Ostravice (rivero)

Tiu ĉi artikolo temas pri rivero. Pri municipo temas artikolo Ostravice.

Rivero Ostravice estas signifa rivero de nordorienta Moravio, ĝi estiĝas per kunfluo de riveroj Bílá Ostravice kaj Černá Ostravice ĉe vilaĝo Staré Hamry. Ĝi estas ankaŭ la dekstraflanka alfluanto de rivero Odra, en kiun ĝi enfluas en urbo Ostrava.

Ostravice
rivero
Estiĝo de Ostravice sur kunfluejo de fontriveroj
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Alfluantoj
 - maldekstraj alfluantoj Čeladenka
 - dekstraj alfluantoj Morávka, Lučina
Urboj Ostravice, Frýdlant nad Ostravicí, Frýdek-Místek, Ostrava
Pontoj Ponto de Miloš Sýkora, Burga ponteto
Ĉefa fontrivero Bílá Ostravice
 - situo Staré Hamry, Moraviasileziaj Beskidoj
 - alteco 521 m
 - koordinatoj 49° 27′ 17″ N 18° 28′ 03″ O / 49.45472 °N, 18.46750 °O / 49.45472; 18.46750 (mapo)
Apuda fontrivero Černá Ostravice
Kunfluejo de fontriveroj
 - koordinatoj 49° 27′ 17″ N 18° 28′ 3″ O / 49.45472 °N, 18.46750 °O / 49.45472; 18.46750 (mapo)
Enfluejo Ostrava
 - situo Odro
 - alteco 204 m
 - koordinatoj 49° 52′ 9″ N 18° 16′ 51″ O / 49.86917 °N, 18.28083 °O / 49.86917; 18.28083 (mapo)
Longo 65,1 km (40 mi)
Akvokolektejo 827 km² (82 700 ha)
Trafluo
 - mezproksima 12,7 /s
 - maksimuma 933 /s
Akvokolektejo de rivero Ostravice en Ĉeĥio
Akvokolektejo de rivero Ostravice en Ĉeĥio
Akvokolektejo de rivero Ostravice en Ĉeĥio
Akvokolektejo de rivero Ostravice en Ĉeĥio
Akvokolektejo de rivero Ostravice en Ĉeĥio
Akvokolektejo de rivero Ostravice en Moraviasilezia regiono

Vikimedia Komunejo: Ostravice River
Map

Ostravice kreis landan limon inter Moravio kaj Silezio kaj ĝi servadis por flosigi lignon el arbaroj. La plej signifaj alfluantoj de Ostravice estas de dekstre riveroj Morávka kaj Lučina, de maldekstre poste Čeladenka kaj Olešná. Sur Ostravice situas valbaraĵo Šance.

Ekde la kunfluejo Ostravice fluas tra montaro Beskydy, de dekstre ĝi ĉirkaŭfluas masivon Ondřejník. Plej signifaj sidejoj situantaj sur la rivero estas urboj Frýdlant nad Ostravicí, Frýdek-Místek, Paskov kaj Ostrava. Ĝis vilaĝo Ostravice la rivero fluas tra bela, turisme alloga valo, sub la vilaĝo ĝi enfluas en loĝatan kaj pli poste en industrian regionon, kie ĝia beleco perdiĝas.

Vidu ankaŭ redakti