Oswald von Wolkenstein

Oswald von Wolkenstein [osvald fon volkenŝtajn] (naskiĝis en 1377 (?) en la Pustera valo en Tirolo (hodiaŭ Sudtirolo), mortis la 2-an de aŭgusto 1445 en Merano) estis vaganta kantisto kaj komponisto de malfrua mezepoko. Lia verko supozigas jam la komenciĝon de la renesanco. Li estis la plej grava poeto de la germanlingva literaturo en la 15-a jarcento.

Oswald von Wolkenstein
Osvaldo havis denaskan difekton de sia dekstra okulo
Osvaldo havis denaskan difekton de sia dekstra okulo
Persona informo
Oswald von Wolkenstein
Naskiĝo 1377 (?)
en Schöneck Castle
Morto 2-an de aŭgusto 1445 (1445-08-02)
en Meran
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Graflando Tirolo vd
Familio
Dinastio Wolkenstein vd
Patro Friedrich von Wolkenstein vd
Patrino Katharina von Villanders, Heiress of Trostburg vd
Gefratoj Michael von Wolkenstein vd
Infanoj Oswald II von Wolkenstein vd
Profesio
Okupo poeto • komponistodiplomatoverkistomilitisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Osvaldo devenas de tirola nobelaro. Li komencis aventuran migradon kiel kavaliro, kiu lin portis tra vastaj partoj de Eŭropo, verŝajne eĉ al Palestino kaj Egiptio. Kaŭze de la morto de sia patro, li reiris Tirolon. En 1421 li estis en prizono kaŭze de malpaco pri heredaĵo. Post tio li partoprenis sub reĝo Sigismundo en pluraj militiroj. Sekvis unu jaro de militkaptiteco. En maljuneco li havis diversajn postenojn en Tirolo.

La verkoj de Osvaldo konsistas entute de preskaŭ 130 kantoj kaj du rimaj paroladoj. La poezio pritraktas grandparte temojn pri amuzo kaj amo, sed ankaŭ politikajn kaj kortegajn temojn. La liriko de Osvaldo estas karakterizata unuflanke de la kortega amkanto (Minnesang), aliaflanke de subjektivaj, aŭtobiografiaj trajtoj. Liaj melodioj estas plene konservemaj. Ili estis parte jam polifonaj.

Vidu ankaŭ redakti