Osric (n. antaŭ 650 , m. post 682) estis reĝo de la anglosaksa popolo Hwicce en Anglio.

Osric
Persona informo
Naskiĝo antaŭ 650
Morto post 682
Tombo Gloucester
Ŝtataneco Hwicce
Familio
Frat(in)oj Oshere • Ceolred
Infano Æthelmod
Okupo
Okupo suvereno
vdr

Liaj gepatroj estis verŝajne Eanhere, reĝo de la Hwicce, kaj Osthryth kiu poste iĝis edzino de Aethelred la 1-a (Mercia). Eblas ke li regis la Hwicce kune kun sia frato Oshere, kiu postvivis lin.

Li fondis du gravajn monaĥejojn: abatejo Bath kaj abatejo Gloucester kiu evoluis en katedralon Gloucester. Li entombiĝis en Abatejo Gloucester kaj lia tombo ankoraŭ videblas en la katedralo.

memorejo pri li en la abatejo kaj nun katedralo Gloucester