Ludwig Otto BLUMENTHAL (20a de julio 1876 – 12a de novembro 1944) estis germana matematikisto kaj profesoro en la RWTH Aĥena Universitato.

Otto Blumenthal
Persona informo
Naskiĝo 20-an de julio 1876 (1876-07-20)
en Frankfurto ĉe Majno
Morto 13-an de novembro 1944 (1944-11-13) (68-jaraĝa)
en Koncentrejo Theresienstadt
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Regno
Alma mater Universitato de Göttingen
Memorigilo Otto Blumenthal
Okupo
Okupo matematikisto • universitata instruisto
vdr

Biografio redakti

Li naskiĝis en Frankfurto ĉe Majno. Studento de David Hilbert, Blumenthal estis redaktoro de la gazeto Mathematische Annalen. Kiam la nazioj "purigis" la universitatojn el judoj en 1933, post Adolf Hitler enpoviĝis, Blumenthal estis demisiita el sia posteno en la Aĥena Universitato.[1][2]

Blumenthal, kiu estis de juda deveno, migris el la Nazioj al Nederlando, loĝis en Utreĥto kaj estis portita tra Westerbork al la nazia koncentrejo Theresienstadt en Bohemio (nune Ĉeĥio), kie li mortis.

En 1913, Blumenthal faris fundamentan, kvankam ofte trorigardita, kontribuo al aerodinamiko pri la verkaro de Nikolaj Ĵukovskij por ekhavi la kompleksan transformon kiu portas la nomon de tiu lasta,[3] farante ĝin ekzemplo de Regulo de Stigler.

Kelkaj verkoj redakti

Arkivigite je 2016-03-06 per la retarkivo Wayback Machine


Notoj redakti