Ossian

ciklo de poemoj far James Macpherson

OssianKantoj de Ossian (angle Poems of Ossian; Osian estas angligo de la gaela nomo Oisín) estas la titolo de verko eldonita en 1760 de la skota poeto James Macpherson. Ĝi pretendas esti traduko de kolekto da poemoj verkitaj de la legenda irlanda poeto kaj batalanto Oisín, filo de la 3a jarcenta Fionn (aŭ Fingal) MacCumhail, protagonisto de la poemcikloj pri la Fianna-herooj. La versaĵoj estas sombraj, melankoliaj kaj kelkfoje bombastaj. Kiam ĝi unue aperis, la libro de Macpherson estis entuziasme akceptitaj en tuta Eŭropo kaj forte influis la romantikan movadon. Poste oni konstatis, ke Ossian estis (almenaŭ parte) libera imitaĵo de teksto originale verkita en la gaela (irlanda) lingvo. (Eldono de tiu teksto poste aperis en 1807.) En la originala gaela tradicio, Oisín kaj Niamh estas geherooj en rakonto de la Fionn-ciklo. Niamh estas bela virino, kiu amas Oisín, filo de Fionn MacCumhail, kaj de Sadhbh, kiu devenas de la Tuatha de Dannan, pramastroj de Irlando. Laŭ la antikva skribaĵo Acallamh na Senórach, Oisín travivis ĝis la alveno al Irlando de la sankta Patriko. La tradicio rakontas, ke li estis koncipita kiam lia patrino metamorfoziĝis en cervinon. (Pro tio, li nomiĝis Oisín, kiu signifas "cerveto".) Rakontoj pri Oisín kaj Niamh estas ankoraŭ parto de la gaela folkloro de Irlando kaj Skotlando. Iu stranga popola rakonto pri Ossian, nome, Oisean an Déidh na Féinne (“Ossian post la fenianoj”) estas konata en Skotlando, sed nekonata en Irlando.

The works of Ossian
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro James Macpherson, Ossian
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1761
Ĝenro epopeo
vdr
La revo de Ossian, fare de Jean Auguste Dominique Ingres.

Kvankam la verko Ossian ne plu estas rigardata kiel aŭtenta, ĝi almenaŭ atentigis la mondon pri la fakto, ke la gaela lingvo vere posedas antikvegajn kaj ege valorajn tradiciojn, kiuj inkludas epopeojn kaj poemciklojn kompareblajn kun la grekaj kaj latinaj klasikaĵoj.

Senkonsidere ĉu oni rigardu Macpherson kiel fraŭdulon aŭ kiel imagplenan kaj inventema poeto, iu eldonaĵo de la Skotgaela Literatura Societo (Comann Litreachas Gàidhlig na h-Alba), volumo 23, kiu aperis en la jaro 2015, provizas atestaĵon ke la publikigado de Ossian, maldirekte instigis la presadon de literaturo en la gaela lingvo. La koncerna libro estas Laoidhean Spioradail Dhùghaill Bhochanan (“La spiritaj himnoj de Dugald Buchanan”. Buchanan (1716-69) estis lernejestro en la graflando Perthshire (Skotlando), kiu ekde la jaro 1750 estis dungita de la eduka instanco SSPCK (“Skota societo por la antaŭenigo de kristana scio”). Post la malsukceso de la jakobista ribelo de 1745, la gaela lingvo kaj kulturo estis malpermesita, kaj malobeantoj devis suferi mortopunon. Oni postulis ke ĉiuj lernejoj en la nordskotlanda Altejo instruu nur en la angla lingvo. La gaela lingvo devis esti elradikita, kaj tiel la sendisciplinaj kaj ribelemaj gaeloj estus “civilizitaj”. Dugald Buchanan, respektita instruisto kaj renoma religia poeto troviĝis sin profunde influita post legado de skribaĵoj fare de anglaj puritanoj, kaj sekve komponis sian faman verkon Spiritaj himnoj, en altkvalita skotgaela lingvaĵo kiu parte respegulas la klasikan gaelan lingvon komunan al la bardoj de Irlando kaj Skotlando. En sia lernejo, li obeeme kaj diligente sekvis la postulojn de la SSPCK kaj de la regantaj aŭtoritatoj, nome, ke nur anglalingvo kaj protestanta religio estu instruataj al la infanoj. Tamen, ekster la klasoj, li gaeligis kelkan puritanan skribaĵon, kaj kunlaboris ĉe la preparo de la gaela Nova Testamento. Tiuj publikigaĵoj, precipe la NT, kaj la poste eldonita kompleta Biblio, iĝis gravaj faktoroj je la antaŭenigo de legkapablo en la gaela lingvo. Kiam Buchanan havis okazon legi Ossian, li estis profunde imponita, kaj supozante ke ĝi estis aŭtentika, li estis instigita reaprezi la valoron de la verajn tradiciojn kaj la riĉan kulturan heredaĵon de la gaeloj. Samtempe liaj mallarĝaj puritanaj konceptoj iĝis pli vastaj kaj liberaj kiam li trovis sin influita de la skota klerisma movado. Li skribis leteron al la kavaliro James Clerk, la ĉefa antikvaĵisto de la klerisma movado, proponante ke iu (supozeble Buchanan mem) vojaĝu al la insuloj kaj okcidenta marbordo de skotlando, kaj kolektu la komponaĵojn de la antikvaj kaj modernaj bardoj, en kiuj ekskluzive oni povus trovi la lingvon en pura formo. (Multe pli malfrue, nome, en la 19-a kaj 20-a jarcentoj), tiu tasko estis entreprenita le kolektantoj kiel Alexander Carmichael kaj la lordino Evelyn Stewart Murray. Poste, tiun materialo estis registrita kaj daŭrigita de la Skola de skotgaelaj studado kaj la Skotgaela Literatura Societo. Sekve, eble oni rajtas pretendi ke la efiko de la legado de Ossian sur Dugald Buchanan eventuale kondukis al la disponebleco de libroj presitaj en la gaela lingvo (kaj ne nur religia materialo), ekde la malfruaj jaroj de la 19-a jarcentoj, kaj al la apero de matura gaela literaturo en la 20-a kaj 21-a.

Fontoj: Laoidhean Spioradail Dhùghaill Bhochanan (“La spiritaj himnoj de Dugald Buchanan”), redaktoro: profesoro Donald Meek, eldonita de la Skotgaela Literatura Societo, volumo 23, Glasgovo, 2015

Carmina Gadelica, Alexander Carmichael, presita de T. & A. Constable, Edinburgo, 1900.

Tales from Highland Perthshire (Rakontoj el la altejo de graflando Perthshire) kolektita de lordino Evelyn Stewart Murray, tradukitaj kaj redaktitaj de Sylvia Robertson kaj Tony Dilworth, Skotgaela Literatura Societo, volumo 20, Glasgovo, 2009.

OSSIAN – OISEAN - OÍSIN redakti

Historia fono redakti

Kiel jam menciita, en 1760, Macpherson eldonis anglalingvan tekston, nome: Fragments of ancient poetry, collected in the Highlands of Scotland, and translated from the Gaelic or Erse language (‘Fragmentoj de antikva poezio, kolektita en la skota altejo, kaj tradukitaj el la gaela lingvo’). Pli malfrue en la sama jaro, li pretendis, ke li akiris pliajn manuskriptojn, kaj en 1761, li asertis, ke li trovis eposon pri la heroo Fingal, verkitan de la poeto Ossian (gaele: Oisín, Oisean). La nomo Fingal (gaele: Fionghall) signifas ‘blanka fremdulo’. Laŭ antaŭparolo de Macpherson, ĉar lia eldonisto asertis ke ne ekzistis merkato por tiaj verkoj, krom en la angla, ili devas esti angligitaj. Dum sekvantaj jaroj, Macpherson eldonis tiujn tradukojn, kulminante en 1765, je la kolekto La verkoj de Ossian. La plej fama el tiuj ossianaj poemoj estis Fingal, verkita en 1762. Kaj en Skotlando, kaj en Irlando, el kie devenas la gaela lingvo, la buŝaj tradicioj kaj la skribita literaturo de la popolo inkluzivas legendojn, poemojn, kantojn, proverbojn kaj aliajn aludojn al la rolantoj kaj herooj de la keltaj sagaoj, el kiuj multaj estas menciitaj en Ossian. Macpherson pretendis, ke la poemaro estis verkita de la poeto Ossian (skotgaele: Oisean, irlandgaele: Oisín), filo de la heroo Fionn mac Cumhaill, ofta protagonisto kaj en la irlanda kaj en la skota mitologio. Macpherson prezentis sian verkon kiel aıtentan kompilaĵon de tiaj tradicioj, iom kompareblan al la klasikaj epopeoj de aliaj nacioj. Preskaı ekde la tago de la unua eldono de la verko, la publiko akceptis ĝin kaj aklamo kaj febra entuziasmo. Ne mallonge poste, ŝajnis ke tuta Eŭropo – se ne la literatura mondo - fervoris pri Ossian. Finfine, oni asertis, ke la gaela etno posedas sian propran Iliadon , Odiseadon, sian Luziadon.

El ĉiuj admirantoj de la poemaro Ossian, eble la plej respektinda kaj kompetenta juĝisto de ĝia poezia valoro (kaj ignorante la demandon pri ĝi aŭtenteco) estis Petõfi Sandor, la renoma nacia poeto de Hungario. Petõfi eĉ verkis poemon kun la titolo Homero kaj Ossiano.  Jen la unua strofo de tiu versaĵo laŭ traduko fare de Kálman Kalocsay, eldonita en la libro Libero kaj amo – poemoj elektitaj, Libroeldonejo Corvina, 1970).

Ho, kie vi estas, helenoj kaj keltoj, / jam vi malaperis, kiele / du urboj dronintaj / en akvo de maro profunda. / Nur pinto  de turoj elstaras el akvo, / du pintoj de turo: Homer’, Osian’.

Iom post iom aperis versioj de la verko en ĉiuj el la literaturaj lingvoj de Eŭropo. Ĝi estis ege influhava en la evoluo de la romantika movado kaj la estiĝo de la tiel nomata kelticismo, t.e. entuziasmo pri ĉio kiu estis reala aı imaginita kelta. (Tio okazis malgraŭ la fakto, ke la romantikismo de Macpherson estas tute fremda al la gaela tradicio kaj karaktero). Pentristoj faris bildojn inspiritajn de la roluloj kaj okazaĵoj priskribitaj en Ossian. Komponistoj verkis muzikaĵojn laŭ temoj sugestitaj de la epopeo. Tiom granda estis la estimo de de la publiko al Macpherson, ke kiam li mortis, li estis enterigita en “Poets’ Corner” (angulo de la poetoj), inter la eminentaj poetoj en la abatejo Westminster en Londono, honoro aljuĝita nur al la plej elstaraj literaturaj eminentuloj de Britio. Tamen, oni baldaı komencis akuzi Macpherson pri fraŭdo kaj trompo. Nenie povis esti trovata aŭtenta gaela originalo de la epopeo. La verkisto respondis per aperigo de pretendita gaela teksto. Li asertis, ke li unue verkis ĝin en la skotgaela, sed devis publikigi ĝin en angla traduko, pro la fakto ke la eldonisto opiniis, ke neniu volus legi ĝin se ĝi estus presita en la gaela. Tiam – kaj eĉ ĝis la mezaj jardekoj de la 20-a jarcento – la gaela, lingvo de la aıtoroj de la antikvegaj manuskriptoj de Irlando, el kie evoluis la varianto de la gaela parolata en Skotlando - estis malestimata, kaj rigardata kiel barbara nur buŝa idiomo de maledukitaj kamparanoj. Tion asertis, en sia tempo, la fama leksikografo de la angla, doktoro Samuel Johnson, unu el la plej ferocaj kritikintoj de la verko kaj pretendoj de Macpherson. (Parenteze, Johnson sciis nenion pri la gaela lingvo). Tiuj, kiu akuzis Macpherson pri fraıdo supozeble preteratentis la antikvan kaj akceptitan literaturan konvencion atribui aŭtorecon al gravuloj aŭ fonto, kiu vere ne respondecis por la verko (ekzemple, kelkaj el la supozitaj epistoloj de Paılo, kaj la pretenditaj Sonetoj el la portugala de la angla poetino Elizabeth Barrett Browning.

Teksto de la verko redakti

Ossian konsistas el tri sekcioj, kun la sekvantaj titoloj: Fingal , gaele: Fionnghal, havante 6 Duain (Kantojn): Temora, gaela: Taighmora (8 Duain); kaj Conloch kaj Cuhona , gaele: Conlaoch ‘us Cuthonna (nur unu Kanto). La poemaro ne konsistas el sinsekva rakonto, kvankam la samaj mitologiaj rolantoj reaperas en la teksto, kaj la verko provizas la leganton per nenio pri la historio, religio aŭ popolaj kutimoj de la gaeloj. La ĉefaj korifeoj estas Ossian (Oisean) mem (kiu rilatas la historiojn kiam li estas maljuna kaj blinda); lia patro Fingal, libere bazita sur la irlanda heroo Fionn mac Cumhaill; lia filo Oscar (kiu ankaı rolas en la irlanda mitologio); Malvina la amantino de Oscar (kiu estas zorgantino de la maljuna Ossian); kaj Fiona. Ambaŭ nomoj Malvina kaj Fiona – kiuj ne aspektas gaelaj – estis inventitaj de Macpherson. La rakontoj konsistas el “senfinaj bataloj, kaj malĝojaj amoj”, sen kunteksto aı klarigo pri la kaızoj de la konfliktoj. Do la teksto ne povas pretendi esti eĉ parte historia aı realisma. La supozitaj originalaj poemoj estas tradukitaj en poezia prozo, en la formo de mallongaj kaj simplaj frazoj. La etoso estas epopea. Kvankam la rakontoj temas pri “senfinaj bataloj kaj malĝojaj amoj”, mankas klarigo pri la malamikoj kaj la kaŭzoj kaj kunteksto de la konfliktoj. La roluloj plurfoje pro eraro mortigas siajn amikojn kaj amatojn, kaj mortas pro aflikto (aı eĉ pro ĝojo!). Mankas informoj pri la religio, kulturo aŭ socio de la roluloj, kaj konstruaĵoj estas apenaŭ menciitaj. La pejzaĝo “estas pli reala ol la popolo kiu tie loĝas. Dronita en eterna nebulo, lumigita de mortanta suno aŭ de efemeraj meteoroj, ĝi estas griza mondo.” Fingal estas la reĝo de regiono en sudokcidenta Skotlando (Morven), eble simila al la historia reĝlando Dál Riata (Riada), kiu iam inkluzivis teritorio en nordorienta Irlando, kune kun regiono en Argyll (gaele: Earra-Ghàidheal), Skotlando. Supozeble la tempa fono de la poemoj estas la tria jarcento post Kristo, kaj la menciita “reĝo de la mondo” estas la romia imperiestro Caracalla. Ossian estis (almenaŭ parte) libera imitaĵo de teksto originale verkita en la gaela (irlanda) lingvo. (Eldono de tiu teksto poste aperis en 1807.) En la originala gaela tradicio, Oisín kaj Niamh estas geherooj en rakonto de la Fionn-ciklo. Niamh estas bela virino, kiu amas Oisín, filo de Fionn MacCumhail, kaj de Sadhbh, kiu devenas de la Tuatha de Dannan, pramastroj de Irlando. Laŭ la antikva skribaĵo Acallamh na Senórach, Oisín travivis ĝis la alveno al Irlando de la sankta Patriko. La tradicio rakontas, ke li estis koncipita kiam lia patrino metamorfoziĝis en cervinon. (Pro tio, li nomiĝis Oisín, kiu signifas "cerveto".) Rakontoj pri Oisín kaj Niamh estas ankoraŭ parto de la gaela folkloro de Irlando kaj Skotlando. Iu stranga popola rakonto pri Ossian, nome, Oisean an Déidh na Féinne (“Ossian post la fenianoj”) estas konata en Skotlando, sed nekonata en Irlando. Laŭ tiu tradicio, Oisean revenis de Tìr nan Òg (la kelta Elizeo) al Irlando, kie li trovis ke la tuta Fenianaro estis mortinta. Utila gvidilo por identigi la multajn persojn kaj lokojn en la ne tute kohera teksto de Ossian, kaj en la mitologio kaj legendoj gaelaj, troviĝos en la aldonaĵo Persons and Places mentioned in Old Gaelic Folk-Tales and Poetry je la fino de la granda gaela vortaro de Edward Dwelly (vidu la liston de fontoj).  

Disputoj pri aŭtenteco redakti

Ankoraŭ estis iom da disputo pri la aŭtenteco de la poemaro. En la jaro 1952, la poeto Ruaraidh Mac Thòmais, profesoro pri keltaj lingvoj ĉe la Universitato de Glasgovo kaj denaska gaelparolanto, konstatis, ke “Macpherson kolektis skotgaelajn baladojn, kaj dungis skribistojn por registri ĉiun tradician materialon kiuj estis buŝe konservitaj, samtempe ordigante ĉirilatajn manuscriptojn, sed ke li adaptis tiajn tradiciojn kune kun la originalaj rolantoj kaj ideoj, enkondukante multajn ideojn siajn”. Eble oni povas kompari tiun procedon kun la kompilado de la la verko La Kalevala fare de Elias Lömmrot el buŝa karelia kaj finna folkloro kaj mitologio, kaj rigardata kiel la nacia epopeo de Finnlando. Cetere, je la fino de la 18a jarcento, oni malkovris manuskripton (konata kiel la Glenmasan MS), kiuj enhavas tekston kiu estas versio de irlandgaela rakonto iom similan al unu el la poemoj de Macpherson.

Oni povas argumenti, ke verko regardita de kelkaj el la plej klerigitaj homoj en Eŭropo kiel grava literaturaĵo meritas respekton. Napoleono kaj Diderot tre admiris la verkon. Thomas Jefferson, la tria prezidanto de Usono opiniis, ke Ossian estis “la plej granda poeto, kiu iam ekzistis”. Li eĉ asertis,ke li intencis lerni la gaelan por povi legi la originalon. Inter la multaj verkistoj inspiritaj de Ossian estis Goethe, Johann Gottfried Herder, Byron, Hugo, kaj la skota romanisto Walter Scott.

Ossianaj tradicioj en Skotlando redakti

Pro la peripetioj de Irlando, kaj ĝia ofte tragika historio, oni povas supozi ke multe da ĝiaj popolaj tradicioj estis forgesitaj, precipe pro la malapero de la gaela lingvo en la plej granda parto de la lando, post la tiel nomata Granda Malsato. Tamen, malgraŭ similaj afliktoj en la gaelaj regionoj de Skotlando, ossianaj legendoj, baladoj kaj proverboj estis konservitaj kaj buŝe transmititaj tra la generacioj. Feliĉe, fragmentoj de tiu mitologio, komuna al ambaı gaelaj nacioj estis sorge kolektitaj de iu skota eminentulo, nome John Francis Campbell, (gaele: Iain Òg Ìle) (1822-1885). Estis publikigita la tuta kolekto en pluraj eldonaĵoj kiuj enhavis la originalan materialon, plejofte kun tradukoj en la angla. Titoloj de la libroj inkluzivas: Popular Tales of the West Highlands (‘Popularaj rakontoj el la okcidenta altaĵo’, en kvar volumoj), Leabhar na Fèinne (‘Libro de la fenianoj’), kaj post la morto de Campbell, More West Highland Tales (‘Pli da rakontoj el la okcidenta altaĵo’), redaktita de J. G. McKay (MacAoidh) et al, en du volumoj. La eldonisto estis Alexander Gardner, Paisley kaj Londono.) La plimulto de la ossiana teksto troviĝas en Popular Tales of the West Highlands. Do, eĉ se originala gaela manuskripto de Ossian neniam ekzistis, abundas en Skotlando buŝa tradicio, el kiu Macpherson povis elĉerpi materialon por sia eposo. Alia grava skota kolektinto de folkloro pri Ossian kaj aliaj popolaj tradicioj estis Alexander Carmichael (gaele: Alasdair MacGhilleMhicheil), (1832-1912). La frukto de lia laboro estis eldonita sub la titolo Carmina Gadelica (gaele: Ortha nan Gàidheal), en kvin volumoj, inter la jaroj 1900 kaj 1954, kaj ofte represita. Kvankam la verko Ossian ne plu estas rigardata kiel aŭtenta, ĝi almenaŭ atentigis la mondon pri la fakto, ke la gaela lingvo vere posedas antikvegajn kaj ege valorajn tradiciojn, kiuj inkludas epopeojn kaj poemciklojn kompareblajn kun la grekaj kaj latinaj klasikaĵoj. Ekzemploj estas la Mitologia Ciklo, la Ulstera Ciklo, la Feniana Ciklo, kaj la Historia Ciklo. El la Ulstera Ciklo, la plej centra, kaj plej konata parto estas Táin Bó Cuailinge (‘Bestar-rabeksurso de Kulej’), kies protagonistoj estas Méabh, reĝino de Connacht, kaj ŝia kontraŭulo la heroo Cú Chulainn. Cú Chulainn estas subjekto de la unua kanto de Fingal en la poemo Ossian (“Cú Chullain sidis apud la muro de Tura…”).

Tradukoj de Ossian redakti

(franca, germana,dana. sveda, itala, hispana, rusa, nederlanda, pola, ĉeĥa, hungara, latina)

Unu el la poemo estis tradukita en la francan, en 1762, kaj en 1777 aperis la tuta poemaro. En la germanaj ŝtatoj, Michael Denis faris la unuan plenan tradukon inter la jaroj 1768 kaj 1769. Tio inspiris la tiel nomatajn protonaciistajn poetojn Klopstock, kaj Goethe kies propra germana traduko de sufiĉe longa porcio de la verko de Macpherson (La kanto de Selma) estas dramece enkondukita en kulmina sceno de la verko La suferoj de la juna Werther (1774). Johann Gottfried Herder, kies influo sur Goethe estis profunda, kaj kiu verkis, en la fruaj tagoj de la movado Sturn und Drang eseon titolita Ekstrakto en korespondaĵo pri Ossian kaj la kantoj de antikvaj popoloj (1773), Kompletaj danaj tradukoj de Ossian estis faritaj en 1790, kaj svedaj versioj en 1794-1800. Itala pastro Melchiore Cesarotti italigis, kaj supozeble plibonigis la verkon, kiun li propagis, ne nur en Italio, sed ankaı en Vieno kaj Varsovio. Li versio estis precipe admirita de Napoleono. Ĝis la jaro 1800, Ossian estis tradukita en la hispanan kaj la rusan; en 1805 en la nederlandan; kaj en la polan, la ĉeĥan kaj la hungaran, inter 1827 kaj 1833. La hungaro János Arany reagis per sia verko Homer kaj Ossiano, kaj aliaj hungaraj verkistoj estis simile influitaj. Plie, publikigaĵo de la Alteja Societo de Londono, nome La poemoj de Ossian, enhavas latinan version de parto de la teksto. La opero Ossian ou Les bardes de La Sueur tute plenigis la Parizan Operejon kaj transformis lian karieron. Alia opero inspirita de Ossian estis Diarmid, Op 34, de la plej fama skota orkestra komponisto Hamish McCunn, prezentita la 23-an de Oktobro, 1897 en Londono. La poemaro de Macpherson influis la burĝonadon de la romantika muziko. Franz Schubert komponis Lieder por akompani multajn el la poemoj en Ossian. Felix Mendelssohn vizitis la Hebridajn Insulojn kaj komponis la Hebridan Uverturon, pli bone konata kiel Kaverno de Fingal. Lia amiko, la dana komponisto Niels Gade dediĉis sian unuan eldonitan komponaĵon, la koncertan uverturon Efterklange af Ossian (Eĥoj de Ossian), verkitan en 1840, je la sama temo. Pentristoj, kiuj prenis personojn kaj epizodojn el Ossian kiel temojn por siaj bildoj inkluzivis: Anne-Louis Girodet, Johann Peter Krafft, François Pascal Simon Gérard, Nicolai Abildgaard, Auguste Grasset, kaj Ingres.

Fontoj redakti

  • The Poems of Ossian in the Original Gaelic with a literal translation into English and a dissertation on the authenticity of the poems, James Macpherson & Archibald Clerk, Edinburgo, 1870.
  • The Poems of Ossian in the Original Gaelic - James Macpherson & John McArthur & Melchiorre Cesarotti & Highland Society of London, Memphis, represo 2012.
  • Popular Tales of the West Highlands (4 volumoj), J. F. Campbell, Paisley, 1890.
  • Carmina Gadelica (Ortha nan Gàidheal) (5 volumoj), Alexander Carmichael, Edinburgo, 1900-1954.
  • The Companion to Gaelic Scotland, profesoro Derick S. Thomson, Glasgovo, 1994.
  • Die Leiden des jungen Werther, Johann Wolfgang von Goethe, Leipzig, 1774.
  • A short account of Persons and Places mentioned in old Gaelic folk-tales and Poetry (aldonaĵo al la vortaro The Illustrated Gaelic-English Dictionary / Faclair Gàidhlig agus Beurla le Dealbhan, Edward Dwelly, Glasgow, 1974).

Vidu ankaŭ redakti