Ostankina televidturo

La Ostankina televidturo (ruse Останкинская телебашня, aŭ la televidturo en Ostankino) estas televida kaj radia turo en Moskvo, Rusujo. Ĝi estas alta 540 metrojn (1.772 futojn) kaj troviĝas je koordinatoj 55° 49′ 11″ N 37° 36′ 42″ O / 55.81972 °N, 37.61167 °O / 55.81972; 37.61167 (mapo). Ĝi estas en listo de la Monda Federacio de Grandaj Turoj.

Ostankina televidturo
Останкинская телебашня
emblemo
telekomunika turokoncerta domovidindaĵo • rekonilo
Bazaj datoj
Arkitekto Nikolai Nikitin • Leonid Batalov • Dmitri Ivanovich Burdin • Moisey Abramovitsj Sjkoed • Lev Nikolaevitsj Sjtsjipakin vd
Estiĝo 1967
Malfermo 1968
Lando RusioSovetunio vd
Situo Ostankino
Situanta sur Akademika Korolyova street (Moscow)
Areo 15000
Situo
Geografia situo 55° 49′ 11″ N, 37° 36′ 42″ O (mapo)55.81972222222237.611666666667Koordinatoj: 55° 49′ 11″ N, 37° 36′ 42″ O (mapo)
Ostankina televidturo (Moskvo)
Ostankina televidturo (Moskvo)
DEC
Ostankina televidturo
Ostankina televidturo
Situo de Ostankina televidturo
Map
Ostankina televidturo
Posedata de Russian Television and Radio Broadcasting Network vd
Retejo http://www.tvtower.ru/
vdr
Ostankina televidturo

La turo estis finkonstruita en 1967. Tiam ĝi estis la plej alta konstruaĵo en la mondo. La projektisto Nikolaj Nikitin uzis novajn ideojn por konstruo: ĝia korpo estas farita el ferbetono plifortigita per internaj ŝtalaj drategoj kaj nur la pinto estas metala. La turo ne havas profundan fundamenton, tamen ĝia stabileco estas atingita per peza baza konusforma parto. En la turo estas 7 rapidaj liftoj (3 por ŝarĝoj kaj 4 por pasaĝeroj).

Restoracio redakti

Ĉirkaŭ alteco egala 330 m funkciis la trietaĝa restoracio nomata "La Sepa Ĉielo", kies rondaj haloj rotacias kune kun vizitantoj, por ke tiuj observu pitoreskajn ĉirkaŭaĵojn. Unu plena rotacio daŭriĝas unu horon.

Incendio redakti

 
Incendio la 27-an de aŭgusto 2000

La 27-an de aŭgusto 2000 pro elektra fuŝkontakto ekbrulis kabloj en la alta parto de la turo kaj baldaŭ fajro uraganis jam sube. TV kaj radiobrodkasto por Moskvo kaj moskva regiono estis rompita. Vespere sekvonttage incendion oni ĉesigis. Kvar homoj tiam pereis kaj kelkaj fajroestingistoj estis grave vunditaj.

Sporto redakti

La 21-an de julio 2018 okazis altkuro supren de la Ostankino Turo, kiun partoprenis atletoj el 12 landoj. Ili superis la vojon laŭ la mallarĝa, spirala ŝtuparo kaj atingis la placeton troviĝantan je alteco 337.0 metroj.

La plej bona en la leviĝado inter 28 atletoj estis germano Christian Riedl, kiu trakuris supren 1704.0 interŝtupojn je 9 minutoj kaj 51 sekundoj. Inter virinoj venkis Cynthia Harris (Indianapolis, Indianao, Usono), kiu la saman vojon trakuris je 12.0 min kaj 15.0 sek.

Absolutaj rekordoj estis tiam rompitaj en la kategorioj de viroj kaj virinoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti