Ottmar NACHTGALL (1478-1537) estis germana teologo, humanisto, tradukisto, muzikisto, orgenisto, latinisto, helenisto, filologo, doktoro pri juro kaj komentisto pri la Biblio. Li estis lernanto de Jakob Wimpfeling (1450-1528), Paul Hofhaimer (1459-1537) kaj unua profesoro pri la greka en la Universitato de Strasburgo. En Vieno li studis muzikon sub gvidado de Wolfgang Grefinger (1470-1515).

Ottomarus Luscinius
(1478-1537)
"Senarii Proverbiales ex diuersis Poëtis graecis" verko eldonita en 1521.
"Senarii Proverbiales
ex diuersis Poëtis graecis"
verko eldonita en 1521.
Persona informo
Naskiĝo 1478
en Strasburgo,  Francio
Morto 5-a de septembro 1537
en Freiburg im Breisgau,  Germanio
Lingvoj latina
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Vieno, Universitato de Hajdelbergo, Universitato de Padovo, Universitato de Parizo, Katolika Universitato de Loveno
Okupo
Okupo muzikologo
vdr

Vivo redakti

 
Bildo de Ottomarus Luscinius, nun apartenanta al la Nacia Biblioteko de la Universitato de Strasburgo.

En 1508 li studis la latinan sub gvidado de Publio Fausto Andrelini (1462-1518) kaj la greka sub Ĝirolamo Aleandro (1480-1542). Pli malfrue li studis kanonan juron en la Katolika Universitato de Loveno, en Padovo kaj en Vieno sub direktado de Wolfgang Grefinger. Sekve, li vojaĝis al Grekio kaj Malgrandazio, revenante al Strasburgo, en 1514.

Tie, li asociiĝis al Wimpfeling kaj Sebastian Brant (1457-1521) kaj aliiĝis al beletra rondo. En 1515, li estis nomumita orgenisto ĉe la Preĝejo de Sankta Tomaso, kaj ankaŭ ricevis vikariejon, ĉar li estis sacerdoto. Krom tio, li instruis en la lernejo de la Hospitalamaj Kavalieroj kaj en la lernejo de la katedralo de Strasburgo.

En Strasburgo, li disvastigis sian entuziasmon pri la greka lingvo kaj literaturo, kaj publikigis grekajn gvidlibrojn, kolektojn da modeloj pri la greka gramatiko krom eldonon pri Lukiano kun traduko. En tiu sama jaro, li publikigis libron pri la elementoj de la muziko "Institutiones musicae" ("Muzikaj institucioj"), kaj en 1516 li eldonis reviziitan kompendion pri la "Rosella" surbaze de la tekstolibro de Baptista Trovamala pri kazoj de konscienco.

En Italio, Luscinius ricevis sian diplomon kiel Doktoro pri Juro. En 1520, li perdis la postenon en la Preĝejo de Sankta Tomaso, kaj ne plu ricevis la prebendon kiun li multe necesis, sed baldaŭ li estis indikita kiel kanonikulo en la Preĝejo de Sankta Stefano, en Strasburgo. En 1523, li iris al Aŭgsburgo kaj tie li iĝis profesoro pri la Biblio kaj la greka en la Monaĥejo de Sankta Ulriko.

Kvankam li estis dediĉa humanisto kaj oponanto de la skolastikismo, Luscinius ne iĝis apoganto de la protestanta reformacio. Tamen, dum kelkatempo, li ŝajne estis amiko de la movado kaj certe harmoniis kun la doktrino pri saviĝo nur per la fido. Sed li kredis ke tiaj disputoj ne estis pli ol parolaj ĉikanadoj, tiamaniere ke li komencis eviti flankoprenadojn. Post 1525, tamen, li estis konsiderata konvinka katoliko.

La familio Fugger igis lin predikisto en la Preĝejo de Sankta Maŭrico, kaj li iĝis la plej grava reprezentanto de la katolika demando en Aŭgsburgo, dum liaj predikoj vekadis la malsimpation de la protestantoj. En 1528, post refojaj vokadoj de la evangeliaj predikistoj kiel herezuloj, li arestiĝis kaj malliberiĝis en sia domo mem. En 1529, li iĝis predikisto en la Katedralo de Frajburgo en Brisgovo.

Ĉe la fino de sia vivodaŭro, li emis eniris en la kartuzia monaĥejo sed la morto kunportis lin kiam li estis nur 50-jara.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti