Otto Freiherr von Münchhausen

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Münchhausen
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Otto von Münchhausen (apartigilo)

Otto Freiherr von Münchhausen (la 11-an de junio 1716 en Schwöbber apud Hameln — la 13-an de julio 1774 en Kalenberg] estis germana botanikisto. Lia oficiala botanika aŭtora mallongigo estas „Münchh.

Otto Freiherr von Münchhausen
Persona informo
Naskiĝo 11-an de junio 1716 (1716-06-11)
en Hameln
Morto 13-an de julio 1774 (1774-07-13) (58-jaraĝa)
en Pattensen
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Göttingen vd
Familio
Dinastio Münchhausen vd
Profesio
Okupo botanikistoverkisto vd
Laborkampo plantoscienco vd
Verkado
Verkoj Der Hausvater vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Deveno redakti

Liaj gepatroj estis Johann Friedrich von Münchhausen (24a de majo 1668; 2a de oktobro 1722) kaj ties edzino Anna Dorothea von Münchhausen (1695–1759). Lia patro estis senjoro sur Voldagsen. Otto von Münchhausen estis la plej aĝa filo.

Vivo redakti

Li studis ĉe la Universitato Göttingen; poste li estis distriktestro en Stemberg kaj Harburg.

 
pejzaĝa parko Schwöbber

Li kreis en 1750 okhektaran anglan pejzaĝan parkon en Schwöbber (nome ĉe kastelo Schwöbber). Li ŝanĝis la jam ekzistintan kastelan parkon el 1700 en pejzaĝa parko laŭ angla modelo. Tiu pejzaĝa parko estas unu el la unuaj de tiuj parkoj sur kontinenta Eŭropo.

Lia sesvolumena, de 1764 ĝis 1773 farata verko Der Hausvater estas ĝardenista-agrikulturista lernolibro. Ĝi enhavas kolekton de sciindaĵojn pri agrikulturo.

La plantgenro Munchausia L. estas genro, nomita laŭ li. La nomo estas uzata nur kiel sinonimo por Lagerstroemia.

Familio redakti

Otto von Münchhausen edziĝis je 3a de majo 1742 al Louise Charlotte von Lichtenstein (11a de junio 1721; 20a de marto 1774) el la domo Lahn und Franken. La paro havis plurajn infanojn:

  • Sidonia Margaretha Dorothea (23a de februaro 1743; 4a de marto 1792) ⚭ 1766 Johann Friedrich von Veltheim (1731–1800), senjoro von Destedt
  • Otto Friedrich Julius (28a de aprilo 1754; 2a de aprilo 1828), distriktestro de Hadegsen ⚭ 1784 Charlotte Dorothea Wilhelmine von Reden (1766–1825)
  • Charlotte (14a de junio 1755; 7a de aprilo 1830) ⚭ Ludwig Dietrich Wilhelm zu Münster (1750–1790), gepatroj de Georg zu Münster
  • Adolf Otto Wilhelm Gottlob (22a de februaro 1757 ; 1837) ⚭ Jeanette Eleonore von Rothkirch-Trach (1772–1802)

Literaturo redakti

  • Robert Zander, Fritz Encke, Günther Buchheim, Siegmund Seybold: Handwörterbuch der Pflanzennamen. 13a eldono, Ulmer. Stuttgart. 1984. ISBN=3-8001-5042-5
  • Carl LeisewitzMünchhausen, Otto Freiherr v.. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 23, Duncker & Humblot, Leipzig 1886, S. 7.
  • Geschlechts-Historie des Hauses derer von Münchhausen von 1740 bis auf die neueste Zeit : eine Fortsetzung der von G. S. Treuer im Jahre 1740 hrsg. Geschlechtshistorie des Hauses S.51f
  • Landwirthschaftliches Conversations-Lexicon für Praktiker und Laien, Band 3, S.244

Eksteraj ligiloj redakti