La plej multaj el la teritorioj hodiaŭ ene de la limoj de moderna Grekio estis almenaŭ unufoje parto de la Otomana Regno de la mezo de la 15-a jarcento ĝis sia sendependiga deklaro en 1821, historia periodo ankaŭ konataj kiel Turkokratio (en greka: τουρκοκρατία, "Turka regado",[1]). Kelkaj regionoj, aliflanke, kiel la Ioniaj insuloj aŭ Mani en Peloponezo estis neniam parto de la otomana administracio.

Mapo de la Otomana Imperio ĉe la morto de Sulejmano la 1-a en 1566.
Islama greka mameluko (Louis Dupré, oleo sur tolo, 1825).

La Orientromia imperio, la sukcedanto al la Romia Imperio kiu regis la plej grandan parton de la grek-parolanta mondo dum pli ol 1100 jaroj, estis mortige malfortigita ekde la rabado de Konstantinopolo fare de la Latinaj Krucistoj en 1204.

Historio redakti

La otomana antaŭeniĝo en Grekion estis antaŭita per venko super la serboj en ĝia nordo. Unue la otomanoj venkis en la Batalo de Marica en 1371. La serbaj trupoj tiam estis gviditaj fare de la reĝo Vukasin Mrnjavcevic, la patro de Princo Marko kaj la kunreganto de la lasta imperiestro de la serba Nemanjia dinastio. Tio estis sekvita per alia otomana venko en la Batalo de Kosovo en 1389.

Kun neniu plua minaco de la serboj kaj de la postaj bizancaj enlandaj militoj, la otomanoj konkeris Konstantinopolon en 1453 kaj avancis suden en Grekion, konkerante Atenon en 1458. La grekoj rezistis en Peloponezo ĝis 1460, kaj la venecianoj kaj ĝenovanoj venis al kelkaj el la insuloj, sed antaŭ 1500 la plej multaj el la ebenaĵoj kaj insuloj de Grekio estis en otomanaj manoj. La montoj de Grekio estis plejparte netuŝitaj, kaj estis rifuĝo por grekoj por fuĝi de fremda regado kaj okupiĝi pri gerilo.[2]

Kipro falis en 1571, kaj la venecianoj retenis Kreton ĝis 1669. La Ioniaj insuloj estis nur nelonge regita fare de la otomanoj (Kefalonio de 1479 ĝis 1481 kaj de 1485 ĝis 1500), kaj restis ĉefe sub la regado de la Venecia respubliko.

Otomana Grekio estis multetna socio kie krom grekoj kaj turkoj, ekzistis multaj judoj, italoj (aparte venecianoj), armenoj, kaj diversaj balkananoj (serboj, albanoj, romaoj (ciganoj), bulgaroj ktp.).[3] Tamen, la moderna okcidenta nocio de multkulturismo, kvankam ĉe unu ekrigardo ŝajnas egalrilati al la sistemo de tiu ŝtato, estas konsiderita kiel malkongrua kun la otomana sistemo.[4] La grekoj unuflanke ricevis kelkajn privilegiojn kaj liberecon; aliflanke ili estis eksponitaj al tiraneco venanta de la mispraktikoj de ĝia administra personaro super kiu la centra administracio havis nur malproksiman kaj nekompletan kontrolon.[5]

Malgraŭ perdado de ilia politika sendependeco, la grekoj restis dominaj en la kampoj de komerco kaj negocado. La firmiĝo de otomana potenco en la 15-a kaj 16-a jarcentoj igis la Mediteranean Maron sekura por greka kargado, kaj grekaj ŝipposedantoj iĝis la maraj ŝip-kompanioj de la Imperio, farante enormajn profitojn.[6] Post la otomana malvenko ĉe la Batalo de Lepanto tamen, grekaj ŝipoj ofte iĝis la celo de brutalaj atakoj de katolikaj (aparte hispanaj kaj maltaj) piratoj.[6]

Tiu periodo de otomana okupo havis profundan efikon en greka socio, kiam novaj elitoj aperis. La greka terposedanta aristokrataro kiu tradicie dominis la Orientromian imperion suferspertis tragedian sorton, kaj preskaŭ estis tute detruita. La nova gvida klaso en loĝata Grekio estis la prokritoj[7] (πρόκριτοι en la greka) nomita kocabasis fare de la otomanoj. La prokritoj estis esence burokratoj kaj imposto-kolektistoj, kaj akiris negativan reputacion pro korupto kaj nepotismo. Aliflanke, la fanariotoj iĝis elstaraj en la imperia ĉefurbo Konstantinopolo kiel komercistoj kaj diplomatoj, kaj la Greka Ortodoksa Eklezio kaj la Ekumena Patriarko ekstaris al granda potenco sub la protekto de la sultano, akirante religian kontrolon de la tuta ortodoksa loĝantaro de la Imperio, nome kaj la greka kaj la slava.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Bruce Merry, Encyclopedia of Modern Greek Literature, Turkocracy, p. 442.
  2. (2009) World and Its Peoples. Marshall Cavendish, p. 1478. ISBN 0-7614-7902-3. “The klephts were descendants of Greeks who fled into the mountains to avoid the Turks in the fifteenth century and who remained active as brigands into the nineteenth century.”.
  3. Mark Mazower, Salonica, city of ghosts: Christians, Muslims, and Jews, 1430-1950.
  4. Maurus Reinkowski, “Ottoman “Multiculturalism”? The Example of the Confessional System in Lebanon”. Lecture, Istanbul, 1997. Eldonita de Orient-Institut der Deutschen Morgenlandischen Gesellschaft, Beirut, 1999, pp. 15, 16.
  5. Douglas Dakin, The Greek Struggle for Independence, 1821-1833. University of California Press, 1 Ιαν 1973, p. 16.
  6. 6,0 6,1 http://press.princeton.edu/chapters/i9187.pdf
  7. Clogg, 2002

Fontoj redakti

  • Hobsbawm, Eric John. The Age of Revolution. New American Library, 1962. ISBN 0-451-62720-2
  • Jelavich, Barbara. History of the Balkans, 18th and 19th Centuries. New York: Cambridge University Press, 1983. ISBN 0-521-27458-3
  • Paroulakis, Peter H. The Greek War of Independence. Hellenic International Press, 1984.
  • Shaw, Stanford. History of the Ottoman Empire and Modern Turkey: Volume I. Cambridge: Cambridge University Press, 1977.
  • Vacalopoulos, Apostolis. The Greek Nation, 1453-1669. Rutgers University Press, 1976.
  • Finkel, Caroline, Osman's Dream, (Basic Books, 2005), 57; "Istanbul was only adopted as the city's official name in 1930..".

Eksteraj ligiloj redakti