Oswin (m. la 20-an de aŭgusto 651) estis reĝo de Deira, Anglio de ĉirkaŭ 644 al sia morto. Li estis filo de Osric, kiu regis Deira ĉ. 633.

Oswin
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 649 (0649-11-30)
Morto 20-an de aŭgusto 651 (0651-08-20) (1-jaraĝa)
Tombo Tynemouth vd
Etno Engloj vd
Familio
Patro Osric vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antaŭ lia altroniĝo Deira kaj la najbara regno Bernicia, kvankam formale sendependaj regnoj, estis regataj de Oswald, konata kiel reĝo de Northumbria, la nomo de la regiono de kiu Deira kaj Bernicia estis la du partoj. Post la morto de Oswald en 642, Deira ja sendependis kaj Oswin iĝis reĝo ĉirkaŭ 644. Tamen plurajn jarojn estis paco inter Oswin kaj Oswiu, tiam reĝo de Bernicia.

En 651 Oswiu atakis Bernicia. Oswin rifuzis batali, kaj retiris sin al monaĥejo ĉe Gilling, Jorkŝiro. Tie li estis perfidata de amiko, kaj mortigata de soldatoj de Oswiu. Li estis venerata kiel martiro kaj sanktulo.

Aethelwald sekvis lin kiel reĝo de Deira.