo vd
Familio
Gefratoj Marketta Sundman vd
Parencoj Taavi Soininvaara vd
Profesio
Okupo politikisto • blogisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis parlamentano en la jaroj 1987–1991, 1995–2007 kaj 2011–2015 kaj ministro pri bazaj servoj en dua registaro de Paavo Lipponen en la jaroj 2000—2002. Lia partio estas la ekologia-alternativa politika partio Verda Ligo (finne Vihreä Liitto, svede Gröna förbundet). Li estis prezidanto de sia partio en 2001–2005.

Politikaj opinioj

Soininvaara volas nuligi la pozicion de la prezidanto de Finnlando.[1]

Li advokatas por la baza enspezo kaj verkis diversajn tekstojn pri tiu temo.

Laŭ li, la sveda lingvo estu por finnlingvanoj en Finnlando deviga lernobjekto en mezlernejo sed ne en bazlernejo, same ol en lia juneco, la blanka ĉapeto postulu lerni tiun lingvon sed ne atestilo pri bazlerneja foriro.[2].

Soininvaara apogas multe bicikladon.[3]

Soininvaara proponas forigi la nunan devigan militservon en Finnlando dum kaj milito kaj pactempo, starigante pure profesian armeon anstataŭe.[4]

Laŭ Soininvaara, en okcidentaj landoj, riĉeca kresko devus plejparte esti anstataŭigita per pli mallonga labortempo. Li proponas ekzemple kvartagan laborsemajnon. Li proponas tion en sia libro Vauraus ja aika (2008) (la riĉeco kaj la tempo). Li proponas ankaŭ seshorajn labortagon en la sama libro.

Privata vivo

Soininvaara estas en geedzeco ekde 1989. Li havas tri infanojn.

Eksteraj ligiloj

Referencoj