Otako (el la japana 御宅 skribite en kanĝioj aŭ お宅 aŭ おたく skribite en hiragano aŭ オタク skribite en katakano) estas homo, kiu frenezas en unu fako originale. Tiu sub-kultura movado aperis je la 1980-aj kaj unue precipe temis pri MangaoAnimeo. Nun la vortsenco ampleksiĝis kaj kovras ankaŭ tiun, kiu sin oferas al unu aparta pasio. Tiun japanan radikon oni ofte komparas kun la angla geek [gi:k] kiu pli-malpli samsignifas. La otakojn kiuj ankaŭ malfacilas komuniki kun aliuloj kaj emas enŝlosiĝi ĉambre dum monatoj oni nomas Hikikomorioj

La Akihabara najbareco de Tokio estas populara kolektanta loko por otakoj.

En Japanio ekzistas 1,7 milionoj da Otakoj kaj la ekonomia grandeco estas ĉirkaŭ 410 miliardoj da enoj.

Historio redakti

La koncepto Otaku (御宅) naskiĝis en 1983 de la plumo de juna socia kritikisto, Nakamori Akio. En la japana, la termino Otaku signifas aŭ la "domon, ejon, kie oni loĝas, estas" aŭ korespondas al nepersona "vi-alparolo", kiun oni uzas por alparoli iun, kiun oni ne konas aŭ kiun oni ne plikonemas. Patro de ĉiuj otakoj, Nakamori konsideras ilin kiel "la respegulo de la nuntempa japana socio".

La otakoj sentas sin pli bone nur ene de la virtuala mondo, kiun ili kreis por si. Danke al novaj teknologioj, de nun eblas sperti la mondon sen eliri sian ĉambron. Videoludoj, komputiloj, modemoj, vidbendiloj, fotiloj nun apartenas al nemalhavebla ilaro de la otako, kio ajn estu lia pasio. La otakoj komunikas pere de siaj komputiloj, komiksoj, kolektoj de altteknologiaj aĵoj, ofte forlasante amikojn kaj familiajn rilatojn ili merĝigas en spektadon de bildoj kaj artfaritaĵoj; En super-amaskomunikita universo kaj pacmaniere ili batalas kontraŭ la maŝinoj, kiujn ili ofte venkas, fariĝinte majstroj pri la videoludoj, inventas malsimplajn komputilajn programojn, arigas la vidbendojn en siaj dormĉambroj, preferante karesi la estulojn de la piksela galaksio ol siajn samaĝulojn.

Kategorioj redakti

La otakojn eblas dispartigi en diversaj kategorioj:

  • Camera Kozo: Unumaniaj fotademuloj, investas milojn da enoj por aĉeti la plej modernan fotilan materialon, kiu ebligos ilin senlace foti idolojn dum koncertoj aŭ eventoj kiujn ili ĉeestas;
  • Okkake: Sekvanta fanatikulo de iu idolo;
  • Military-mania: Milit-emuloj;
  • Manga: komikso;
  • Cosplay: (Costume play) transvestiĝo;
  • Hikikomori: Junuloj, kiuj restas en sia ĉambro, ne eliras ĝin dum jaroj;
  • Kolektemuloj: Temas ekzemple pri mangaoj, pupoj, garage-kit (modeloj de spacoŝipoj ks), vidbendoj, DVD-oj, KD-romoj, KD-oj], fotoj, ovoj, gazetoj... Egaj konsumantoj, ili malsatege aĉetas ĉion, kio rilatas al ilia pasio. La otakoj estas la plej grandaj konsumantoj de videomaterialoj, fotiloj, videoludoj, vidbendoj aŭ ĉiaj revuoj. Ĉiujare, aŭguste kaj decembre, la Comiket (Comics market) kunigas en du tagoj pli ol 500 000 junulojn el tuta Japanio. Templo de fanrevuoj (dōĵinŝi): amatoraj komiksoj memeldonitaj, vendiĝas tie por pli ol 25 milionoj da eŭroj en tri tagoj, kio donas ideon pri la ekonomia graveco de tiu paralela kulturo.

Kialoj redakti

La tri trooj je kiuj la otakoj estas la viktimoj aŭ la herooj:

  • EDUKADO: Meritokrateca socio (Ijime), "Frapi la kapon de la elstara najlo".
  • INFORMADO: troinformita kaj tentema socio.
  • KONSUMADA socio kaj ekonomia prospero.

Ĉu estas, krom Japanio, iu socio de nia moderna mondo, kiu same multe akcentis edukadon, informadon kaj konsumadon? Nu, ĝuste tiujn tri fundamentojn de la nuna japana socio la otakoj alfrontas; ili estas la riveliloj de la japan socio en tiuj tri kampoj kaj la stigmatoj; tamen, ne ili estas la malsanoj, sed estas la socio, kiu ilin naskis.

Estas idioma esprimo, konata de ĉiuj en Japanio, kiu signifas: La elstaran najlon oni frapu ĝis kiam ĝi samniveliĝos kiel la aliaj. Tiu esprimo klare montras la japanan pensmanieron, kiu antaŭenigas la grupan intereson antaŭ tiun de la unuopulo, laŭ la principo: Tio kio bonas al la grupo, bonos al la grupanoj.

Vunditaj de la edukado - la grupo, la socio - ili fuĝas en fantazian mondon, estantaj plennutritaj de virtualaj bildoj montrataj de la modernaj amaskomunikiloj - TV, revuoj, komiksoj - sen apartigi sin de la konsumada socio, kiun ili parkere konas.

Socie neadaptitaj, ili nefidas la interhomajn rilatojn, preferante al kunesto de homoj la kunestadon pli kvietigan de herooj de komiksoj, animitaj filmoj (animeoj) aŭ de neatingeblaj steluloj de la televido.

Danĝero redakti

En 1989, la fenomeno unuafoje akiris amaskomunikilan famon, pro la kapto de 27-jaraĝa junulo, kulpa je forrabo, seksperforto kaj mortigo de kvar knabinoj. Oni retrovis en la ĉambro de tiu junulo kolektegon de pli ol 6.000, videokasedoj de animeoj, iuj enhavantaj "malpermesitajn" bildojn de seksperfortoj aŭ de murdoj. Ĉe tiu juna senekvilibrulo, nekapabla malsamigi inter fantasmo kaj efektivigo, fikcio iris tro for. Tiu krima ago altiris konsciiĝon kaj grandan debaton en la japana socio.

Postmoderna socio, riĉa la hodiaŭa Japanio serĉas sin, sen scii kion proponi al sia junularo. Naskiĝintaj en socio tro glata por toleri konfliktojn, objektive sen kialoj plendi pro la ekonomika prospero de la lando, la junaj japanoj ne scias, kiel esprimi sian malkontenton, sian ekzistecan malbonfarton. La otakoj simbolas tiun malbonfarton, enfermiĝante en sia virtuala mondo.

Oni cetere notis suspektindajn rilatojn kun la Aum-sekto. Tamen, laŭ mi, plej ofte ne danĝeras la otakoj, kiuj preferas enŝlosiĝi en si mem, kaj havi malmulte da kontaktoj kun la ekstera mondo. La plej grandan danĝeron ili reprezentas por si mem, se konsideri ke necesas al plenĝoja disvolvado de homoj sociumi kaj rekte interrilati en la realeco.

Tiu ĉi artikolo estas kopiita de artikolo aperita en la gazeto Jeunesperanto Info n-ro 2005/1 kiu permesas kopion de siaj artikoloj kondiĉe de citi fonton.

Vidu ankaŭ redakti