Otto Julius Bierbaum

Otto Julius BIERBAUM (naskiĝinta en la 28-a de junio 1865 en Zielona Góra, mortinta en la 1-a de februaro 1910 en Dresdeno) estis germana verkisto kaj ĵurnalisto kiu reformis la kabaredan artoĝenron.

Otto Julius Bierbaum
Persona informo
Aliaj nomoj Martin Möbius
Naskiĝo 28-an de junio 1865 (1865-06-28)
en Zielona Góra
Morto 1-an de februaro 1910 (1910-02-01) (44-jaraĝa)
en Radebeul
Tombo Tombejo Waldfriedhof en Munkeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Alma mater Thomas-lernejo je Lepsiko
Subskribo Otto Julius Bierbaum
Okupo
Okupo ĵurnalistoverkisto • poeto • libretisto • verkisto de porinfana literaturo • publikigisto
vdr
Memorigtabulo por Bierbaum ĉe lia naskiĝdomo en hodiaŭa Pollando

Vivo redakti

Bierbaum pasigis la junajn jarojn en Dresdeno kaj Lepsiko kaj studis en Zuriko, Lepsiko, Munkeno ka Berlino jursciencojn kaj filologion. En la germana ĉefurbo li lernis dum 2 jaroj la ĉinan por prepari sin al konsuleja laboro. En 1887, mallonge antaŭ la finaj ekzamenoj, li devis ĉesigi la studojn pro patra bankroto kaj iĝis ĵurnalisto en Munkeno.

En la kuro de malmultaj jaroj li iĝis fama felietonisto kaj artoverkisto kaj baldaŭ, post la eldono de 2 volumoj kun poeziaĵoj, ankaŭ iel lirikisto (1892 kaj 1894). La verko Studentenbeichten (1892) famigis lin pluse. Li unue vivis en la bavara ĉefurbo kaj en Malsupra Bavario, poste en Berlino (redaktisto de "Freie Bühne", kunfondinto de "Pan" en 1895), poste en Italujo kaj Sudtirolo. En 1899 li kunfondis la gazeton "Insel" de la samnoma eldonejo.

Post mallonga redaktista deĵoro en Vieno ( "Die Zeit") li loĝis en 1900-09 denove en Munkeno. En la aŭtuno de 1909 li transloĝiĝis Dresdenon.

Graveco redakti

Bierbaum en ĉiuj ĝenroj estis diligenta kaj laborema, ne sukcesante fari daŭripovajn verkojn (rimarkindas Irrgarten der Liebe, 1901, kaj pro kulturhistoriaj kialoj la romanoj Stilpe, 1897, kiel ankaŭ Prinz Kuckuck, 1906/07). Plej gravis (krom diversaj inspiroj por la berlina artista kabaredo "Überbrettl") lia rolo kiel reformanto de germana libroarto: li eldonis belegajn almanakojn, kalendarojn, presitaĵojn, gazetojn. Jes ja, ŝuldiĝas la posta artista pliboniĝo de germana libroeldonado ankaŭ al liaj ideoj.

Verkoj (elekto) redakti

  • 1893 Studenten-Beichten (rakontoj, 2 serioj)
  • 1895 Lobetanz (dramo)
  • 1896 Die Freiersfahrten und Freiersmeinungen des weiberfeindlichen Herrn Pankrazius Graunzer (romano)
  • 1896 Die Schlangendame (romano, 1905 ankaŭ kiel dramo)
  • 1897 Stilpe. Ein Roman aus der Froschperspektive (romano)
  • 1899 Stuck (eseo)
  • 1899 Das schöne Mädchen von Pao (romano)
  • 1899 Gugeline (dramo)
  • 1900 Pan im Busch (baleto)
  • 1901 Irrgarten der Liebe (komedio)
  • 1903 Stella und Antonie (dramo)
  • 1903 Eine empfindsame Reise im Automobil (vojaĝrakonto)
  • 1904 Das seidene Buch. Eine lyrische Damenspende
  • 1906/07 Prinz Kuckuck (romano)
  • 1908 Sonderbare Geschichten (rakontoj)
  • 1909 Yankeedoodlefahrt (vojaĝrakonto)

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti