Oszkár Abay Nemes

Oszkár Abay Nemes [oskAr abai nemeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Abay Nemes Oszkár estis hungara advokato, naĝisto, olimpiano, trejnisto, parlamenta deputito.

Oszkár Abay Nemes
Oszkár Abay Nemes
Oszkár Abay Nemes
Persona informo
Naskiĝo la  22-an de septembro 1913(nun 1913-09-22)
en Hungario Magyardiószeg (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 30-an de januaro 1959
en Hungario Pécs (Hungario)
Tombo Public cemetery of Pécs
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Gymnasium of Cistercian Order of the Louis the Great • Universitato ErzsébetUniversitato Erzsébet
Okupo
Okupo naĝisto • politikistoadvokato
vdr
Memortabulo pri Oszkár Abay Nemes

Oszkár Abay Nemes[1] naskiĝis la 22-an de septembro 1913 en Magyardiószeg (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa urboparto en Sládkovičovo en Slovakio), li mortis la 30-an de januaro 1959 en Pécs (Hungario).

Biografio redakti

Oszkár Abay Nemes frekventis bazlernejon en Paks (kie li lernis naĝi en la Danubo), poste li lernis en jezuiita gimnazio en Kalocsa (1923–1927) kaj cisterciana gimnazio de Pécs (1927–1931), pli poste li akiris juran diplomon en Universitato Erzsébet en 1935. Pli frue ekde 1929 li estis naĝisto en Pécs, en 1932 li estis hungara ĉampiono. En Somera Olimpiko 1936 li gajnis bronzan medalon teame en la 4 × 200 m naĝado. Post kelkaj sukcesoj fine en 1941 li forlasis la naĝsporton kaj en la sama jaro li advokatiĝis kaj malfermis atelieron en Pécs. Inter 1941–1944 li estis ankaŭ soldato. Post la 2-a mondmilito li ankaŭ politikadis, inter 1947–1949 li estis parlamentano. Tiutempe li estis ankaŭ trejnisto de naĝistoj. Depost fiasko de la hungara revolucio de 1956 li specialiĝis defendi la revoluciulojn, tial li estis molestita, fine en 1958 la ateliero estis fermita. Kun amika helpo li trovis laboron en la minejo, kie li mortis pro akcidento. Li ricevis 2 ŝtatajn medalojn (1936, 1940). Lia edzino naskis 3 gefilojn (1943, 1944, 1945).

Memorigiloj redakti

  • naĝejo en Pécs konstruita en 1997 portas la nomon "Abay Nemes Oszkár"
  • memortabulo en Pécs
  • sporta premio "Abay Nemes Oszkár"

Fontoj redakti

Referencoj redakti