Ota Pavel

ĉeĥa sporta ĵurnalisto kaj verkisto

Ota PAVEL, propranome Ota POPPER (naskiĝis la 2-an de julio 1930 en Prago - mortis la 31-an de marto 1973 en Prago) estis ĉeĥa sporta ĵurnalisto kaj verkisto de rakontoj pri la naturo. Pluraj el ili estis filmitaj.

Ota Pavel
Persona informo
Ota Pavel
Naskonomo Otto Popper
Naskiĝo 2-an de julio 1930 (1930-07-02)
en Prago
Morto 31-an de marto 1973 (1973-03-31) (42-jaraĝa)
en Prago
Tombo New Jewish Cemetery vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Familio
Gefratoj Jiri Pavel • Hugo Pavel vd
Infanoj Jiri Pavel vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto • sporta ĵurnalisto vd
Laborkampo literaturo • opinia ĵurnalismo vd
Verkado
Verkoj Morto de belaj kapreoloj ❦
Kiel mi renkontis fiŝojn ❦
Plena kesto da ĉampano ❦
Q18621201 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La infanaĝon li travivis en Buštěhrad kaj Prago. Kiel infano, li kutimis partopreni fiŝkaptajn vojaĝojn, kaj tiel konatiĝis kun la mondo de akvo, maraj bestoj kaj la metio de fiŝkaptado; Tiele akvaj estaĵoj kaj fiŝkaptado formas ĉefan elementon en liaj rakontoj.

Dum la dua mondmilito li laboris en minejo de Kladno, dum liaj patro kaj du fratoj estis malliberigitaj en koncentrejo. En la jaroj 1945-1947 li studis komercan mezlernejon en Prago, sed abiturientan ekzamenon li povis plenumi nur en 1960.

Ekde 1949 li laboris kiel sporta redaktoro en la Ĉeĥoslovaka Radio, poste en la gazetoj Stadion kaj Československý voják (Ĉeĥoslovaka soldato). En 1964 li psike malsaniĝis, kio kaŭzis ankaŭ lian fruan morton.

Liaj aŭtobiografiaj rakontoj, publikigataj en diversaj gazetoj, estis kolektitaj en pluraj libroj laŭ siaj temoj.

Verkoj redakti

  • Plná bedna šampaňského (Plena kesto da ĉampano, 1967)
  • Smrt krásných srnců (Morto de belaj kapreoloj, 1971)
  • Pohár od Pánaboha (Pokalo donace de Disinjoro, 1971)
  • Syn celerového krále (Filo de celeria reĝo, 1972)
  • Jak jsem potkal ryby (Kiel mi renkontis fiŝojn, 1974)
  • Pohádka o Raškovi (Fabelo pri Raška, 1974)
  • Veliký vodní tulák (Granda akva vagulo, 1980)

Filmoj laŭ liaj rakontoj redakti

  • Kapři pro wehrmacht (Karpoj por wehrmacht, 1975, reĝisoro Karel Smyczek)
  • Zlatí úhoři (Oraj argiloj, 1979, reĝisoro Karel Kachyňa)
  • Smrt krásných srnců (Morto de belaj kapreoloj, 1986, reĝisoro Karel Kachyňa)

En Esperanto redakti

Liajn rakontojn tradukis Marie Břehová, kelkaj ŝiaj tradukoj aperis dise tra gazetaro, sed multaj atendas en manuskriptoj.