La otosklerozo estas primera aŭda perturbo, kies kaŭzo ne estas konita. Ĝi povas okazi gvidantan aŭ senzoneuralan malbonigadon de aŭdado. Ĝi estas inflamo de osta skatolo de interna orelo, kiu transkonstruas la ostojn. La kaŭzoj povas esti genetikaj, hormonaj, kaj ankaŭ la morbilo povas elvoki ĝin.

Ĝia ofteco estas 0,3-0,4% en tipo de kaŭkazaj blankuloj. Ĝi okazas 3-7% de malbonigado de aŭdado, kaj 10-17% de gvidanta malbonigado de aŭdado. Ĝi estas trioble ofta en virinoj, kiu subtenas la hormonajn faktorojn.

La ĉefaj faktoroj estas:

  • Perzistanta infekto per morbilo
  • CD46 polimorfio (persona alternativa splicing)
  • Kreskitaj viriniaj hormonoj (östrogenoj, progresterono)
  • Malkreskita NaF en trinkakvo
  • OTSC1-9 genoj
  • Col1-a1 polimorfio

En la KIM ĝi havas la kodon H80 en la klaso KIM-10-08 (Ĉapitro 08 : malsanoj de la oreloj inkluzive de la mastoidoj).

Fontoj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Otoszklerózis en la hungara Vikipedio.