Ostia ('ɔstja; esperante ankaŭ Ostio; oficiala nomo Lido di Ostia, t.e. Sablobordo de Ostio) estas marborda suburbo de Romo, inkluzivita en ĝia komunumo. Ĝi prenas sian nomon de la apuda antikva havenurbo de Ostia, kiu ne plu estas ĉe la marbordo.

Ĝi kuŝas ĉe la Tirena maro, sude de la buŝo de la rivero Tibero, kiu disigas ĝin de Fiumicino, kaj la tuta loĝantaro de ĝiaj tri kvartaloj estas ĉirkaŭ 84 000 loĝantoj.[1] Tradicie konata kiel la strando de Romo kune kun la apuda Fiumicino kaj Fregene, ĝi estas fama por la multenombraj plaĝoj.

Historio redakti

La senmarĉigo redakti

En la 19-a jarcento en la areo estis marĉoj kaj salmarĉoj, danĝeraj pro malario, parto de la multnombraj marĉoj, kiuj kuŝis laŭ preskaŭ la tuta tirena marbordo de la Papa Ŝtato, de Terracina al Piombino.

Kiam la teritorio pasis al Italio post la kapto de Romo (20-a de septembro 1870) kaj Romo iĝis ĉefurbo de la ĵus naskiĝinta reĝlando, pluraj kanaloj estis konstruitaj por fluigi la akvon eksteren. En 1884 ekalvenis laboristoj, kiuj loĝis apud la antikva Ostio; dum sep jaroj ili konstruis la kanalojn.

La oficiala naskiĝo redakti

Fakte, ne multaj homoj ekloĝis en la areo antaŭ la faŝisma epoko. En 1924 fervojo estis inaŭgurita inter la marbordo kaj la ĉefurbo (ekde 1925 elektrika). En 1927 aldoniĝis rapida ŝoseo. En 1933 la loko akiris la oficialan nomon "Lido di Roma" (poste ŝanĝitan al "Lido di Ostia"). Multaj domaroj estis konstruitaj laŭ raciaj planoj por kreskigi la vilaĝon, kiu iĝis tiel vera suburbo.

Post la Dua Mondmilito redakti

Post la Dua Mondmilito Ostia daŭre kreskis. Novaj domoj ekaperis ankaŭ en la okcidenta parto ("Ostia Ponente"), apud la buŝo de la rivero, kiu komence restis preskaŭ malplena.

La loĝantoj ne plu estis ĉefe fiŝkaptistoj kaj marbanemaj kaj lokaj komercistoj, sed grandparte ankaŭ pendolaj laboristoj atingantaj Romon ĉiun tagon. Gravas tamen eĉ nuntempe la allogo de Ostia pri marbanoj.

Dufoje la loĝantaro voĉdonis pri la propono foriĝi de la komunumo de Romo en novan komunumon; la unuan fojon (1989) la propono estis malaprobita de la plimulto kja la duan fojon (1999) la voĉdonado ne atingis la minimuman kvanton da voĉdonantoj.

Geografio redakti

Ostio enhavas tri kvartalojn:

  • Ostia Ponente = Okcidenta Ostio (ankaŭ Ostia Nord)
  • Ostia Levante = Orienta Ostio (ankaŭ Ostia Sud)
  • Castel Fusano.

Pli malproksime de la marbordo aldoniĝis Casalpalocco. La areo apud la antikva romia urbo estas nomata Ostia Antica = Antikva Ostio.

Nuntempe la komunumo de Romo enhavas plurajn subkomunumojn nomatajn "municipi" (municipoj). Ostio estas parto de la 10-a Municipo, kiu etendiĝas ankaŭ en la landinterno, ĉirkaŭ ĝis la mezpunkto inter la maro kaj la ĉefurbo.

La areo de la tuta 10-a Municipo estas 151 km² kaj la oficiala kvanto de ĝia loĝantaro estas je la fino de 2016 ĉirkaŭ 232mil homoj.[2] Nur en la tri kvartaloj Ostia Nord, Ostia Sud kaj Castel Fusano loĝas 83889 homoj.[1]

Vidindaĵoj redakti

Malsame de la antikva Ostia, la nuntempa Ostia ne enhavas malnovajn vidindaĵojn, ĉar la areo estis preskaŭ senhoma ĝis la 19-a jarcento.

Estas tamen fortikaĵo, Tor San Michele (Turo de Sankta Mikaelo), konstruita inter 1559 kaj 1568 de papo Pio la 5-a apud la buŝo de Tibero kaj uzita tiam kiel observejo kaj doganejo.[3]

Oni povas ankaŭ mencii:

  • la preĝejon Santa Maria Regina Pacis (Sankta Maria Reĝino de la Paco), inaŭguritan en 1928 sur la pinto de la ununura monteto de Ostio[4]
  • la malnovan fabriko Meccanica Romana, inaŭguritan en 1929 kaj nun uzatan kiel kinejon (ekde 1999)[5]
  • kelkajn marbordajn promenejojn

Notoj, referencoj kaj eksteraj ligiloj redakti

  1. 1,0 1,1 Tavola 3 - Popolazione maschile e femminile iscritta in anagrafe al 31 dicembre 2016 per zone urbanistiche, stato civile e particolari classi di età (itale). Roma Capitale. Alirita 2017-08-27. (La tri kvartaloj estas montrataj per 13F, 13G kaj 13H.)
  2. Municipio X (itale). Roma Capitale. Alirita 2017-08-27.
  3. Tor San Michele (itale). Roma Capitale. Alirita 2017-08-27.
  4. Basilica S.Maria Regina Pacis (itale). Roma Capitale. Alirita 2017-08-27.
  5. Cineland (itale). Roma Capitale. Alirita 2017-08-27.