Otto Bartning

arkitekto

Otto BARTNING (naskiĝis la 12-an de aprilo 1883 en Karlsruhe, mortis la 20-an de februaro 1959 en Darmstadt) estis germana arĥitekto, arĥitektura teoriisto, kiu famiĝis ĉefe pro siaj preĝejokonstruaĵoj. La plej multaj ankoraŭ ekzistantaj domoj laŭ planoj de Bartning staras nun sub monumento-protektado.

Otto Bartning
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aprilo 1883 (1883-04-12)
en Karlsruhe
Morto 20-an de februaro 1959 (1959-02-20) (75-jaraĝa)
en Darmstadt
Tombo Alter Friedhof Darmstadt
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo arkitekto • artoteoriisto
vdr

Jam kiel studento li konstruis sian unuan preĝejon, la evangelian Pacopreĝejon en Peggau en Stirio. Sekvis en la tempo ĝis la Unua Mondmilito 17 pluaj evangeliaj preĝejoj en la plejparte katolikaj Danubolandoj, tiel nomataj diasporo-preĝejoj. La unua preĝejkonstruaĵo en Germanujo ekestis en 1909–1910 je Essen en la Moltke-Kvartalo por la Malnov-Lutera Eklezio. En 1929/30 li konstruigis ankaŭ la Auferstehungskirche en Essen.

Eksteraj ligiloj redakti